Arcrunidoj (armene: Արծրունի; transliterumita kiel Ardzruni aŭ Arcruni) estis malnova armena nobela familio, kiu asertis esti posteulo de Sanĥerib, reĝo de Asirio (705 a.K - 681 a.K). Kvankam ĝi reflektas la supozitan Davidan stirpon de la Bagratidoj kaj la supozata deveno de la reĝa familio Mamikonjan, ĉi tio estas kutime interpretata kiel komponanto de mitologia genealogio. La origino de ĉi tiu aserto estas atribuita al Moseo de Ĥoreno, laŭ kiu la filoj de Sanĥerib rifuĝis sin en Armenio post mortigi lin kaj fondis la familiojn de la aercrunidoj kaj la Gnunioj. Verŝajne Moseo de Ĥoreno inspiriĝis el la bibliaj tradicioj sed sen historiaj fundamentoj.

Arcrunidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio • nakhararq
Apero 338 vd
Lando Armena Emirlando vd
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de armena nobelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ekspansio de la Arcrunidoj

La genealogo kaj historiisto Kiril Tumanov spuras la originon de la arcrunidoj ĝis pli antikva armena dinastio, la orontidoj. Profesoro James Russell proponis la ideon, ke la Arcrunidoj derivos sian nomon de la urarta vorto arcibini (aglo), kiu pluvivis en la armena lingvo kiel arciv. La aglo estis simbola besto por la arcrunidoj kaj, en legendo, oni diris ke la prapatro de la arcrunidoj estis forlasita kiel infano kaj ke li estis savita de aglo.

La unua membro de la familio kies atestado ekzistas verŝajne estis Mitrobarzano en 69 aK, la Vicreĝo de Tigrano la Granda al Sofeno. Sub la regado de la aŝakunidoj, la familio regis la princajn teritoriojn en Vaspurakano, sudoriente de la Lago Van, kun progresa aneksado de la ĉirkaŭa teritorio.

Meze de la 4-a jarcento, la familio estis eltronigita. Ĉavaŝ pluvivis kaj reakiris potencon. En 369 pK, la ŝtato estis gvidita de Merujan Arcruni, kiu gvidis la persajn trupojn al Armenio kaj venkis la Generalon (Sparapeto) Mamikonjan. Tamen, ĉi-lasta reakiris potencon en mallonga tempo kaj Merujan estis mortigita.

Ĉirkaŭ 772, la arcrunidoj dominis la familiojn de Amatunidoj, Rŝtunidoj kaj Terunidoj de Dariunko (antaŭe posedo de la Bagratidioj) kaj regis la regionojn de Maku, Artaz, la Granda Valo de la Zab kaj la rivero Van. En 908, ili konstituis la Princlandon de Vaspurakano.

En la frua 11-a jarcento, la Arcrunioj starigis pli okcidente en Kapadokio, retiriĝante de la orientaj invadantoj. En 1021, la bizanca imperiestro asignis kiel feŭdon al Sanĥerib Arcruni, Amasia, Sebastia kaj Evdokia.