Argil-animacio, aŭ animacio per modlopasto (ofte nomata claymation el clay, argilo, kaj animation, kio, tamen, estas registrita nomo), uzas figuroj faritaj el argilo aŭ simila maleebla materialo por krei haltomovan animacion.[1][2] La figuroj povas havi skeleton aŭ dratkadron ene, simile al la rilata pupanimacio, kiuj povas esti manipulitaj por pozigi la figurojn.[3] Alternative, la figuroj povas esti tute faritaj el argilo, en la filmoj de Bruce Bickford, en kiuj argilaj kreaĵoj havas varion de diferencaj formoj. Ekzemploj de argil-animaciitaj verkoj estas The Gumby Show (Usono, 1957–1967) Morph (UR, 1977–2000), Wallace and Gromit (Britio, 1989), kaj la verko de Jan Švankmajer nome Možnosti dialogu (Ĉeĥoslovakio, 1982), The Trap Door (Britio, 1984). Pliaj filmoj inkludas Wallace & Gromit: The Curse of the Were-Rabbit, Chicken Run, The Adventures of Mark Twain[4] kaj Batalha, a Guerra do Vinil.

Filmo de 1955
Sceno de argil-animacio el reklamaĵo de finna televido.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Solomon 1989, p. 299.
  2. Laybourne 1998, pp. 150–151
  3. Laybourne 1998, pp. 150–154
  4. Beck 2004, p. 250.

Bibliografio redakti

  • Beck, Jerry (2004). Animation Art: From Pencil to Pixel, the History of Cartoon, Anime & CGI. Fulhamm London: Flame Tree Publishing. ISBN 978-1-84451-140-2.
  • Laybourne, Kit (1998). The Animation Book: A Complete Guide to Animated Filmmaking– from Flip-books to Sound Cartoons to 3-D Animation. New York: Three Rivers Press. ISBN 0-517-88602-2.
  • Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1.