Armenoj en Naĥiĉevano

Armenoj havas historian ĉeeston en Naĥiĉevano, eksklavo de Azerbajĝano (armene Նախիջևան, armena prononco: [nɑχidʒɛvɑn]). Laŭ la armena tradicio, Naĥiĉevano estis fondita de Noa post la tutmonda diluvo. Ĝi apartenis al la Satrapujo de Armenio en la pasinteco kaj poste de la Armena Reĝlando establita de Artaksias la 1-a. Dum la sovetia epoko, Naĥiĉevano spertis demografian ŝanĝiĝon. La armena loĝantaro ege malpliiĝis ĉar la plimulto foriris al Armenio. La armenoj iom post iom restis en ĉ. 0%. Ankoraŭ kelkaj armenaj grupoj kaj partioj kaj de Armenio kaj la armena diasporo, diras ke Naĥiĉevano devas aparteni al Armenio. La mezepoka armena tombejo de Julfa, konsiderita kiel la plej granda kaj valora ekzemplo de mezepokaj ĥaĉkaroj (pli ol 2,000 en la 1980-aj jaroj), estis tute detruita en 2006.

Armena tombejo de Julfa en 1915.