Argonaŭto (biologio)

Argonaŭto (Argonaŭta argo) - genro de pelagaj polpoj de la familio Amphitretidae, loĝanta en supraĵaj akvoj de varmaj maroj. La inoj havas tre maldikajn konkojn per kiuj ili kvazaŭ glitas sur akvo. Virseksuloj estas multfoje malpli grandaj, ol la inoj (plej grandaj virseksuloj havas longecon ĝis 1-2 centimetroj, dum plej grandaj inoj estas ĝis 45-centimetrojn longaj).

Plej karakteriza trajto de argonaŭtoj estas observebla dum reproduktiĝo. En tiu periodo unu el la brakoj de virseksulo modifiĝas (dum nereproduktiĝa periodo ĝi troviĝas en speciala sako sur la kapo, do la nematura virseksulo ŝajnas havi nur 7 brakojn) al la speciala reprodukt-organo, nomata hektokotilo. La matura hektokotilo per iu ankoraŭ ne pristudita maniero pleniĝas je spermo el la sola spermatoforo (spermujo), disiĝas de la korpo kaj serpentumante enrampas en la mantel-kavon de la ino. Tie ĝi konserviĝas dum sufiĉe longa tempo, ĝis la ino elĵetos la ovojn. Tiutempe la hektokotilo krevas kaj la spermo fekundigas la ovojn.

Pro la fakto, ke la hektokotilo de argonaŭto similas al vermo, esploristoj dum longa tempo opiniis ĝin vermo-parazito.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.