La raketo Ariane 2 estis Eŭropa nereuzebla lanĉo-veturilo uzata por ses lanĉoj inter 1986 kaj 1989. Ĝi estas unu el la raketoj el la familio Ariane, kaj estis fabrikita de Aérospatiale en Francio.

Ariane 2
rocket model vd
Dum 31-a de majo 1986 - 2-a de aprilo 1989
Antaŭulo Ariane 1
Sekvanto Ariane 3
vdr

La raketo Ariane 2 baziĝas sur la antaŭ raketo Ariane 1, kun plibonigitaj unua kaj tria etaĝoj. Ĝi kapablas orbitigi ĝis 2.175 kg al terstabila transport-orbito. La unua flugo, portante la sateliton Intelsat-5A F-14, flugis la 31-an majo 1986 sed estis malsukcesa. La tria etaĝo ne ekbruliĝis, kaj la raketo detruiĝis. Post tio, sekvis kvin sukcesaj lanĉoj. La lasta lanĉo de Ariane 2 okazis la 2-an de aprilo 1989, kaj orbitigis la sateliton Tele-X.

Estas rimarkinde ke la raketo Ariane 3, simila al Ariane 2 kun du aldonaj solidaj akcelaj raketoj, faris sukcesan flugon antaŭ la Ariane 2.

Lanĉoj redakti

Flugo Dato Ŝarĝo Rezulto
1 30-a majo 1986 INTELSAT V F 14 Malsukcesa
2 20-a novembro 1987 TV-SAT 1 Sukcesa
3 17-a majo 1987 INTELSAT V F13 Sukcesa
4 27-a oktobro 1988 TDF 1 Sukcesa
5 26-a januaro 1989 INTELSAT V F15 Sukcesa
6 1-a aprilo 1989 TELE-X Sukcesa

Referencoj redakti

  • Ariane 1-3. Ariane Heritage. Arianespace. Alirita 2009-04-27.
  • Krebs, Gunter. Ariane-2. Gunter's Space Page. Alirita 2009-04-27.
  • Wade, Mark. Ariane. Encyclopedia Astronautica. Alirita 2009-04-27.