Arles

komunumo en Bouches-du-Rhône, Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arles (stacidomo).

Arles (aŭ okcitanlingve Arle, en la epoko de la romia imperio latine Arelate) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Bouches-du-Rhône kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 50 415 loĝantoj sur areo de 758,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km².

panoramo
panoramo
Arles
urbo 
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Ab ira leonis, urbs Arelatensis hostibus hostis et ensis
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
(subprefektejo)
Arondismento Arles (ĉefurbo)
Kantono Arles
INSEE kodo 13004 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 415  (2021) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 41′ N, 4° 38′ O (mapo)43.6769444444444.6286111111111Koordinatoj: 43° 41′ N, 4° 38′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 758,93 km² (75 893 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arles (Bouches-du-Rhône)
Arles (Bouches-du-Rhône)
DEC
Arles
Arles
Lokigo de Bouches-du-Rhône en Francio
Situo de Arles
Arles (Arles)
Arles (Arles)
DEC
Arles
Arles
Situo de Arles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arles [+]
vdr

La loĝantojn de Arles oni kutime en la franca nomigas arlésiens. Arles estas fama urbo, kies historio ekis dum la Romia periodo.

Geografio redakti

 
Areno de Arles (nokte)

Arles situas sur la akso inter Nîmes (27 kilometroj okcidente) kaj Marsejlo (80 kilometroj oriente). Arles troviĝas sur la riverego Rodano, kie ekas la delto. La urbo do konsistigas iasence la enirejon de la natura regiono Camargue.

Arles estas la plej vasta komunumo de Francio, ĉar sia areo atingas ĉirkaŭ 759 km². Ĝi estas ekzemple pli granda ol Parizo aŭ ol la tuta departemento Territoire-de-Belfort (102 komunumoj).

La teritorio de Arles entenas tri atentindajn naturajn areojn :

 
Urbdomo kaj obelisko de la romia cirkuso.

Vidindaĵoj redakti

Romiaj ruinoj redakti

  • La forumo de Arles aperis ĉirkaŭ la jaro -30, post la fondo de la romia kolonio en -46.
  • La antikva teatrejo estis konstruita je la fino de la 1-a jarcento a.K.. Ĝi situas sur la akso de la Decumanus. Okaze de la unua serĉfosado en 1651, oni malkovris la faman statuon "Venuso de Arles" (hodiaŭ videbla en la Luvro)
  • La arenoj estas romia amfiteatro konstruita ĉirkaŭ la jaroj 80/90.
  • La cirkuso de Arles estas la plej vasta romia konstruaĵo de la urbo. Oni starigis ĝin ekde 149.
  • La termobanejo de Konstantino estis konstruitaj je la 4-a jarcento, sur la bordo de la Rodano.

Aliaj monumentoj redakti

  • La fortikaĵoj
  • La urbodomo
  • La palaco Podestats
  • Ruinoj de romia ponto

Vidu ankaŭ redakti

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti