Armena Mezopotamio

Armena Mezopotamio (armene Հայոց Միջագետք Hajoc Miĝagetk) estis regiono en norda Mezopotamio loĝata parte de armenoj. Tigrano la Granda kaptis nordan Mezopotamion, kaj de 401 a.K. ĝis 387 p.K. ĝi estis parto de la Reĝlando Armenio. Poste ĝi fariĝis parto de Sasanida Imperio, Araba Kaliflando, Bujidoj, Graflando Edessa, Timuridoj, Kara-kojunloj, Ak-kojunloj kaj Safavidoj. Poste, post la Traktato de Zuhab de 1639, ĝi fariĝis parto de la Otomana Imperio (kvankam nelonge prenite de Nader Ŝaho de la afŝarida dinastio) kaj Turkio. Armena loĝantaro restis ĝis la Armena genocido en 1915[1].

Armena Mezopotamio kaj Historia Armenio

Referencoj redakti

  1. The city of the Moon god: religious traditions of Harran de Tamara M. Green - P. 46