Argiopo (el la greka ἀργῇς, «blank-vizaĵulino») estas epiteto de la Luno, kaj nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Najado, filino de la oceanido Nilo. Ŝi edziniĝis al Agenoro, reĝo de Tiro (Fenicio), kaj naskis de li multnombran idaron: Kadmo, Fineo, Taso, Kilikso, Fenikso kaj Eŭropo[1]. Tamen, Argiopo ŝajnas esti kromnomo de Telefaso (ankaŭ luna epiteto) aŭ Telefo, pli konata tiel en la helena kaj romia literaturo. Por plia informo, vidu la paĝon Telefaso.
  2. Alia najado, filino de la rivero Cefizo. Ŝi estis la patrino, kun Filamono, la fama aedo, de Tamiro, la unua samseksema homo[2]. Ŝi loĝis en la monto Parnaso, sed kiam Filamono rifuzis edziĝi al ŝi, Argiopo translokiĝis al la lando de la odrisioj, en Trakio[3].
  3. Nimfo de la urbo Eleŭso, eble ankaŭ filino de la rivero Cefizo. Ŝi unuiĝis al Branko, kun kiu iĝis patrino de Cerciono, la arkadano kiu defiis ĉiujn preterpasantojn pugno-lukti ĝismorte. Fine, Tezeo akceptis la defion, mortigis Cercionon kaj seksperfortis lian filinon Alopo[4].
  4. Filino de Teŭtro, reĝo de Teŭtranio regiono proksima al Misio (Malgrandazio). Ŝi edziniĝis al Telefo, fama filo de Heraklo, kiu heredis tiel la regnon de Teŭtro[5]. Kun Telefo, Argiopo estis patrino de Eŭripilo, kiu partoprenis la trojan militon kaj fine estis mortigita fare de Neoptolemo[6].
Najado, laŭ John William Waterhouse (1893). Argiopo estas la nomo de diversaj rolulinoj, inter ili, tri najadoj (riveraj nimfoj al kiuj ofte enamiĝis la helenaj junuloj).

Aliaj uzoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Higeno. Fabloj, 178.
  2. Conon. Rakontoj, 7.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.3.
  4. Apolodoro. Epitomo, 1.3.
  5. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.3.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.26.9.