Aritmometro

La Aritmometro estis la unua cifereca mekanika kalkulilo sufiĉe forta kaj sufiĉe fidinda por esti uzata ĉiutage en oficejaj medioj. Tiu kalkulilo povis adicii kaj subtrahi du nombrojn rekte kaj povus plenumi longajn multiplikojn kaj dividojn efike uzante moveblan akumulilon por la rezulto. Patentita en Francio fare de Thomas de Colmar en 1820 kaj fabrikita el 1851 al 1915, ĝi iĝis la unua komerce sukcesa mekanika kalkulilo.[1] Ties fortika dezajno havigis al ĝi fortan reputacion de fidindeco kaj akurateco[2] kaj faris ĝin ludi gravan rolon en la movo el homaj kalkulantoj al la kalkulmaŝinoj kiuj anstataŭis tiujn dum la dua duono de la 19a jarcento.[3]

Aritmometro konstruita de Louis Payen ĉirkaŭ 1887

Ties ekproduktado en 1851 lanĉis la mekanikan kalkulilindustrion[1] kiu poste konstruos milionojn da maŝinoj ĝis la 1970-aj jaroj. Dum kvardek jaroj, el 1851 al 1890,[4] la aritmometro estis la nura tipo de mekanika kalkulilo en komerca produktado kaj ĝi estis vendita tra la tuta mondo. Dum la pli lasta parto de tiu periodo du kompanioj ekfabrikis kopiojn de la aritmometro: Burkhardt, el Germanio, kiu startis en 1878, kaj Layton de UR, kiu ekis en 1883. Eventuale ĉirkaŭ dekdu eŭropaj kompanioj konstruis kopiojn de la aritmometro ĝis la komenco de la Dua Mondmilito.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chase G.C.: History of Mechanical Computing Machinery, Vol. 2, Number 3, Julio 1980, paĝo 204, IEEE Annals of the History of Computing
  2. Ifrah G., The Universal History of Numbers, vol 3, page 127, The Harvill Press, 2000
  3. Grier D.A.: When Computers Were Human, paĝo 93, Princeton University Press, 2005
  4. La Komptometro iĝis la unua konkurenca dezajno en produktado el 1887 sed nur unu cento da tiaj maŝinoj estis venditaj ĉirkaŭ 1890.

Referencoj redakti

  • Stan Augarten, Bit by Bit, pp 37–39, Ticknor and Fields, 1984
  • Luc de Brabandere, Calculus, pp 115–123, Mardaga, 1995
  • Peter Gray, On the Arithmometer of M. Thomas (de Colmar) and its application to the construction of life contengency tables, C&E Layton, 1874

Eksteraj ligiloj redakti