Arkeomagnetismoarĥeomagnetismo (el la greka αρχαίος, malnova, do magnetismo, kiu iam ekzistis) estas apliko de paleomagnetismo al arkeologio. Ĝi utiligas la modifon de la termagneta kampo registrita de magnetigitaj mineraloj en argilo.

Inter la teraj magnetaj plusoj kaj la trafpunktoj de la imagita tera akso, ĉirkaŭ kiu la tero rotacias, estas deklinaciangulo. Inter la horizontala direkto kaj la direkto de la tera magneta kampo ekzistas inklinaciangulo. Tiuj anguloj en diversaj lokoj de la tersurfaco estas diversaj. Sed ilia grando ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ la paso de l' tempo. Ekzistas materialoj, kiuj konservas tiujn direktojn, estintajn iam: oksidoj de fero: magnetito (Fe3O4), hematito (Fe2O3). Oni nomas ilin feromagnetaj materialoj. En argilo ĉiam troviĝas multe da ili. Tial la efekto estas uzebla por determini la aĝon de certaj arkeologiaj objektoj.

Pro forta vibrado pro varmo, la magneta direkto de ties atomaj magnetoj turniĝas al la direkto de la tie reganta magneta kampo, kiu plej ofte estas la magnetkampo de la tero. Se la temperaturo de la objekto estas super 675 °C (Curie-punkto), ĝi perdas la feromagnetajn ecojn kaj la antaŭan magnetigitecon. Sed dum la malvarmiĝo sub 675 °C la direkto de la atomaj grupoj turniĝas en la direkton de la magneta kampo, kaj tiun direkton ili konservas ankaŭ post la malvarmiĝo. Estas do konservita la intenso kaj direkto de la magneta kampo, kiu regis en ia tempo de la malvarmiĝo de la koncerna ceramikaĵo. Plej utilas objektoj, kiuj restas en la sama loko post la malvarmiĝo, ekzemple fornoj.

Oni eltranĉas kaj enkadrigas pecojn, kaj sur la kadro indikas la horizontalan direkton, kaj laŭ la steloj, la geografian nordan direkton por poste precize determini la inklinaci- kaj deklinaciangulojn kaj la magnetan kampintenson en la tempo, kiam okazis la lasta ardigo. En tiaspecaj fornoj ĝenerale restas karbidiĝintaj lignopecoj, kies aĝo per la izotopa metodo estas determinebla. Tiel eblas determini la aĝon ankaŭ de nekonataj ceramikaĵoj.