Argumentaro

la aro, por kies elementoj la valoroj de funkcio estas difinitaj
Matematikaj funkcioj
fonta aro, cela arobildo, malbildobildaro, argumentaro
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
totaleco kaj partecopareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco


En matematiko, la argumentaro[1] (aŭ malbildo) de funkcio estas la aro de tiuj elementoj de la fonta aro, por kiuj la funkcio estas difinita.

Funkcio kun fonta aro = {1, 2, 3}, cela aro = {a, b, c, d}, argumentaro {2, 3} kaj bildaro {c, d}

Difino redakti

Por funkcio  , kiu ĵetas elementojn de la aro A (kiu en tia kunteksto nomiĝas fonta aro) en la aron B (kiu nomiĝas cela aro), oni nomas la aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro A, por kiuj la funkcio f estas difinita, la argumentaro de f.

Elemento de la argumentaro nomiĝas argumento; la funkcio ĵetas argumenton   al ĝia bildo,  , kiu estas elemento de la cela aro  . Alie eblas diri, ke   apartenas al malbildo de  , kiam  . Tiasence, la argumentaro de funkcio   estas la malbildo de ties tuta cela aro  .

Notacio redakti

  signifas, ke la funkcio   estas difinita sur la aro  .

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti