Arjaj Nacioj[1] (angle Aryan Nations) estas armita grupo de ekstrema dekstro, supremaciisma blankula kristana fundamentisma de Usono. Ĝiaj perfortaj agoj centriĝas en viktimoj kiuj estas konsideritaj "rase subaj" (nigruloj, judoj, ktp.) aŭ kun konduto konsiderita kontraŭa al la kristana moralo (gejaj, dungitoj de klinikoj kie oni abortigas, ktp.). Sekvante la doktrinaro de la Kristana Identeco, ĝiaj sekvantoj konsideriĝas arjoj kaj posteuloj de la unuaj enmigrintaj puritanoj alvenintaj de Anglio. Ĝi inaŭguris tajdon de novnaziismo en la lando dum la 1970-aj jaroj, kaj estis deklarita terorisma "minaco" (terrorist threat en la angla) fare de la FBI en 2001.[2][3][4]

Arjaj Nacioj
organizaĵo
Komenco 1970-aj jaroj vd
Lando(j) Usono vd
Ideologio

Blankula naciismo

Fondinto(j) Richard Girnt Butler vd
vdr

Historio kaj kunmetado de la grupo redakti

La grupo estis fondita de la pastro Richard Girnt Butler, de la Eklezio de Kristo.[5][6] Ĝiaj membroj, fundamente kamparanoj malriĉigitaj kaj ekssoldatoj, devenas esence de la Okcidenta Flanko de la lando: Oklahoma, Arkansaso kaj ĉefe Idaho.[2]

Ideologio kaj agoj redakti

La karaktero plej signifa de ĉi tiu grupo estas la kontraŭjudismo[7] kaj la perfortaj agoj kontraŭ klinikoj kiuj praktika abortojn, eĉ kontraŭ ilia personaro.[8] Oni konsideras ke la judoj estas uzurpantoj kaj la veraj heredantoj de la reĝlando de Dio estus ili, kiel posteuloj de la triboj perditaj de Israelo (pozo fundamentita en la anglisraelismo). Oni komprenas ke Usono devus esti kristana teokratio regata de la arioj.[7]

La grupo havis TTT-ejon kiu eĉ petis la murdon de kuracistoj de klinikoj en kiuj oni praktikas abortojn. La retejo de 1999 estis eliminita ĉar unu el la homoj nomomontritaj fine estis murdita.[7]

Individuaj membroj de ĉi tiu grupo ankaŭ murdis kuracistojn kiuj praktikis abortojn.[8]

Aliaj celoj de la agoj de Nacio Aria estas la nigruloj, la hispanuloj kaj la judoj; membroj de ĉi tiuj tri komunumoj estis ree atakitaj en perforta formo. Ankaŭ estis atakitaj aktivuloj de la civilaj rajtoj kaj usonaj liberaluloj.[8]

Derivaĵoj redakti

En 2009 paro de Nov-Ĵerzejo perdis la gardadon de iliaj tri gefiloj ĉar ili estis nomitaj Nacio Aria, Adolf Hitler kaj Himmler.[9]

Referencoj redakti

  1. Barker, Jonathan (2004), p. 68.
  2. 2,0 2,1 "El racismo del grupo "La Nación Aria" Arkivigite je 2009-03-01 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. «Aryan Nations/Church of Jesus Christ Christian Arkivigite je 2006-04-29 per la retarkivo Wayback Machine».
  4. Freeh, Louis.
  5. Benegas, José María (2004), p. 108.
  6. «Aryan Nations--Extremism in America Arkivigite je 2006-04-29 per la retarkivo Wayback Machine» (angle).
  7. 7,0 7,1 7,2 Benegas, José María (2004), p. 401.
  8. 8,0 8,1 8,2 Benegas, José María (2004), paĝo 402.
  9. «Pierden custodia de sus tres hijos por llamarlos Hitler, Nación Aria y Himler».

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • «Aryan Nations Official Website». Aryan Nations.