La armenoj en Grekio (greke: Αρμένιοι , Arménioi) estas grekaj civitanoj de armena deveno. La armena ĉeesto en Grekio komenciĝis jarcentoj antaŭe kiam armenoj, pro diversaj kialoj, forlasis Armenion kaj ekloĝis en la larĝa areo de Tesalio, Makedonio kaj Trakio. Spuroj de armenoj ankaŭ povas esti trovataj sur la grekaj insuloj de Kreto kaj Korfuo. La armenoj en Grekio tamen, akiris la karakteron de komunumo post la 1920-aj jaroj, kiam 70,000 ĝis 80,000 pluvivantoj de la Armena Genocido fuĝis al Grekio el Kilikio, Izmiro, Ionio, Konstantinopolo kaj aliaj regionoj de Malgranda Azio, disiĝante ĉie en Grekio.

Armenoj en Grekio
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Mapo de Grekio

Hodiaŭ, enmigrado al Nordameriko malpliigis la armenan loĝantaron de Grekio. La nombro nun validas por ĉirkaŭ 20,000-35,000 grek-armenoj.