Arkitekturo de Portugalio

La arkitekturo de Portugalio estas esprimo kiu referencas al la arkitekturo praktikita en la teritorio de aktuala Portugalio eĉ ekde antaŭ la fondo de la lando mem en la 12-a jarcento. La termino povas referenci ankaŭ al konstruaĵoj kreitaj sub la portugala influo aŭ eĉ fare de portugalaj arkitektoj mem en aliaj mondopartoj, partikulare en la Portugala Imperio (inklude Olivenza en Hispanio).

La kastelo de la 10-a jarcento de Guimarães, konata kiel «Lulilo de Portugalio», ĉar tie naskiĝis kaj estis baptita la unua portugala reĝo, nome Afonso la 1-a.[1]
La Turo de Belem estas unu el plej famkonataj kaj vizitataj monumentoj en Lisbono.

La portugala arkitekturo, same kiel ĉiuj aspektoj de la portugala kulturo, estas markita per la historio de la lando kaj de la diversaj popoloj kiuj setliĝis kaj influis sur ties teritorio —romianoj, sueboj inter aliaj popoloj rilataj kun la ĝermanaj popolmigradoj, visigotoj kaj araboj—, same kiel per la influo de la ĉefaj eŭropaj artaj centroj el kiuj alvenis la grandaj arkitekturaj stiloj: romaniko, gotiko, renesanco, baroko kaj novklasikismo. La ĉefaj propraj stiloj de la portugala arkitekturo estas manuelismo, la densa portugala versio de malfrua gotiko, kaj la pombalisma stilo, nome mikso de malfrua baroko kaj de novklasikismo kiu disvolviĝis post la Granda Tertremo de Lisbono de 1755.

Ekster monumenta arkitekturo, la popola arkitekturo konsistas el tre mallarĝaj domoj kaj stratoj en urboj, uzado de ŝtono kiel ĉefa konstrumaterialo kaj partikulare de granito en la nordo de la lando, kaj uzado de blankaj muroj en la sudo, iel simile al la sudo de Hispanio. La plintokoloro sub la blanko en la suda regiono indikas tiun devenon, ekzemple helblua en Alentejo, flava en Algarve ktp.

Notoj redakti

  1. «Dados históricos». Município de Guimarães. Konsultita la 26an de majo 2012.

Bibliografio redakti

  • Kingsley, Karen, «Gothic Art, Visigothic Architecture in Spain and Portugal: A Study in Masonry», Documents and Form, 1980; International Census of Doctoral Dissertations in Medieval Art, 1982—1993.
  • Kubler, George, kaj Soria, Martin, «Art and Architecture in Spain and Portugal and their Dominions, 1500–1800», New York, 1959.
  • Kubler, George, «Portuguese Plain Architecture: Between Spices and Diamonds, 1521–1706»; Wesleyan University Press, Middletown, Connecticut 1972; ISBN 0-8195-4045-5.
  • Toman, Rolf, Romanik; Könemann Verlagsgesellschaft mbH, Köln, 1996 (Romaanse Kunst: Architectuur, Beeldhouwkunst, Schilderkunst) ISBN 3-89508-449-2.
  • Toman, Rolf, Barock; Könemann Verlagsgesellschaft mbH, Köln, 1997 (Barok: Architectuur, Beeldhouwkunst, Schilderkunst); ISBN 3-89508-919-2.
  • Underwood, D.K. «The Pombaline Style and International Neoclassicism in Lisbon and Rio de Janeiro»; Universidad de Pensilvania, editor, 1988.