Armaviro (provinco)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri regiono de Armenio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Armaviro (apartigilo).

Armaviro (armene Արմավիր, estas provinco en la okcidenta parto de Armenio. Situante en la Ararat-ebenaĵo dominita de la monto Ararato de la sudo kaj la monto Aragaco de la nordo, la provinca ĉefurbo estas la urbo Armaviro dum la plej granda urbo estas Eĉmiadzin. La provinco dividas 72 km da landlimon kun Turkio sude kaj okcidente.

Armaviro
provinco de Armenio [+]

LandoArmenio

ĈefurboArmaviro
- koordinatoj40° N, 44° O (mapo)40.1544.05Koordinatoj: 40° N, 44° O (mapo)
Areo1 242 km² (124 200 ha) [+]
Loĝantaro265 770 [+] (2011)

Poŝtkodo0901–1149 [+]
ISO 3166-2AM-AV

Armaviro (Armenio)
Armaviro (Armenio)
DEC
Armaviro
Armaviro

Map
Armaviro

Vikimedia Komunejo:  Armavir Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco estas hejmo de la spirita centro de la armena nacio; la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi estas la sidejo de la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj.

La provinco estas nomita laŭ la praa urbo Armavir fondita en 331 a.K. La provinco ankaŭ estas la loko de la decida Batalo de Sardarapat en 1918, kiu rezultigis la fondon de la Respubliko Armenio. La batalo estas vidata kiel kerna historia evento ne nur haltigante la turkan antaŭeniĝon en la reston de Armenio sed ankaŭ malhelpante la kompletan detruon de la armena nacio.

La nuklea centralo Mecamoro ankaŭ situas en la provinco Armaviro proksime al la urbo Mecamoro.

La Internacia Flughaveno Zvartnoco-Erevano situas proksime al la vilaĝo Parakar en la provinco Armaviro okcidente de Erevano.

Etimologio redakti

 
Restaĵoj de la arkeologia ejo de la antikva Armaviro

La provinco estas nomita laŭ la pratempa urbo Armaviro, unu el la 13 historiaj ĉefurboj de Armenio. Laŭ Moseo de Ĥoreno, praa Armavir estis konstruita de Aramajis; la nepo de Hajko, kiu transloĝiĝis de Tarono al la Ararat-ebenaĵo.

Geografio redakti

 
Lago Ajger, Aknaliĝ

Armaviro havas areon de 1.242 km 2 (4,2% de areo de Armenio) igante ĝin la plej malgranda provinco de la lando laŭ la totala areo. Ĝi limas kun la turkaj provincoj Kars okcidente kaj Iğdır sude, kun longeco de 130,5 km limo, kie rivero Aras apartigas Armenion de Turkio. Enlande ĝi limas kun la provinco Aragacotno norde, la provinco Ararato oriente kaj la ĉefurbo Erevano nordoriente.

Historie la nuna teritorio de la provinco ĉefe okupas la kantonon Aragacotno , kune kun malgrandaj partoj de la kantonoj Arŝarunik kaj Masjacotno de la provinco Ajrarato de Antikva Armenio.

La provinco tute situas en la koro de la Ararat-ebenaĵo, ĉefe konsistanta el agrikulturaj teroj, kun averaĝa alteco de 850 metroj super la marnivelo, kun iuj ebenaĵoj atingantaj ĝis 1.200 metroj.

La rivero Mecamoro (ankaŭ konata kiel Sevjur-rivero) estas la nura rivero kiu originas de la provinco. La malgranda lago Ajger situanta proksime al la vilaĝo Aknaliĝ, estas inter la malmultaj akvaj surfacoj de la provinco.

Provinco Armaviro estas karakterizita per seka kontinenta klimato, kun varmaj someroj kaj iom malvarmaj vintroj.

Historio redakti

 
Starantaj falusformaj ŝtonoj en la fortikaĵo Mecamoro de la 5a jarmilo antaŭ Kristo

La teritorio de antikva Armaviro estis loĝata ekde la 5-a jarmilo antaŭ nia erao. Multaj lokoj inkluzive de la kastelo Mecamoro, monteto Ŝreŝ kaj monteto Moĥrablur devenas de la neolitika periodo. La antikva urarta setlejo de Argiŝtiĥinili estis fondita en 776 aK fare de reĝo Argiŝti la 1-a. Unu el la plej malnovaj skribaj registroj pri la regiono estis trovita en la surskriboj lasitaj de la urarta reĝo Rusa la 2-a (685–645 a.K.).Oni kredas ke la urbo Eĉmiadzin (oficiale Vagharŝapat) estis fondita fare de reĝo Rusa la 2-a en 685 a.K kiel Kuarlini.

 
Rekonstruitaj muroj de Argiŝtiĥinili

Laŭ Moseo de Ĥoreno, la teritorioj de la nuntempa provinco Armaviro ĉefe okupas la centran parton de la historia provinco Ajrarato en la centro de la Armena Altebenaĵo. Ĝi enhavas partojn de la kantono Aragacotno kune kun malgrandaj partoj de la Arŝarunik kaj Masjacotno. La teritorio estis inter la plej gravaj regionoj de antikva Armenio ekde la periodo de la reĝlando Urarto. Ĝia strategia graveco signife kreskis kun la establado de la Reĝlando Armenio en 331 a.K. de la orontidoj.

 
La setlejo de la antikva urbo Armaviro

Tri el la historiaj ĉefurboj de Armenio situas en nuntempa Armaviro. La antikva urbo Armavir fariĝis ĉefurbo en 331 a.K. ĝis 210 a.K. Ĝi estis anstataŭigita de la proksima urbo Jervandaŝat kiu restis kiel la ĉefurbo de la reĝlando ĝis 176 a.K., sub la regado de la artaksia dinastio. Inter 120 kaj 330 p.K., la ĉefurbo de la reĝlando estis la urbo Vagharŝapat sub la arsakida dinastio.

Post la kristanigo de Armenio en 301, Vagharŝapat fariĝis la spirita centro de la armenoj tutmonde. En 405, Mesrop Maŝtoc enkondukis la nove kreitan armenan alfabeton al la armenoj en Vagharŝapat. Post la falo de la Reĝlando Armenio en 428, la regiono fariĝis parto de la Sasanida Imperio de Persio ĝis la araba konkero de Armenio meze de la 7-a jarcento.

 
Ruinoj de la monaĥejo Targmanĉac, 6a-7a jarcentoj

Antaŭ la fino de la 9-a jarcento, la regiono iĝis parto de la nove establita Bagratida Armenio. Inter la 11-a kaj 15-a jarcentoj, la regiono suferis respektive pro la invadoj de selĝukoj, mongoloj, ak-kojunloj kaj kara-kojunloj. Tamen la urbo Vagharŝapat restarigis sian gravecon en 1441 kiam la sidejo de la Armena Katolikosejo estis transdonita de la kilikia urbo Siso al Eĉmiadzin.

Komence de la 16-a jarcento, la teritorio de nuntempa Armaviro iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la Safavida Irano. Dum la unua duono de la 18-a jarcento, la teritorio fariĝis parto de la Ĥanato de Erevano sub la regado de la afŝaridoj kaj poste de la kaĝaroj de Irano. Ĝi restis sub la persa regado ĝis 1827-1828, kiam Orienta Armenio estis cedita de la Rusa Imperio kiel rezulto de la Rusa-Persa Milito de 1826–28 kaj la subskribo de la Traktato de Turkmenĉajo.

 
La memorejo de Sardarapat dediĉita al la armena venko dum la Batalo de Sardarapat proksime al Araks

Post la falo de la Rusa Imperio en 1917, la otomana armeo intencis frapi Armenion kaj kapti la rusan Transkaŭkazion kaj la naftoputojn de Bakuo. En majo 1918, la otomanaj trupoj atakis orientan Armenion en 3 frontoj. Ĉe la norda fronto, la otomanoj atingis Karakilisa (nuntempe Vanadzor) la 20-an de majo preskaŭ sen rezisto. La dua fronto estis tra la urbo Aparan dum la tria kaj plej granda fronto estis tra la urbo Sardarapato (nuntempe Araks) en la regiono Armavir. La 21-an de majo, la taĉmento de Zihni Bejo venkis armenan unuon kiu konsistis el 600 infanterianoj kaj 250 kavalerianoj, kaj poste transprenis Sardarapaton. Poste, la otomanaj trupoj avancis direkte al la vilaĝo de Jeghegnut. La armena ofensivo gvidita de Daniel Bek-Pirumjan kaj Movses Silikjan estis lanĉita la 22-an de majo. Rezulte de la decidaj armenaj venkoj super la turkoj sur la 3 frontoj de Sardarapat, Aparan kaj Karakilisa, la regiono Armaviro fariĝis parto de la sendependa Armenio antaŭ la fino de majo 1918.

Post 2 jaroj da mallonga sendependeco, Armenio fariĝis parto de Sovetunio en decembro 1920. De 1930 ĝis 1995, nuntempa Armaviro estis dividita en 3 rajojn ene de la Armena SSR: Bagramjan-rajono , Hoktemberjan-rajono , kaj Eĉmiadzin-rajono. Kun la teritoria administracia reformo de 1995, la 3 rajonoj kunfandiĝis por formi la provincon Armaviro.

Demografio redakti

Loĝantaro redakti

 
La vilaĝo Jervandaŝat, malantaŭ ĝi troviĝas la setlejo de samnoma antikva urbo, iama ĉefurbo de Armenio

Laŭ la oficiala censo de 2011, Armaviro havas loĝantaron de 265.770 (130.078 viroj kaj 135.692 virinoj), formante ĉirkaŭ 8.8% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 85.050 (32%) kaj la kampara estas 180.720 (68%). La provinco havas 3 urbajn kaj 94 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la urbo Vagharŝapat (Eĉmiadzin), kun 46.540 loĝantoj. La aliaj urbaj centroj estas Armaviro kaj Mecamoro.

Kun 5 584 loĝantoj, la vilaĝo Parakar estas la plej granda kampara komunumo Armavir.

Etnoj kaj religio redakti

 
Katedralo Sankta Gregorio de Narek
 
Jezida templo de Aknaliĝ

La plimulto de la loĝantaro de la provinco Armaviro estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Armavir, estrita de episkopo Sion Adamjan. La Katedralo Sankta Gregorio de Narek en la urbo Armaviro estas la sidejo de la diocezo[1][2]. Tamen, estas signifa nombro de jezidoj en Armaviro entute ĉirkaŭ 17,000 homoj, ĉefe en la vilaĝoj Zartonk, Jerasĥahun, Nalbandjan, Jeghegnut, Artaŝar, Nor Artagers kaj la malgranda vilaĝo Ferik, kie la jezidoj formas la plimulton. La vilaĝo Aknaliĝ estas la loko de du jezidaj temploj en Armenio: unu malgranda kaj la alia ĵuskonstruita, Quba Mere Diwane, la plej granda en la mondo.

La vilaĝo Nor Artagers ankaŭ estas hejmo de malgranda asiria komunumo entute ĉirkaŭ 260 homoj. Ili apartenas al la Asiria Eklezio de la Oriento[3].

Kulturo redakti

 
Manuskriptejo Vaĉe kaj Tamar Manukjan
 
Memorejo de la rezisto de Musa Dagh

Armaviro estas inter la plej riĉaj kulturaj centroj de la Respubliko Armenio. La urbaj setlejoj de la provinco gastigas kulturajn palacojn kaj ankaŭ multajn publikajn bibliotekojn. Tamen, dum la sovetia periodo, estis 98 publikaj bibliotekoj en Armaviro kun nur 21 el ili ankoraŭ funkciantaj. La urbo Eĉmiadzin estas hejmo de granda nombro da muzeoj inkluzive de la etnografia muzeo Vagharŝapat, muzeo kaj artgalerio Ĥoren Ter-Harutjunjan, muzeo kaj artgalerio Mher Abeghjan, kaj domo-muzeo Hovhannes Hovhannisjan. Multaj muzeoj kaj bibliotekoj troviĝas en la komplekso de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, inkluzive de:

  • Katedralo de Eĉmiadzin,
  • Katolikosa Muzeo,
  • Muzeo Ĥrimjan,
  • Trezorejo Alex kaj Marie Manoogian,
  • Manuskripta Deponejo Vaĉe kaj Tamar Manukjan,
  • Presejo kaj Librejo de la Patrina Seĝo.
  • Muzeo Ruben Sevak

La vilaĝo Musaler estas hejmo de la ĉiujara festo pri la rezisto de Musa Dagh, kiam miloj da armenoj de la tuta mondo alvenas en la vilaĝon ĉiujare dum la monato septembro, por festi la eventon ĉirkaŭ la monumento de Musa Dagh. La fama memora komplekso Sardarapat, inkluzive de la Armenia Etnografia Muzeo, situas en la vilaĝo Araks, ĉirkaŭ 10 km sudokcidente de la provinca centro Armaviro.

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj redakti

 
Preĝejo Sankta Ripsime de 618, Monda heredaĵo de Unesko
 
Preĝejo Sankta Gajane de 630, Monda heredaĵo de Unesko
  • Mecamoro, arkeologia ejo de Taronik, 5-a jarmilo a.K. ,
  • Moĥrablur, setlejo en Gribojedov, dua jarmilo a.K. ,
  • Argiŝtiĥinili pratempa urbo, 8-a jarcento a.K.,
  • Ŝenik, 5-a ĝis 1-a jarcentoj a.K.
  • Armavir antikva urbo, fondita en 331 a.K.

Preĝejoj kaj monaĥejoj redakti

Transportado redakti

La Internacia Flughaveno Zvartnoco de Erevano situas ene de la teritoriaj limoj de la provinco Armavir. La provinco estas ligita kun Erevano kaj suda Armenio tra la Aŭtovojo M-5, dum la Aŭtovojo M-3 ligas Armaviron al norda Armenio. La urbo Armaviro estis fondita kiel stacidomo konektanta Erevanon kun Gjumri kaj norda Armenio. La stacio estis renovigita dum la unua jardeko de la 21-a jarcento. En novembro 2009, la stacio estis provizita per elektra lokomotivo, kiu ligas Armaviron kun la stacio Aragacavan kaj la nordokcidenta Armenio.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj vinkultivado redakti

 
Verdejo en Gai, Armavir

Okupante grandan parton de la fekunda Ararat-ebenaĵo, la provinco Armavir havas gravan kontribuon en la agrikultura sektoro de la Respubliko Armenio. La ekonomio de la provinco plejparte baziĝas sur agrikulturo, inkluzive terkultivadon kaj brutbredadon. Ĉirkaŭ 78% (970 km²) de la tuta areo de la provinco estas kultiveblaj teroj, el kiuj 40% (388 km²) estas plugitaj. La ĉefaj kultivaĵoj estas vinberoj, abrikoto, persiko, pruno, grajnoj, sekaj semoj kaj legomoj. Nuntempe la provinco havas kontribuon de 17,8% en la jara totala agrikultura produkto de Armenio. Armavir estas inter la ĉefaj provincoj de Armenio rilate al vinproduktado laŭ vinberkultivado kaj eksportado de vino (kune kun Ararato kaj Vajoco-Dzoro)[4].

La kokinbredejoj Baghramjan kaj Araks situas respektive en la vilaĝoj Mjasnikjan kaj Ĝrarbi. Lastatempe ankaŭ fiŝbredado signife disvolviĝis en la provinco.

Ekde 2004 Fonduso Infanoj de Armenio komencis labori en Armavira regiono. Karakert, petante glason da akvo de maljunulo sidanta antaŭ sia domo, doktoro Armen eksciis, ke la vilaĝanoj devas aĉeti trinkakvon de la plej proksima urbo. Ĉi tiu ŝoko kaj la longa konversacio sekvis Karakert kiel la loko por Infana Armenia Fonduso por komenci sian laboron; komencante trakti la mankon de akvo, hejtado, necesejoj kaj aliaj infrastrukturaj plibonigoj necesaj por komunumoj kaj lernejoj. En 2004, kun la unuaj donacoj de la organizo, COAF komencis la renovigon de la vilaĝa lernejo Karakert[5].

La drastaj ŝanĝoj en Karakert inspiris proksimajn vilaĝojn en Armavir aliĝi al programoj de COAF. COAF komencis labori en grupa aliro, grupigante proksimajn vilaĝojn por infrastrukturaj plibonigoj kaj programoj. En 2006, COAF kreskis al 18 vilaĝoj en Armaviro, efektivigante la stilon de la organizo de komunumaj engaĝitaj programoj, kreskante por inkludi sanan vivstilan instruplanon en lernejoj, post lernejaj kluboj, psikologia subteno, junulpovigo, same kiel profesiaj trejnadoj kaj inspektado de COAF-ekspertoj[6].

Industrio redakti

 
Nuklea centralo Mecamoro
 
Vinfarejo MAP

La provinco havas kontribuon de 4% en la ĉiujara totala industria produkto de Armenio. La industrio de la provinco ĉefe baziĝas sur nutraĵprilaborado kaj alkoholaj trinkaĵoj. La urbo Eĉmiadzin estis hejmo de la unua paperfabriko kaj presejo en la historio de Armenio. En 1780, Katolikoso Simeono la 1-a de Erevano fondis la Paperfabrikon Eĉmiadzin, kiu funkciis nur 6 jarojn.

La nuklea centralo Mecamoro estas la plej granda centralo en Armaviro kaj la tuta respubliko. Ĝi estis malfermita en 1969 proksime de la urbo Mecamoro kaj produktas ĉirkaŭ 40% de la konsumita elektro en Armenio.

  • La pratempa urbo Argiŝtiĥinili situanta ene de la teritorioj de la provinco Armaviro, estis ĉefa centro por vinproduktado. Grandaj stokejoj por vino kaj grajnoj estis trovitaj de arkeologoj ene de la fortikaĵoj de la praa urbo devenantaj de la 8a jarcento a.K.  La vino produktita en Armaviro estas ĉefe el la vitejoj de la Ararat-ebenaĵo.
    • Vinfarejo Eĉmiadzin por vino, brando kaj vodko, malfermiĝis en 1928 en Eĉmiadzin.
    • MAP-Vinfarejo por brando kaj vino, malfermita en 1942 en Lenughi.
    • Yerevan Brandy Company, filio Armaviro, malfermita en 1966 en Armaviro.
    • Merdzavan Brandy Factory por konjako, vino kaj vodko, malfermiĝis en 1998 en Merdzavan.
    • Karas Winery (Tierras de Armenia), malfermita en 2003 en Arevadaŝt.
    • Winar Winery (Brest Wine Factory), malfermita en 2004 en Norapat.
    • Parakar Wine-Brandy House, malfermita en 2005 en Parakar .
    • Armen Alco por brando, malfermita en 2008 en Ajgeshat.
    • Voskeni Wines, malfermita en 2008 en Araks .
    • Arpenik Winery por vino kaj brando, malfermiĝis en 2009 en Arŝalujs.
    • Alvan Alco-Vinfarejo por vino kaj brando, malfermita en 2010 en Lukaŝin.
    • Interalco-Vinfarejo por brando, malfermita en 2014 en Ajgeŝat.
    • Fabriko Proshyan-Brand, filio Armaviro, en Armavir .

Eĉmiadzin fariĝis grava industria centro dum la sovetiaj jaroj. Ĝi estis hejmo de 4 ĉefaj industriaj firmaoj specialigitaj pri produktado de milita teknologio. Tamen la produktiveco de la plantoj malpliiĝis post la dissolvo de Sovetunio. Nuntempe la plej grandaj industriaj firmaoj de la urbo estas la "Echmiadzin Instrument Making Factory" fondita en 1966, la "EPG Echmiadzin Cannery" fondita en 1969, la laktfabriko "Echmiadzin Kat" fondita en 1997, la "Sonimol" fabriko por grajnoj fondita en 2001, kaj la fabriko pri detruado de biologiaj ruboj "Ekologia VKH" fondita en 2009[7].

Estante proksime al la ĉefurbo Erevano, la vilaĝoj Parakar kaj Tairov estas hejmo de granda nombro da malgrandaj kaj mezgrandaj fabrikoj, inkluzive de mebloj fabrikantaj laborejojn kaj produktantojn de polimeraj materialoj. La vilaĝo Musaler estas hejmo de fabriko por polietilenaj produktoj kaj fabriko por pezaj paperaj produktoj. La vilaĝo Merdzavan havas fabrikon de vestaĵo kaj kudraĵoj.

Turismo redakti

 
Katedralo de Eĉmiadzin, 303 p.K, Monda heredaĵo de Unesko

La provinco estas hejmo de la katedralo de Eĉmiadzin, katedralo Zvartnoco, preĝejoj Sankta Ripsime, Sankta Gajane kaj Ŝoghakat, ĉiuj kolektitaj supertuto kiel la Katedralo kaj Preĝejoj de Eĉmiadzin kaj la Arkeologia Ejo de Zvartnots kiel monda heredaĵo de Unesko.

Kvankam ĝi estas la spirita kaj religia centro de la armena nacio tutmonde, la turismaj servoj en la provinco ne estas sufiĉe evoluintaj pro la proksimeco al la ĉefurbo Erevano kie abundas ĉiaj hoteloj kaj gastigebloj estas pli trafaj por unutagaj vizitoj. Tamen, estante hejmo de la Internacia Flughaveno Zvartnoco, Parakar estas hejmo de multaj hazardludaj domoj kaj noktaj kluboj[8].

La Natura Rezervejo Vordan Karmir estas la sola protektita natura areo en la provinco. Ĝi estas hejmo de la armena koĉenilo, insekto, kiu antaŭe produktis samnoman purpuran karminan kolorilon, kiu estas konata en Armenio kiel vordana karmiro. La ruĝa tinkturfarbo de la insekto estis plejparte uzita en armenaj miniaturoj same kiel aliaj specoj de artoj dum la historio de antikva kaj mezepoka Armenio.

La Memorejo de Sardarapat kaj la monumento al la rezisto de Musa Dagh estas inter la aliaj gravaj altiraĵoj de la provinco.

Edukado redakti

 
Gevorkjan Teologia Seminario

La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin en Eĉmiadzin estas hejmo de la Gevorkjan Teologia Seminario (teologia universitato) de la Armena Apostola Eklezio. La urbo ankaŭ estas hejmo de la Centro de Teologio kaj Armenologio Garegino la 1-a. La Patrina Seĝo ankaŭ administras la Eurnekjan Publikan Lernejon, kiu estas unu el la elstaraj lernejoj de Armenio[9].

La provinco havas la privatan "Universitato Grigor Lusavoriĉ" en la urbo Eĉmiadzin. Ekde la lerneja jaro 2015-2016, Armavir havas 119 lernejojn, kaj ankaŭ 2 lernejojn por specialaj bezonoj. Ĝis la fino de 2015, la nombro de la studentoj en la lernejoj de la provinco estas 31.100[10].

Sporto redakti

 
La Jubilea Stadiono en julio 2014

Piedpilko estas la plej populara sporto en la provinco. FK Armavir reprezentis la urbon Armaviro en la hejmaj futbalaj matĉoj inter 1965 kaj 2003 antaŭ ol dissolviĝis pro monaj malfacilaĵoj. Same, FK Vagharŝapat reprezentis Eĉmiadzinon inter 1967 kaj 2005 antaŭ esti dissolvita.

La Jubilea Stadiono de Armavir estas la 3-a plej granda futbalejo en Armenio. Eĉmiadzin ankaŭ estas hejmo de futbala stadiono kun eta kapablo. Du futbalaj akademioj nuntempe konstruiĝas en la urboj Eĉmiadzin kaj Armaviro.

Luktosporto inkluzive de ĵudo, taja bokso, sambo kaj tekvondo ankaŭ estas popularaj en la provinco. La vilaĝo Aknaliĝ (10 km sude de Eĉmiadzin) estas fama pro la ĉevala centro Ara kaj Ajcemnik .

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. "New Temple In Armenia: Laying Of Foundation Stone To Start In September", EzidiPress.com, 2015-08-14. Arkivita el la originalo je 2020-10-24. Alirita 2020-10-31.
  2. Armenia to House World’s Largest Yazidi Temple
  3. The ethnic minorities of Armavir Province. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-11-17. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2020-10-31.
  4. Armavir.agro general information. Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 2020-10-31.
  5. Armavir general information: Economy. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-11-23. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2020-10-31.
  6. Minasyan, Armenuhi, "08.04.2016 Հրապարակում", Public TV Armenia, 8-a de aprilo 2016.
  7. Ekologia V.K.H. biological waste destruction plant opened in Echmiadzin
  8. Armavir: general information. Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 2020-10-31.
  9. Grigor Lusavorich University. Arkivita el la originalo je 2019-04-12. Alirita 2020-10-31.
  10. Armavir province schools list. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-12-07. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-10-31.

Eksteraj ligiloj redakti