La Armena danco (armene: Հայկական պար) estas heredaĵo konsiderita unu el la plej malnovaj kaj plej variaj en sia respektiva regiono. De la kvina ĝis la tria jarmiloj antaŭ Kristo, en la plej altaj regionoj de Armenio, la lando Ararat, estas rokaj pentraĵoj pri scenoj de kampara dancado.[1] Ĉi tiuj dancoj probable estis akompanataj de iuj specoj de kantoj aŭ muzikaj instrumentoj. En la kvina jarcento Moseo de Ĥoreno mem aŭdis pri kiel la maljunaj posteuloj de Aram (tio estas armenoj ) mencias tiujn aferojn (epopeaj rakontoj) en la baladoj per la liro kaj iliaj kantoj kaj dancoj.[2]

Tradicia armena danco
Tradicia armena danco

Tradicia dancado daŭre estas populara inter elmigrintaj armenoj, kaj ankaŭ estis tre sukcese "eksportita" al internaciaj popoldancaj grupoj kaj cirklodancaj grupoj tra la tuta mondo. Ĉiuj dancistoj portas la tradician kostumon por enkorpigi la historion de sia kulturo kaj rakonti el siaj prapatroj rakontojn. La projektado de ĉi tiuj kostumoj estas influita de multaj faktoroj, kiel religiaj tradicioj, familiaj metodoj kaj praktikeco. La tradicia koloreco kaj delikata artperlaĵo de la kostumoj ligas la dancon kaj la tradicion kune. La belaj movadoj de la armena kultura danco estas aprezataj de spektantoj tra la mondo.[3]

Kelkaj popoldancoj redakti

  • Koĉari (Քոչարի) - Koĉario estas unu el la plej popularaj dancoj de la armenoj. Koĉario estas dancita en grupo de viroj kaj virinoj kaj estas konata pro ĝia melodio pro la sonoj de la muzikilo zurno.
  • Ŝalaĥo (Շալախօ) - Danco por viroj de Antikva Armenio. Ĝi estas prezentata en dancaj cirkloj de viroj, sed dancata ankaŭ ĉe publikaj cirkloj de virinoj.
  • Tamzara (Թամզարա)
  • Jarĥuŝto (Յարխուշտա) - Jarĥuŝto estas militema danco de la regionoj Taron kaj Aghdznik de Okcidenta Armenio.
  • Berd (Բերդապար) - Berd estas danco fama pro tio, ke vircirklo staras sur la ŝultroj de alia cirklo kaj turniĝas. Berd signifas "fortikaĵo" en la armena kaj nomiĝas laŭ ĝi pro la formo, kiun faras la dancistoj.
  • Ŝirĥani (Շիրխանի)
  • Harsnapar (Հարսնապար) - de la armena hars kiu signifas novedzino, kaj par kiu tradukiĝas kiel danco. La novedzino montriĝas dancanta kaj eble povas havi la novedzinojn.
  • Arcvapar (Արծվապար) - altebenaĵa danco, asociita kun la flugo de aglo, kaj ero de antikvaj paganaj ritoj, kies unu el ĉefaj elementoj estis la bildo de aglo (Arm. Արծիվ).
  • Gorani (Գորանի)
  • Gjond (Գյոնդ aŭ Գյովնդ)
  • Karno koĉari (Կարնոյ քոչարի) - Tre simila al koĉario, originis en la regiono Kars.

Piednotoj redakti

  1. "The Shepherd and His Flock"—By Rev. Zenob Nalbandian
  2. (2009-09-07) When Men Dance:Choreographing Masculinities Across Borders. Oxford University Press, USA. ISBN 978-0-19-973946-2.
  3. Gary Lind-Sinanian - ALMA