Armea Spaco Ohrdruf

La Soldattrejnada tereno Ohrdruf (germane: Truppenübungsplatz Ohrdruf; mallongigo TrÜbPl Ohrdruf) troviĝas inter la urboj Gotao, Arnstadt kaj Ohrdruf en Germanujo. Ekde 1906 tiu ĉi armea spaco daŭre uzitis. En la 26.10.2011 oni decidis ties ne plu prokrastotan abolicion.[1] Ĝia etendiĝo denorde suden estas de ĉ. 8,5 kilometroj, la longeco de la uesto eosten de ne tute 11,5 kilometroj. La plej altaj punktoj estas Kalahari (500,2 metroj) kaj Musketierberg (460,3 metroj).

Armea Spaco Ohrdruf
Armea spaco
Blazono
Q2330613armea spaco [+]

LandoGermanio
- koordinatoj50° 51′ 31″ N, 10° 46′ 10″ O (mapo)50.858610.7695Koordinatoj: 50° 51′ 31″ N, 10° 46′ 10″ O (mapo)


Armea Spaco Ohrdruf (Turingio)
Armea Spaco Ohrdruf (Turingio)
DEC
Armea Spaco Ohrdruf
Armea Spaco Ohrdruf
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Armea Spaco Ohrdruf
Vikimedia Komunejo:  Truppenübungsplatz Ohrdruf [+]
vdr

Historio redakti

Ĝis 1918 redakti

La agrikulture relative malfavora zono ĉe Ohrdrufer-tavolo uzistas jam ekde la 19-a jarcento kie militistara trejnzono de la taĉmentoj de la turingiaj ŝtatoj. Post la fondo de la Germana Imperiestra Regno la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao klopodis pligraviĝi armee. Sude de la urbo Gotao la Hipodromo Boxberg kiu utiligebu ankaŭ fare de la kavalerio. En la oriento de Gotao estiĝis poste haveno aerŝipa kies inaŭguro estis en la 9.7.1910 (Carl-Eduard-Luftschiffhalle). Ĝi ankaŭ utiligeblu fare de armeaj aerŝipoj. La sekvintajn jarojn atingis pluraj aerŝipoj la urbon. Tia premiero estis en la 14.11.1909 kaj la ŝipo nomiĝis Parsival.

En marto 1914 oni starigis ĉe tereno apud la gotaa vagonfabriko armepilotan kazernon kun propra flugkampo. Ĝi ekfunkciis en la 18.2.1915.[2] Pli malgrandaj pafejoj troviĝis ĉe Krahnberg-monto kaj Seeberg-monto. Postuloj pri novaj manovraj zonoj pridiskutitis diversmaniere. La prusia urbo Langensalza ankaŭ volis pligraviĝi armee, dume arnstadt-aj kamparanoj timis pri sia ekzistado daŭra. En la 21.5.1908 venis la unua pli granda taĉmento (1-a bataliono de la Sesa turingia infanteriregimento nr. 95) sub la komando de generalo von Scheffer-Boyadel. Ĝis 1912 oni finstarigis loĝejojn soldatajn por unu infanteria kaj unu kavaleria regimento. Samtempe komenciĝis la dezertigo de la bienoj Heerda kaj Hundsbrunn. Bariloj kaj avertotabuloj markis la limon al la teritoriaro civilula. Dum la Unua mondmilito surspace trejniĝis turingiaj rekrutitoj antaŭ fronten-sendo.

En la 29.1.1915 imperiestro Vilhelmo la 2-a mem vizitis la armean spacon inspektonte. Jam ekde 1914 ekzistis speciala zono interniga por 10.000 kaptitoj. La kondiĉoj de Nordlager estis ŝajne relative homaj. La plejmulto de la kaptitoj estis francoj kiuj ankaŭ faris publikajn laborojn stratkonstruajn kaj surkampajn. Krome oni instalis lazareton kaj tombejeton. Pri tio ekzistas ankoraŭ memorŝtono. La forigo de la internigejo estis jam en aprilo 1916 simple pro tio ke kvazaŭ ĉiuj kaptitoj aliloke laboiris; la restantaj nelabarantaj venis al Bad Langensalza. Post la armistico en novembro 1918 estiĝis agoj marodaj kaj vandalismaj.

1933 ĝis 1945 redakti

Post la potencakiro de la nazioj oni komencis en majo 1934 la konstruon de barakoj soldataj por loĝigi la 1-an sekcion de Kraftfahr-Lehrkommando II – Ohrdruf kune kun ties stabo. Pro la kondiĉoj de la Traktato de Versajlo diversaj gravaj armiloj estis malpermesitaj en Germanujo kaj pro tio multa trejnado estis kaŝa. En la 15.10.1935 oni kreis pli grandajn veturajn taĉmentojn, nome de la Tanko-regimentoj 1/Erfurto kaj 2/Eisenach (kiuj grandparte rekrutiĝis el en Ohrdruf trejnitaj viroj) kaj de Arteleriregimentoj 73/74/75. Krome oni starigis la tankan regimenton PzReg 7 kiu alilokitis en Bavarion.

En la 1.8.1936 ekkomandantis en Ohrdruf Günther von Goeckel (ĝis la 30.11.1943). Sub lia komando aranĝitis ankoraŭ sekreta komunikadcentro poŝta (Amt 10) kaj komandejo speciala (Olda). En 1938 oni estis komencinta la konstruon de kazerno en la nordorienta parto de la armea spaco; en printempo 1939 aldonitis bombrifuĝejo. Pro tutarmea bezono ŝanĝitis inter aŭgusto kaj novembro 1940: la 16-a infanteridivizio iĝis la 16-a tankdivizio. En 1941/42 oni kreis etan internigejon por sovetianoj; ĝin transprenis en aŭtuno anoj de Schutzstaffel kiuj faris ĝin filio de la koncentrejo de Buchenwald. En Jonas-valo (Jonastal) ekis ekde novembro 1944 la konstruo de galerioj por diversaj sekretaj flugmaŝinkonstruplanoj. La finkonstruo ĝis la fino de la mondmilito jam ne okazis.

1945 ĝis 1947 redakti

En la 5.4.1945 venis tien ĉi anoj de la 4-a tankdivizio de la Usona Armeo; sur la armea spaco estis starigita provizora tendaro por liberigitaj sovetiaj militkaptitoj.

1947 ĝis hodiaŭ redakti

Ekde 1947 uzis la terenaron la Soveta Armeo, poste la Nacia Popolarmeo de GDR. Malantaŭ la Turniĝo la tuto ekuzatis fare de Bundeswehr (ekde 1993). Post la definitiva hejmeniro de la sovetiaj soldatoj komenciĝis laboroj purigaj koncerne la grundon, la postlasitajn armilojn kaj la municipostlasitaĵojn. Ekde decembro 2013 la areo ne estas pli armea spaco sed simpla trejnejo por ununura kazerno, nome Friedensteinkaserno de Gotao. Kelkaj tre volus malfermon de la tuta areo por ripozumontaj homoj. Fakte uzatas eta parto okcidente kiel biciklovojo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Anonco gazete
  2. Heiko Stasjulevics: Gotha – die Fliegerstadt, Gotha 1992, ISSN 0863-2421, p. 64-78

Literaturo redakti

  • Adrian Ermel: Nachbarschaft zwischen Übung und Ernstfall. Die wirtschaftlichen und sozialen Auswirkungen militärischer Präsenz am Beispiel des Militärstandortes Ohrdruf in Thüringen zwischen 1906 und 2009, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2010,
  • Peter Schmidt; Manfred Ständer: 100 Jahre Truppenübungsplatz Ohrdruf 1906–2006, Horb am Neckar 2006
  • Peter Cramer / Dieter Zeigert i.a.: Truppenübungsplatz Ohrdruf. 2. überarbeitete Auflage, hrsg. von der Interessengemeinschaft Schloß Ehrenstein e.V., Heinrich Jung Verlagsgesellschaft, Zella-Mehlis u. a. 1997, ISBN 3-930588-23-4.

Eksteraj ligiloj redakti