Argentina Atlantika Marbordo

La Argentina Atlantika Marbordo aŭ en hispana Costa Atlántica estas populara nomo en Argentino por aludi al urboj kun somera turismo baze sur la allogaj strandoj; ĉiuj limas kun la Atlantiko. Ĉiun someron, ili estas elektitaj de milionoj de personoj kiel destino por ferioj. Tiusence, la "Costa Atlántica" en Argentino enhavas la marbordon de la Argentina Maro de la provincoj Bonaero, Río Negro, Ĉubutio, kaj Santa Cruz. Laŭ pli ampleksa senco oni konsideras ankaŭ la sudan marbordon de la provinco Fajrolando.

Argentina Atlantika Marbordo
banurbo • zono [+]

LandoArgentino



vdr
Mar del Plata estas la urbo plej granda kaj fama de la Atlantika Marbordo, kun ĉirkaŭ 650 000 loĝantoj kaj 10 milionoj da turistoj jare.
Urbo Miramar.

Tiu regiono elstaras pro ampleksaj strandoj, kelkaj el kiuj estas netuŝitaj, la dunoj kaj la arbaroj kiuj etendas laŭlonge de la marbordo, kio permesis la naskon de malgrandaj setlejoj, idealaj por la ripozo.

Urboj laŭ loĝantaro redakti

En la jena tabelo oni detaligas la loĝantaron de la argentinaj urboj marbordaj de la Atlantiko

Urbo/Banloko Provinco Loĝantaro (2010)
1 Mar del Plata Bonaero 616 142
2 Comodoro Rivadavia Ĉubutio 173 266
3 Necochea Bonaero 91 836
4 Puerto Madryn Ĉubutio 80 101
5 Caleta Olivia Santa Cruz 70 304
6 Río Grande Fajrolando 66 171
7 Punta Alta Bonaero 58 315
8 Villa Gesell Bonaero 29 593
9 Miramar Bonaero 29 433