Argolando (greke Αργολίς, Argolis, nuntempe ankaŭ Αργολίδα, Argolida) laŭ PIV estas historia pejzaĝo de antikva Grekio en la nordorienta parto de la duoninsulo Peloponezo, kaj krome en la moderna ŝtato Grekio ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 administraj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 154 km² kaj dum la jaro 2005 havis 108 636 loĝantojn. La historia ĉefurbo de Argolando estas la urbo Argo, sed nuntempe la ĉefa loĝloko kaj samtempe administra centro de la provinco estas la urbo Nafplio.

Argolando
Historia regiono
regiona unuo de Grekio [+]

LandoGrekio

Supermara alteco97 m [+]
- koordinatoj37° 40′ 0″ N, 22° 50′ 0″ O (mapo)37.66666666666722.833333333333Koordinatoj: 37° 40′ 0″ N, 22° 50′ 0″ O (mapo)
Areo2 154 km² (215 400 ha) [+]

Loĝantaro98 554 [+] (2011)
Denseco45,75 loĝ./km² [+] [+]
Poŝtkodo21x xx [+]

Argolando (Tero)
Argolando (Tero)
situo de Algolando en Grekio

Argolando (Grekio)
Argolando (Grekio)
DEC
Argolando
Argolando

Map
Argolando

Vikimedia Komunejo:  Argolis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La teritorio situas sude de la provinco Korintio, inter la Sarona Golfo norde kaj la Argolanda Golfo sude. La pejzaĝo estas relative montara. Se oni rigardas la deklivojn ĉirkaŭantaj la loĝlokojn, ŝajnas ke al la loĝantoj restas malmulta spaco por kultivado de greno, olivoj, vino, citronoj kaj oranĝoj. Tamen la teritorio estas inter la plej fekundaj de la duoninsulo.

En la provinco situas pluraj historiaj lokoj de eksaj antikvaj urboj, interalie Mikeno, Epidaŭro, Tirinto kaj Argo.

Eksteraj ligiloj redakti

37° 40' norde, 22° 50' oriente Mapo