Archaeospheniscus estas formortinta genro de grandaj pingvenoj. Ĝi nune enhavas tri speciojn, konataj el iom fragmentaj restoj. A. wimani, nome la plej malgranda specio (ĉirkaŭ grando de Papua pingveno), troviĝis en tavoloj de Meza aŭ Fina Eoceno (34-50 mj) de la kuŝejo La Meseta en la Insulo Seymour, Antarkto, dum la aliaj du, de grando ĉirkaŭ de moderna Imperiestra pingveno, estas konataj el ostoj rekuperitaj el kuŝejoj de Fina Oligoceno de Kokoamu Greensand (27-28 mj) ĉe Duntroon (Novzelando).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Archaeospheniscus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: '
Genro: Archaeospheniscus
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu genro estas unu el plej fruaj konataj prapingvenoj. Ties humero estas ankoraŭ tre maldika, inter la formo vidata en ordinaraj birdoflugiloj kaj la dikigita konditĉo trovita en modernaj pingvenoj. Aliflanke la tarsometatarso montras pekuliaran mikson de karakteroj trovitaj kaj en modernaj kaj en primitivaj formoj. Ĉu tio signifas, ke la genro estas praulo de modernaj taksonoj aŭ reprezentas kazon de paralela evoluo estas nekonata.

Specioj redakti

Referencoj redakti

  • Jadwiszczak, Piotr (2006): Eocene penguins of Seymour Island, Antarctica: Taxonomy. Polish Polar Research 27(1): 3–62. PDf fulltext Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Marples, Brian J. (1952): Early Tertiary penguins of New Zealand. New Zealand Geol. Surv., Paleont. Bull. 20: 1-66.
  • Simpson, George Gaylord (1971): A review of the pre-Pleistocene penguins of New Zealand. Bulletin of the American Museum of Natural History 144: 319–378. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2007-08-11 per la retarkivo Wayback Machine