Arjeplog (pite-samea Árjapluovve, lule-samea Árjepluovve6, nord-samea Árjjatluovvi sud-samea Aarjepluevie, ume-samea Árjiepluövvie) estas loĝejaro kaj komunumo en la historia provinco Laponio, gubernio Norrbottens län, en norda Svedio. Oni testas tie kaŝe novajn aŭtotipojn. La loĝejaro estas la ĉefloko de la komunumo, kaj ankaŭ la nura ne malgranda loĝejaro en la komunumo.

Arjeplog
ĉefurbo • urba areo de Svedio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 701  (2020) [+]
Loĝdenso 706 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 66° 3′ N, 17° 53′ O (mapo)66.04752271654717.879137082418Koordinatoj: 66° 3′ N, 17° 53′ O (mapo) [+]
Alto 426 m [+]
Areo 2,41 km² ( 241 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arjeplog (Norrbotten)
Arjeplog (Norrbotten)
DEC
Arjeplog
Arjeplog
Situo de Arjeplog
Arjeplog (Svedio)
Arjeplog (Svedio)
DEC
Arjeplog
Arjeplog
Situo de Arjeplog

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arjeplog [+]
vdr

La loĝejaro situas inter la grandaj lagoj Hemavan kaj Uddjaure en la elfluejo de rivero Skellefteälven, kaj havis 1701 loĝantojn en 2020. La vojo inter norvega Bodø kaj sveda Skellefteå trapasas Arjeplog, kaj nomiĝas Silvervägen, ’La arĝentvojo’, pro la antaŭa arĝentmino de Nasafjäll.

En la 17-a jarcento kaj 1770–1810 oni minis arĝenton kaj plumbon en arĝentmino de Nasafjäll en la komunumo. Dum la unua periodo, tie oni minis ĉirkaŭ 860 kg arĝento kaj 255 tunoj da plumbo, kaj dum la dua 110 kg arĝento kaj 21 tunoj da plumbo. Dum la unua periodo, oni en la mino uzis altruditan laboron – viroj de la marbordaj paroĥoj kiu faris militservon, kaj sameoj kiu estis pagita por transporti la ercon, tamen ankaŭ devigitaj transporti. La boaco-paŝtado suferis kaj multaj sameoj forlasis la regionon, kaj la premo al la restantaj kreskis.

La flughaveno de Arvidsjaur troviĝas 98 km for de la loĝejaro, en la komunumo de Arvidsjaur, kaj servas ĉefe enlandan trafikon.

La pite-samea lingvo, foje svede nomita arjeplogsamiska, arjeplog-samea, estas origina lingvo de la aero, interalie parolita okcidente de la loĝejaro Arjeplog. Hodiaŭ oni taksas ke ekzistas 30–40 parolantojn de la lingvo. La familie plej proksimaj lingvoj estas la nord-samea kaj la lule-samea.

La sveda nomo Arjeplog venas de la samea Árjepluovve, kaj estas plej frue trovita en la sveda en 1638, pri samea komunumo, kaj en 1640 pri la preĝej- kaj vendej-loko. Pluovve signifas ’malseka marĉo’. La komenco aŭ venas de árjee, 'neceso', interpretita kiel 'la marĉo kie oni kunigis por pagi impostojn' aŭ hárijje,kresto’.

En 2020, la komunumo havis areon de tero de 12 557,59 km², kaj loĝantaro de 2718. Tio fariĝas ĝin la kvara plej tero-granda kaj kvara malplej loĝata komunumo en Svedio. La tuta areo kun akvo estas 14 494,16 km² (kvina plej granda). Loĝantare, ĝi estas la plej malgranda komunumo de Norrbottens län, kaj la nombro malkreskas. La socialdemokratoj estis la plej granda partio en ĉiu baloto, kaj ankaŭ ĉiam regis la komunumon, aŭ sole aŭ kun aliaj partioj.

La devizo de la komunumo estas En väg, många möjligheter – ’Un vojo, multaj eblecoj’.

Loĝejaroj redakti

Loĝejaro, svede tätort, estas statistike precizigita kiel aro de minimume 200 hejmoj kun malpli ol 200 metroj de un al la alia. En la komunumo nur ekzistas la ĉefloko kiu plenumas tiun precizigon.

  • Arjeplog 1 701

Eksteraj ligiloj redakti