Argyll kaj Bute

administra regiono en Skotlando

Argyll kaj Bute (angle Argyll and Bute, skotgaele Earra-Ghàidheal agus Bòd) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando, en la fjorda kaj insula okcidento de la lando, krome ĝi estas historia "leŭtenanta areo". Administra centro estas la urbo Lochgilphead. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 87 100 loĝantoj.

Argyll kaj Bute
angle Argyll and Bute, skotgaele Earra-Ghàidheal agus Bòd
administra regiono
konsilia areo en Skotlando • leŭtenanta areo en Skotlando • skota distrikto [+]

LandoSkotlando

Koordinatoj56° N, 5° U (mapo)55.98333333-5.45Koordinatoj: 56° N, 5° U (mapo)
ĈefurboLochgilphead
- koordinatoj56° N, 5° U (mapo)55.98333333-5.45Koordinatoj: 56° N, 5° U (mapo) [+]

Areo6 908,67 km² (690 867 ha)
Loĝantaro85 870 [+] (2019)

ISO 3166-2GB-AGB

Argyll kaj Bute (Tero)
Argyll kaj Bute (Tero)
Argyll kaj Bute en Skotlando

Argyll kaj Bute (Skotlando)
Argyll kaj Bute (Skotlando)
DEC

Argyll kaj Bute (Tero)
Argyll kaj Bute (Tero)

Map
Argyll kaj Bute

Vikimedia Komunejo:  Argyll and Bute [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historie la teritorio apartenis al la britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) Argyll, Bute (identa al samnoma insulo) kaj parto de Dunbartonshire.