Armenoj en Pollando

kristanismo

Armenoj (indiĝena loĝantaro de Armenio) – unu el naŭ leĝe agnoskitaj naciaj minoritatoj en Pollando, estanta parto de Armena diasporo, loĝanta dise en la tuta lando, asimiligita kun plurjarcenta tradicio de setliĝo sur la teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

Armenoj en Pollando
nacia malplimulto
hindeŭroplingvanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
pola lingvoarmena lingvo
Religio
vdr

Nombreco redakti

Nombron de armenoj en Pollando oni pritaksas ĝis 40–80 mil, en tio ĉ. 8 mil estas reprezentantoj de t.n. malnova migrado, t.e. posteuloj de tiuj, kiu alvenis de la 11-a ĝis la 17-a jarcentoj. Aliaj estas enmigrintoj, kiu alvenis post la dua mondmilito, kaj precipe post la disfalo de Sovetunio, t.n. nova enmigrintaro.

Historio de armenoj sur teritorio de Pollando redakti

Disdivido de Armenio inter Bizanca imperio kaj Turko-Selĝukoj en 1080 kaŭzis amasan migradon de armenoj el la patrujo, interalie al Kieva Regno. Verŝajne post la mongolaj invadoj kaj konkeroj en la 13-a jarcento armenaj kolonioj en la Kieva Regno plifortiĝis per la nova ondo de enmigrintoj el Suda Kaŭkazio. En la polan ŝtaton armenoj venis en la duono de la 14-a jarcento, post alligo fare de Kazimiro la Granda de Lvovo, kie ektroviĝis granda homamaso da ili. En 1356 la reĝo agnoskis ilian religian apartenecon, aŭtonomecon kaj juĝan povon, kaj en 1367 permesis al ilia episkopo krei diocezon kaj konstrui katedralon en la urbo.

Privilegioj de Kazimiro la Granda kaj de liaj posteuloj kreis juran-politikan bazon por restado de armenoj en Pollando. De tie ilia nombro en la Orientaj Limregionoj de Pollando konstante kreskis, ili setlis en ĉiam novaj lokoj kiel Kamjanec-Podilskij, Bar, Brzeżany, Tyśmienica, Kuti, kaj eĉ en Kazimierz apud Vistulo, kaj de la 16-a jarcento ankaŭ en pluraj polaj privataj urboj kiel Zamość, Jazłowiec, Stanisławów, Horodenka, Mohylów Podolski.

Armenaj komunumoj en Pollando havis sian aŭtonomion kaj sian kutiman juĝon (t.n. Datastanagirk) transprenitan de Armenio, kaj prilaboritan ĉ. 1184 de Mĥitar Goŝ. Agnoskita de Sigismondo la 1-a en 1519 tiel nomata Armena statuto baziĝis ĉefe sur Datastanagirk, sed konsideris ankaŭ preskribojn de ĝenerala pola juro; tio estis provo reguligi naciecajn konfliktojn en urboj (ĉefe en Lvovo) kaj konfliktetojn inter la urbo kaj armenoj, kaŭzitaj de aparteneco kaj privilegiita situo de armenoj. Ilia statuto, kompletigita ĉefe de dekreto de Johano la 3-a Sobieski, estis uzata ĝis 1780/1781 t.e. ĝis nuligo de apartaj armenaj juĝejoj.

Plimulto de armenoj setliĝintaj en Pollando okupiĝis pri komerco kun Azio kaj rapide ĝin dominis. Aliaj laboris kiel ormetiistoj, ofte produktante grandiozajn objektojn. Aliaj evoluigis produktadon de dioj.

Plimulto de polaj armenoj estis bone edukita. Danke al siaj komercaj kontaktoj kun Oriento ili scippovis paroli orientajn lingvojn, kion ofte profitis polaj reĝoj kaj polaj sinjoroj – plimulto de oficialaj misioj al TurkioPersio estis priservata de armenoj. Riĉaj armenaj komercistoj kelkiam pruntedonis monon al ĉiam suferantaj pro manko de mono polaj reĝoj.

Oni ofte emfazas unuavican rolon de armenoj en orientalismigo de la pola nobela kulturo. Ĝuste armenoj kunkreis sarmatismon, venigante al Pollando interalie nedisigeblan atributon de sarmato – kontuŝan veston, popularan armenan sabron aŭ plurajn ekzotajn spicaĵojn kaj ornamaĵojn.

Animzorgado de armenoj redakti

Post fino de la dua mondilito armenoj loĝantaj en Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko estis devigitaj forlasi siajn malgrandajn patrujojn kaj setliĝi en centra kaj okcidenta Pollando. Tiel ekestis armenaj temploj kaj paroĥejoj en Krakovo, Gliwice kaj Gdańsk. Pola superulo de Katolika Armena Eklezio estas Varsovia episkopo Kazimierz Nycz.

Konindaj poloj armendevenaj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Wirtualny świat Ormian polskich Virtuala mondo de polaj armenoj