Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Argalo.

La Argalo, Argala marabuoHinda marabuo (Leptoptilos dubius), estas birdospecio membro de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Ties genro inkludas ankaŭ la speciojn de la Azia marabuo kaj de la Afrika marabuo. Iam troviĝis amplekse tra suda Azio, ĉefe en Hindio de kio la nomo Hinda marabuo, sed ankaŭ etende oriente al Borneo, kaj nun estas limigita al multe pli malgranda teritorio kun nur du malgrandaj reproduktaj populacioj; en Barato kun la plej granda kolonio en Asamo kaj la alia en Kamboĝo. Populacioj disiĝas post la reprodukta sezono. Iam vivis grandaj nombroj en Azio, sed ili grande malpliiĝis, eble pro plibonigita higieno, ĝis punkto ke ili iĝis endanĝerita. La totala populacio en 2008 estis ĉirkaŭkalkulata nur je ĉirkaŭ milo da individuoj. En la 19a jarcento, ili estis speciale komunaj en la urbo Kalkato, kie ili estis nomataj "Calcutta Adjutant" (milita helpoficiro). Konataj surloke kiel Hargila (de kio Argalo, devena el la sanskrita vorto por "ostenglutanto") kaj konsiderataj malpuraj birdoj, ili estis dumlonge lasataj neĝenate sed foje ĉasataj por la uzado de ties viando en populara medicino. Valorataj kiel kadavromanĝantoj, ili estis iam uzataj kiel simbolo de la kalkata municipo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Argala marabuo
Argalo en rubejo en Asamo
Argalo en rubejo en Asamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Leptoptilos
Specio: L. dubius
Leptoptilos dubius
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu granda cikonio havas amasan kojnforman bekon, nudan (senpluman) kapon kaj distingan kolsakon (gorĝosako). Dumtage ili ŝvebas sur termikoj kun vulturoj kun kiuj ili kunhavas kutimaron de kadavromanĝo. Ili manĝas ĉefe kadavraĵojn kaj rubaĵojn; tamen ili estas oportunemaj kaj foje predas vertebrulojn.

Aspekto redakti

 
Kapo, en detalo

La Argalo estas granda birdo, stare alta 145–150 cm. La averaĝa longo estas 136 cm kaj averaĝa enverguro estas de 250 cm. Neniom oni publikigis pri la pezo de la naturaj birdoj, sed la Argalo estas inter la plej grandaj el vivantaj cikonioj, kun publikitaj mezuroj koincide kun tiuj de la Jabiruo, la Selbekulo kaj la Marabuo. Junuloj en kaptiveco pezis 8 al 11 kg.[1] La granda beko, kiu estas averaĝe 32.2 cm longa, estas kojnforma kaj helgriza kun pli malhela bazo. La enverguro averaĝas 80.5 cm, la vosto 31.8 cm kaj la tarso 32.4 cm longaj. Kun la escepto de la tarsa longo, la standardaj mezuroj de la Argalo estas averaĝe pli grandaj ol tiuj de aliaj specioj de cikonioj.[2] Blanka kolumo baze de ties nuda flavec- al ruĝec-haŭta kolo havigas vulturecan aspekton. En la reprodukta sezono, la sako kaj kolo iĝas briloranĝaj kaj la supraj femuroj de la grizaj kruroj iĝas ruĝecaj. Plenkreskuloj havas malhelajn flugilojn kiuj kontrastas kun helgrizaj duarangaj flugilkovriloj. La subaj partoj estas blankecaj kaj ambaŭ seksoj estas nedistingeblaj en naturo.

Junuloj estas iome senkolora versio de plenkreskulo. La penda pufigebla gorĝosako konektas al aerpasiloj kaj ne estas konektata kun la digesta sistemo. Ties preciza funkcio estas nekonata, sed ĝi ne rilatas al manĝostokado kiel oni supozis foje.

La ununura konfuzebla specio en la regiono estas la Azia marabuo, kiu ne havas sakon, preferas habitatojn de humidejoj, havas pli helgrizan kronon, pli rektan (ne subenkurban) bordon de supra makzelo kaj ne havas la kontraston inter la grizaj duarangaj kovriloj kaj la malhelaj flugiloj.[3][4][5]

Kiel ĉe aliaj cikonioj, ĝi ne havas voĉajn muskolojn kaj produktas sonon ĉefe per bekofrapado, kvankam ili faras ankaŭ mallaŭtajn gruntojn, muĝojn aŭ rorojn ĉefe dum nestumado.[5][6][7] La bekofrapada memmontrado estas farata per altelevata beko kaj diferencas el tiu de la tre proksima rilata Afrika marabuo kiu tenas la bekon suben.[3][8]

Taksonomio kaj sistematiko redakti

 
"Giganta gruo" el la verko de Latham "General Synopsis of Birds" (1781–1801)

John Latham verkis pri la birdo trovata en Kalkato baze sur priskriboj de la verko de Ives "Voyage to India" publikita en 1773 kaj inkludita en ilustraĵo en la unua suplemento al lia "General Synopsis of Birds". La ilustraĵo estis bazata sur pentraĵo de la kolekto de Lady Impey kaj Latham nomis la birdon Giganta gruo kaj inkludis observojn de afrika veturinto nome Smeathman kiu priskribis similan birdon el okcidenta Afriko. Johann Friedrich Gmelin uzis la priskribon de Latham kaj priskribis la hindian birdon kiel Ardea dubia en 1789 dum Latham poste uzis la nomon Ardea argala por la hindia birdo. Temminck uzis la nomon de Ciconia marabou en 1824 baze sur la loka nomo uzata en Senegalio por la afrika birdo kaj tio estis ankaŭ aplikita al la hindia specio. Tio kondukis al konsiderinda konfuzo inter la afrika kaj la hindia specioj.[9][10] La Marabuo de Afriko ŝajnas iome pli simila sed ties disaj distribuadaj teritorioj, diferencoj en bekostrukturo, plumaro, kaj memmontrada kutimaro subtenas ties traktado kiel separataj specioj.[11]

Plej cikonioj flugas havante kolon etende, sed la tri specioj de Leptoptilos kuntiras siajn kolojn dumfluge kiel ardeoj faras, eble pro la fortika beko.[5] Dum piedirado surgrunde, ĝi havas tre rektan sintenon el kiu devenas la nomo de "adjutant" (adjutanto aŭ helpoficiro).[3]

Distribuado redakti

Tiu specio estis iam disvastigita en la ĉeriveraj ebenaĵoj de norda Barato, tamen ties reproduktaj areoj estis dumlonge nekonataj ĝis kiam oni malkovris tre grandan nestokolonion en 1877 en Shwaygheen ĉe la rivero Sittaung, Pegu, Birmo, kaj oni supozis, ke la hindiaj birdoj reproduktiĝas tie.[12][13] Tiu reprodukta kolonio, kiu inkludis ankaŭ la specion de la Makulbeka pelikano, malpliiĝis kaj poste tute formortis en la 1930-aj jaroj.[14] Sekve, nestoloko en Kaziranga estis la ununura konata reprodukta areo ĝis kiam oni malkovris novajn lokojn en Asamo, nome en lago Tonlesapo kaj en la Naturrezervejo Kulen Promtep. En 1989, la reprodukta populacio en Asamo estis ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 115 birdoj[14][15][16][17] kaj inter 1994 kaj 1996 la populacio en la valo Brahmaputro estis konsiderata de ĉirkaŭ 600.[18][19] Oni malkovris malgrandan kolonion kun ĉirkaŭ 35 nestoj ĉe Bagalpur en 2006.[20][21]

For de la reprodukta sezono, la cikonioj de la hindia regiono disiĝas amplekse, ĉefe en la Gangaj Ebenaĵoj kaj krome estas ankaŭ raraj registroj el la regiono Dekka.[22] Oni pridubis registrojn de aroj el pli sudo ĉe Mahabalipuram.[14][23] En la 1800-aj jaroj, la Argaloj esti tre komunaj ene de la urbo Kalkato dum la somero kaj la pluvsezono. Tiuj koncentroj laŭlonge de la riverdeklivoj de Kalkato tamen malpliiĝis kaj malaperis komence de la 1900-aj jaroj. Plibonigita higienkondiĉaro estis sugestita kiel kaŭzo de ties malpliiĝo.[4][5][24] Birdoj estis registritaj en Bangladeŝo en la 1850-aj jaroj, reprodukte ie ĉe Sundarbanoj, sed ne estis registritaj poste.[25][26][27]

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Fota studo de la "milita" sinteno de la Argalo fare de Eadweard Muybridge[28] (ĉirkaŭ 1887)

La Argalo estas kutime vidata sola aŭ en malgrandaj grupoj dum ĝi vagadas ĉe neprofundaj lagoj aŭ ĉe sekiĝantaj lagejoj kaj rubejoj. Ĝi ofte troviĝas kun milvoj kaj vulturoj kaj foje staras kurbadorse dumlonge.[5] Ili povas ankaŭ malfermi siajn flugilojn, plej verŝajne por kontroli sian temperaturon.[29] Ili ŝvebas sur termikoj uzante siajn grandajn etendajn flugilojn.[6]

Reproduktado redakti

La Argalo reproduktiĝas dum vintro en kolonioj kiuj povas inkludi aliajn grandajn akvobirdojn kiaj la Makulbeka pelikano. La nesto estas granda platformo el bastonetoj situanta ĉe la fino de preskaŭ horizontala branĉo de alta arbo.[12] Nestoj estas rare lokitaj en forkoj kaj libera kanopea pinto permesas la birdojn flugi facile el kaj al la nestoj. En la nestokolonio de Nagaon en Asamo, altaj arboj Alstonia scholaris kaj Anthocephalus cadamba estis favorataj nestarboj.[30] La komenco de la reprodukta sezono estas markata de kelkaj birdaj koncentroj kaj klopodoj okupi arbon. Dum ariĝo ĉe tiuj lokoj, maskloj markas siajn nestajn teritoriojn, forpelante aliulojn kaj ofte indike per siaj bekoj supren dum bekofrapado. Ili povas ankaŭ arkigi siajn korpojn kaj tenas siajn flugilojn duonmalferme kaj subenigite. Kiam ino ripoziĝas proksime, la masklo plukas freŝan bastoneton kaj lokas ĝin antaŭ ŝi. La masklo povas ankaŭ alpreni la tarson de ino per sia beko aŭ tenas sian bekon proksime al ŝi kun sinteno de plumaranĝado. Ino kiu pariĝis metas sian bekon kaj kapon al la brusto de la masklo kaj la masklo prenas ŝin per meto de sia beko super ŝia kolo. Aliaj memmontradaj ceremonioj estas samtempa beko-levado kaj mallevado fare de la paro.

La ovaro, kutime de 3 aŭ 4 blankaj ovoj,[12] estas demetata laŭ intertempoj de unu aŭ du tagoj kaj kovado komencas post la ovodemeto de la unua ovo. Ambaŭ gepatroj kovas[31] kaj eloviĝo okazas ankaŭ je intertempoj de unu aŭ du tagoj, ĉiu post ĉirkaŭ 35 tagojn post la ovodemeto. Plenkreskuloj ĉe nestoj havas siajn krurojn kovritajn el fekaĵoj kaj tiu kutimaro termine kiel urohidrozo oni supozas, ke helpas al malvarmigo dum varma vetero. Plenkreskuloj povas ankaŭ etendi siajn flugilojn por ombroŝirmi la idojn. La idoj estas manĝigataj ĉeneste dum ĉirkaŭ kvin monatoj.[32]

Manĝo redakti

 
Ilustraĵo de 1855 pentre argalon ĉase de serpento.

La Argalo estas ĉiomanĝanto kaj kvankam estas ĉefe kadavromanĝanto, ĝi foje predas ranojn kaj grandajn insektojn kaj eĉ kaptas birdojn, reptiliojn kaj rodulojn. Ili povas ataki atingeblajn naturajn anasojn kaj engluti ilin entute.[33] Ties ĉefa dieto tamen estas kadavraĵoj kaj kiel ĉe vulturoj ties nudaj (senplumaj) kapo kaj kolo estas adapto. Ili troviĝas ofte ĉe rubejoj kaj manĝas animalajn kaj homajn fekaĵojn.[34] En Kalkato en la 19a jarcento ili manĝis parte bruligitajn homajn kadavraĵojn disponigitajn laŭlonge de la rivero Gango.[35] En Raĝastano, kie ĝi estas tre rara, oni registris ĝin manĝe svarmojn de dezertaj akridoj (Schistocerca gregaria)[36] sed tio estis pridubita.[23]

Parazitoj, malsanoj kaj mortindico redakti

Oni trovis almenaŭ du speciojn de birdolaŭsoj, Colpocephalum cooki[37] kaj Ciconiphilus temporalis[38] kiel ektoparazitoj. Sanaj plenkreskuloj ne havas naturajn predantojn, kaj la ununuraj registritaj kaŭzoj de tro frua morto estas pro rekta aŭ nerekta agado de homoj; kiaj venenado, pafado aŭ elektrofrapo kiam la birdoj akcidente flugas kontraŭ altaj elektraj kabloj.[18] Oni trovis, ke kaptivaj birdoj povas suferi pro birda gripo (H5N1) kaj oni notis altan mortindicon ie en Kamboĝo, kie du trionoj de infektitaj birdoj mortis.[39] La plej londaŭra registrita vivodaŭro en kaptiveco estis de 43 jaroj.[40]

Statuso kaj konservado redakti

Perdo de nesto- kaj manĝohabitato pro sekigado de humidejoj, poluado kaj ĝenado, kune kun ĉasado kaj ovokolektado en pasinto kaŭzis amasan malpliiĝon de la populacio de tiu specio. La monda populacio estis ĉirkaŭkalkulata je malpli da 1,000 individuoj en 2008. La Argalo estis taksata kiel Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[20]

Konservadaj klopodoj celis bredi ilin kaptivece kaj malpliigi mortojn de junuloj ĉe ties naturaj nestolokoj.[32][41] Preskaŭ 15% el idoj estas mortigataj kiam ili elfalas el la nestoj kaj mortas pro malsatego, kaj tiele konservadistoj metas retojn sub la nestoj por eviti vundojn al falintaj junuloj kaj poste portas tiujn falitajn birdojn al birdejoj kie ili restas dum ĉirkaŭ kvin monatoj antaŭ liberigi ilin por kunigi al ties naturaj parencoj.[1]

En kulturo redakti

 
Vidaĵo de Kalkato en 1819 de R. Havell, Jr. baze sur James Baillie Fraser montrante grandan nombron de Argaloj stare sur pintoj de konstruaĵoj.

En viktoria epoko la Argalo estis konata kiel la Giganta gruo kaj poste kiel la Azia marabuo. Ĝi estis tre komuna en Kalkato dum la pluvsezono kaj oni povis vidi grandajn nombrojn ĉe rubejoj kaj ankaŭ stare sur pintoj de konstruaĵoj. Ties loka nomo hargila devenas el sanskrita hadda-gilla, kio signifas "osto-manĝanto",[42] kaj John Latham donis al la specio la dunoman nomon, Ardea argala.[43] Tiam oni kredis, ke ĝi estas protektata de la animoj de mortintaj brahmanoj. Tiuj birdoj en la urbo Kalkato estis konsiderataj kiel efikaj kadavromanĝantoj kaj oni aprobis leĝon por protekti ilin: ĉiu ajn kiu mortigis tiun birdon devis pagi monpunon de kvindek rupiojn.[44][45][46] La malnova simbolo de la Kalkata Municipa Konsilantaro inkludis du Argalojn frontantajn unu la alian.[47] Kaptitaj birdoj, probable el Kalkato atingis birdejojn en Eŭropon dum tiu periodo.[48][49][50][51]

Hindia mito registrita de la mogola imperiestro Babur estis ke magia "serpento-ŝtono " ekzistis ene de la kranio de tiu birdo, kaj funkciis kiel kontraŭveneno kontraŭ ĉiuj venenoj el serpentoj.[3][52] Tiu "ŝtono" supozeble estis tre rara ĉar estis akirebla nur de ĉasisto ege lerta, ĉar tiu birdo estu mortigata evitante ke ties beko tuŝu la grundon ĉar tiukaze la "ŝtono" malaperus subitege. Popularaj medicinistoj kredis ke peco de marabua viando maĉita ĉiutage kun betelo kuracas lepron.[53]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Singha, H.; Rahmani, A.R. (2006). “Ecology, population and conservation of greater adjutant Leptoptilos dubius in Assam, India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 103 (2&3), p. 264–269. 
  2. Hancock, Kushlan & Kahl. (1992) Storks, Ibises, and Spoonbills of the World. Academic Press, p. ?. ISBN 978-0-12-322730-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Ali, S.; S. D. Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 105–107. ISBN 0-19-562063-1.
  4. 4,0 4,1 Baker, E. C. S.. The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 6, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 327–329.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Rasmussen, Pamela C.. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  6. 6,0 6,1 Blanford, W. T.. (1898) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. volume 4. Taylor and Francis, London, p. 373–374.
  7. Barooah, D. (1991). “Greater Adjutant Stork nesting in upper Assam”, Newsletter for Birdwatchers 31 (1&2), p. 11. 
  8. Blyth, E. (1861). “Notes on the Calcutta 'Adjutant' (Leptoptilus argala)”, Ibis 3 (3), p. 268–270. doi:10.1111/j.1474-919X.1861.tb07459.x. 
  9. Strickland, H. E. (1841). “Commentary on Mr. G R Gray's 'Genera of Birds', 1840”, Annals and Magazine of Natural History 7, p. 26–41. 
  10. Bennett, E. T.; Harvey, W.. (1835) The gardens and menagerie of the Zoological Society Delineated. Birds. Volume 2. Thomas Tegg kaj N. Hailes, p. 273–278.
  11. Elliott, A.. (1992) “Ciconiidae”, Del Hoyo, J.; Elliott, A.; kaj Sargatal, J.: Handbook of the Birds of the World 1. Barcelona: Lynx Edicions, p. 436–465.
  12. 12,0 12,1 12,2 Hume, A. O.. (1890) The nests and eggs of Indian birds, 2‑a eldono 3, R. H. Porter, London, p. 260–276.
  13. Bingham, C. T. (1878). “After the Adjutants”, Stray Feathers 7, p. 25–33. 
  14. 14,0 14,1 14,2 Rahmani, A. R., Narayan, Goutam; and Rosalind, Lima (1990). “Status of the Greater Adjutant (Leptoptilos dubius) in the Indian Subcontinent”, Colonial Waterbirds 13 (2), p. 139–142. doi:10.2307/1521582. 
  15. Saikia, P.; Bhattacharjee, P. C. (1990). “Discovery of Greater Adjutant Stork nesting colonies outside the protected areas of Assam, India”, Newsletter for Birdwatchers 30 (7&8), p. 3. 
  16. Raj, M. (1990). “Adjutant Stork Leptoptilos dubius breeding in Nowgaon”, Newsletter for Birdwatchers 30 (5&6), p. 8–9. 
  17. Choudhury, A. (1993). “Nesting colonies of Greater Adjutant Storks in Nagaon and Sibsagar districts of Assam”, Newsletter for Birdwatchers 33 (3), p. 47–48. 
  18. 18,0 18,1 Singha, H.; Rahmani, A. R.; Coulter, M. C.; Javed, S. (2003). “Surveys for Greater Adjutant Leptoptilos dubius in the Brahmaputra valley, Assam, India during 1994–1996”, Forktail 19, p. 146–148. 
  19. Oates, Eugene W. (1878). “Notes on the nidification of some Burmese birds, II”, Stray Feathers 7, p. 40–52. 
  20. 20,0 20,1 IUCN 2012
  21. Mishra A.; Mandal, J. N. (2009). “Discovery of a breeding ground of the Greater Adjutant Leptoptilos dubius and their conservation in the floodplains of Bihar, India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 106 (2), p. 190–197. 
  22. Burton, R. G. (1921). “The adjutant stork and other matters”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 28 (1), p. 287–288. 
  23. 23,0 23,1 (2001) Collar, N. J.; Andreev, J. V.; Chan, S.; Crosby, M. J.; Subramanya, S.; Tobias J. A.: Threatened birds of Asia: the BirdLife International Red Data book. BirdLife International, Cambridge, p. 267–292. Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
  24. Dover, C.; Basil-Edwards, S. (1921). “A note on the habits of the Common Pariah Kite (Milvus govinda) and the Adjutant Stork (Leptoptilus dubius)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 27 (3), p. 633. 
  25. Tytler, R. C. (1854). “Miscellaneous notes on the fauna of Dacca, including remarks made on the line of march from Barrackpore to that station”, Ann. Mag. Nat. Hist. 2 (14), p. 168–177. 
  26. Kahl, M. Philip (1987). “An Overview of the Storks of the World”, Colonial Waterbirds 10 (2), p. 131–134. doi:10.2307/1521251. 
  27. Luthin, C. S. (1987). “Status of and conservation priorities for the World's stork species”, Colonial Waterbirds 10 (2), p. 181–202. doi:10.2307/1521258. 
  28. (1888) Animal locomotion. The Muybridge work at the University of Pennsylvania. Method and results.. J B Lippincott Company, Philadelphia, p. 101.
  29. Kahl, MP (1971). “Spread-wing postures and their possible functions in the Ciconiidae”, The Auk 88 (4), p. 715–722.  Arkivigite je 2012-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
  30. Singha, Hilialjyoti; Rahmani, A. R.; Coulter, M. C.; Javed, S. (2002). “Nesting Ecology of the Greater Adjutant Stork in Assam, India”, Waterbirds 25 (2), p. 214–220. doi:[[doi:10.1675%2F1524-4695%282002%29025%5B0214%3ANEOTGA%5D2.0.CO%3B2|10.1675/1524-4695(2002)025[0214:NEOTGA]2.0.CO;2]]. 
  31. Singha, H.; Rahmani, A. R.; Coulter, M. C.; Javed, S. (2002). “Parental Investment In The Greater Adjutant Stork (Leptoptilos dubius) In The Brahmaputra Valley Of Assam, India”, Malayan Nature Journal 56 (3), p. 239–264. 
  32. 32,0 32,1 Singha, H.; Rahmani, A. R.; Coulter, M. C.; Javed, S. (2003). “Breeding behaviour of the greater adjutant-stork Leptoptilos dubius in Assam, India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 100 (1), p. 9–26. 
  33. Panday, Jamshed D. (1974). “Storks preying on live birds”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 71 (1), p. 141. 
  34. Irby, L. H. (1861). “Notes on birds observed in Oudh and Kumaon”, Ibis 3 (2), p. 217–251. doi:10.1111/j.1474-919X.1861.tb07456.x. 
  35. Strickland, H. E. (1846). “The birds of Calcutta, collected and described by Carl J. Sundevall (traduke el Physiographiska sallskapets Tidskrift)”, Annals and Magazine of Natural History 18, p. 87–94. 
  36. Singh, Gurdas; Singh, Charan (1960). “The Adjutant Stork, Leptoptilos dubius(Gmelin), a destroyer of locusts in Rajasthan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 57 (1), p. 221–222. 
  37. Price, R. D.; Beer J. R. (1965). “The Colpocephalum (Mallophaga: Menoponidae) of the Ciconiiformes”, Annals of the Entomological Society of America (PDF) 58 (1), p. 111–131.  Arkivigite je 2012-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
  38. Price, R. D.; Beer, J. R. (1965). “A Review of Ciconiphilus Bedford (Mallophaga: Menoponidae)”, The Canadian Entomologist 97 (6), p. 657–666. doi:10.4039/Ent97657-6.  Arkivigite je 2012-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
  39. Desvaux, S.; Marx, N.; Ong, S.; Gaidet, N.; Hunt, M.; Manuguerra, J.-C.; Sorn, San; Peiris, Malik; Van der Werf, Sylvie; Reynes, Jean-Marc (2009). “Highly pathogenic avian influenza virus (H5N1) outbreak in captive wild birds and cats, Cambodia”, Emerging Infectious Diseases 15 (3), p. 475–478. doi:10.3201/eid1503.081410. 
  40. Brouwer, K.; Jones, M. L.; King, C. E.; Schifter, H. (1992). “Longevity and breeding records of storks Ciconiidae in captivity”, International Zoo Yearbook 31 (1), p. 131–139. doi:10.1111/j.1748-1090.1991.tb02376.x. 
  41. Singha, H.; Goswami, S. K.; Phukan, R.; Talukdar, B. K. (2006). “Rehabilitation of captive-reared greater adjutants Leptoptilos dubius in Assam”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 103 (2), p. 315–320. 
  42. Yule, Henry; and Burnell, A. C.. (1886) Hobson-Jobson: A glossary of Anglo-India colloquial words and phrases, and of kindred terms. John Murray, London, p. 4–5.
  43. Latham, John. (1824) A general history of birds 9. Presita de Jacob kaj Johnson, por la aŭtoro, p. 38–41. ISBN 0-665-18204-X.
  44. Thornton, J. H.. (1895) Memories of seven campaigns. Archibald Constable and Co, Westminster, p. 4.
  45. Roberts, Lord. (1901) Forty-one years in India. Macmillan and Co.,London, p. 3. ISBN 1-4021-7742-9.
  46. (1861) “The Calcutta Adjutant”, Chambers's Journal of popular literature science and art 15, p. 40–41. 
  47. Chaudhuri, Sukanta. (2002) View from Calcutta. Orient Blackswan, p. 25. ISBN 81-8028-000-4.
  48. Stevens, J. C.. (1851) A catalogue of the menagerie and aviary at Knowsley, formed by the late Earl of Derby, KG, which will be sold by auction. Joshua Walmsley, Liverpool, p. 41.
  49. Bennett, E. T.. (1831) The gardens and menagerie of the zoological society delineated. Birds. 2. Charles Tilt, London, p. 273–278.
  50. Kipling, J. Lockwood. (1904) Beast and man in India. Macmillan and Co., London, p. 37–38.
  51. Tayler, W.. (1881) Thirty-eight years in India. From Juganath to the Himalaya Mountains 1. W. H. Allen, London, p. 58–64.
  52. Leslie, J. (1998). “A bird bereaved: The Identity and Significance of Valmiki's Krauñca”, Journal of Indian Philosophy 26 (5), p. 455–487. doi:10.1023/A:1004335910775. 
  53. Ball, Valentine. (1880) Jungle life in India. Thomas de la Rue & Co. London, p. 82–83.

Literaturo redakti

  • Adam, John. (1825) A description of the Ciconia Argala or Adjutant bird of Bengal. Trans. Med. Phys. Soc. I., Calcutta:240-248
  • Bhattacharjee, P. C. & Saikia, P. K. (1996) Conservation of Greater Adjutant Stork in Assam. Final Technical report. Unpublished WWF report.
  • Singha, H. (1998). "Ecology, biology and ethology of Greater Adjutant Stork Leptoptilos dubius (Gmelin) in Assam, India". Unpublished Ph. D. thesis. Aligarh Muslim University.

Eksteraj ligiloj redakti