Armena Soveta Enciklopedio

enciklopedio

La Armena Soveta Enciklopedio (armene Հայկական սովետական հանրագիտարան, Haykakan sovetakan hanragitaran) armena eldonejo estis fondita en 1967 kiel fako de la Instituto de Historio de la Armena Akademio de Sciencoj sub la prezidanteco de Viktor Hambardzumjan (1908-1996), kuneldonita de Habel Simonjan (1922-1994) kaj Makiĉ Arzumanjan (1919-1988). En 1988-1999 la ĉefredaktoro estis Konstantin Ĥudaverdjan (1929-1999) kaj ekde 1999 Hovhannes Ajvazjan. Ĝi produktis la Armenan Sovetan Enciklopedion (ankaŭ ruse Армянская советская энциклопедия, Armjanskaja Soveckaja enciklopedija АСЭ) el 1974-1986.

Armena Soveta Enciklopedio
national encyclopedia • universal encyclopedia
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo armena lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Eldonejo Armenian Encyclopedia Publishing House
Ĝenro enciklopedio
vdr

La eldonejo ankaŭ redaktis infanan enciklopedion: Kiu estas? Kio estas? en 4 volumoj (1984-1987), la Rusa-Armena Politeknika Vortaro (1988) kaj Enciklopedio de la Vojaĝanto (1990). Ekde Armena sendependeco (1991) publikigadoj inkludas titolojn pri temoj kiel ekzemple nunal hodiaŭaj temoj kiaj la Milito en Montara Karabaĥo, la Armena Afero kaj la Armena diasporo.