Laŭ Francisko Azorín arkivolto estas Modluro ĉirkaŭornamanta arkon.[1]

La arkivoltoj de la preĝejoj prezentas multajn volviĝojn ĝenerale pro la dikeco de la muroj laŭ la fasado.

Elstara ekzemplo de arkivolto estas tiuj de la Gloria Portikaro de la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo en Galegio, Hispanio.

Aliaj modluroj povus esti astragalo, listelo, kanelo, cimatiotoro.

Jen kelkaj ekzemploj de komencoj de arkivoltoj de la romaniko kaj aliaj kelkaj de arkivoltoj de la gotiko
Arkivolto de la katedralo de Bamberg en Germanujo
Desegnaĵo de la arkivolto de la preĝejo de Surgères en Francujo

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.