Arkaso (helene Αρκάς, latine Arkas) estis en la helena mitologio filo de la plej alta dio Zeŭso kaj de lia amantino Kalisto, filino de la likosura reĝo Likaono.

Arkaso
Sekso vira
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Kalisto
Edzo/Edzino Chrysopeleia
Infanoj Elatus, Triphylus, Apheidas, Azan, Autolaus, Maenalus, Erymanthus, Diomeneia, Hyperippe
vdr
Arkaso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Ἀρκάς
Sekso vira
Patro Zeŭso
Patrino Kalisto
Edzo/Edzino Chrysopeleia • Erato • Leanira • Meganeira • Laodameia
Infanoj Elatus • Triphylus • Apheidas • Azan • Autolaus • Maenalus • Erymanthus • Diomeneia • Hyperippe
vdr

Kalisto estis la plej bela knabino en Arkadio kaj unu el la knabina sekvantaro de la diino de ĉasado Artemiso. Elektis ŝin por si la dio Zeŭso kaj delogis ŝin, onidire eĉ perforte, kaj ŝi naskis filon Arkason. Kiam Artemiso ekvidis sur Kalisto, ke ŝi atendas infanon, ekkoleris kaj Kaliston transformis en ursinon.

Post multaj jaroj volis Arkaso tiun ĉi ursinon mortigi. Tion fari malebligis al li Zeŭso, kiu ankaŭ lin transformis en urson kaj ilin ambaŭ levis al la firmamento kaj lokigis ilin en konstelaciojn Granda Ursino kaj Urseto.

Arkason ĝis niaj tagoj rememoras nomo Arkadio, kiel estis laŭ li nomita regiono likosura. La loĝantoj estas nomataj arkadianoj kaj estas konataj per sia trankvila paŝtista vivo.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
http://cs.wikipedia.org/wiki/Arkas