Armeo-historia Muzeo (Vieno)

muzeo en Aŭstrio

La Armeo-historia Muzeo - Milithistoria Instituto (Heeresgeschichtliches Museum - Militärhistorisches Institut) en Vieno estas la faka muzeo pri milithistorio en Aŭstrio kaj la ĉefa muzeo de la Aŭstra Armeo. Ĝi dediĉas siajn ekspoziciojn al la milita historio de Aŭstrio de la 16-a jarcento ĝis la nuna tempo, montrante armilojn, kirasojn, tankojn, militaviadilojn, uniformojn, flagojn, pentraĵojn, ordenojn kaj dekoraciojn, fotojn, modelojn de batalŝipoj kaj dokumentojn. La muzeo estas posedata de la federacia registaro, sed ne estas filiigita al la federaciaj muzeoj (Bundesmuseen ), sed estas subordigita al la Federacia Ministerio pri Defendo kiel subordiga agentejo. La moto de la domo estas "Militoj apartenu al muzeo".[2] .

Heeresgeschichtliches Museum
Heeresgeschichtliches Museum
milita muzeo • muzeo de aŭtomobilo
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Speco historiomuzeo, militmuzeod:Q2772772, teknika muzeo, esplorinstitutod:Q31855
Adreso Arsenal, 1030 Wien
Posedanto Bundesministerium für Landesverteidigungd:Q872173
Arkitekto(j) Theophil von Hansen
Estiĝo 1869
Malfermo 1869 (1891)
Estro Christian Ortnerd:Q1081289
Direktoro Mario Christian Ortner
Jaraj vizitantoj: 272000 (2018)[1]
Retpaĝo www.hgm.at
vdr
Korpo de centra loĝejo de la fasado.
Halo de la ĝeneralaj.
La Granda Ŝtuparo
La Ruhmeshalle (Halo de famuloj)
La norda flugilo detruita dum la bombado en 1944 : la ĉambroj.

La konstruaĵo kaj ĝia historio redakti

La konstruaĵo loĝiganta la muzeon (pavilono 18) estas la centra parto de la Arsenalo de Vieno. Ĝi estas unu el la 72 konstruaĵoj de la milita komplekso kiu estis starigita post la aŭstra Revolucio de 1848. La Arsenalo estis la plej granda konstruejo de la unuaj jaroj de reĝado de la juna imperiestro Françisko-Jozefo la 1-a , volita de la monarko por aserti liajn ideojn nov-absolutismajn. Poste, la projekto de la tiama « Muzeo de la Armiloj » estis konfidita al la dana arkitekto Theophil von Hansen. La lasta ŝtono de la konstruaĵo povis esti metita la 8-an de majo 1856, ses jarojn post la komenco de la konstruado (15-an de aprilo 1850). Tiel la konstruaĵo estas la una en Aŭstrio planita kaj realigita kiel muzeo.

Fasado redakti

La projekto de Hansen konsistis el konstruaĵo longa 235 m kun du elstarigantaj aloj kaj centra kvadrata parto simila al turo kovrita per kuplo alta 43 m. Theophil Hansen inspiriĝis per la Arsenalo de Venecio konstruita en 1104. Li reprenis motivojn de bizanca stilo kaj aldonis gotikajn elementojn. La plej frapa trajto estas certe la centra fasado el brikoj dukoloraj, riĉe ornamita, kun tri grandaj fenestroj kaj fenestrorozoj supre de leneitejo. La alegoriaj statuoj de grejso sur kaj antaŭ la fasado estas verkoj de unu el la plej eminentaj skulptistoj de la epoko, Hanns Gasser : ili reprezentas la militajn virtojn. Por la pilastroj subtenantaj la fenestrorozojn ili estas la inaj simboloj de la forto, la singardemo, la pieco kaj la saĝo. La statuoj sur la pilastroj inter kaj flanke de la tri portaloj de la enirejo, reprezentas la virajn simbolojn de la kuraĝo, de la fideleco al la flago, de la senco de la ofero kaj de la strategia inteligenteco.

Interna aranĝo redakti

La interna aranĝo de la muzueo montras la volon de la imperiestro Francisko-Jozefo konstrui domon ne nur por eksponi la imperiestrajn armilkolektojn, sed ankaŭ por krei grandiozan memorejon al la imperia armeo. Oni povas tiel admiri en la Feldherrenhalle (halo de la batalestroj) la 56 statuojn de la tiam plej famaj kaj plej dignaj militestroj de Aŭstrio (berühmtesten, immerwährenden Nacheiferung würdiger Kriegsfürsten und Feldherren Österreichs). La statuoj estas faritaj el marmoro de Carrara kaj ĉiuj havas saman altecon de 1,86 m.

Ankaŭ la granda ŝtuparejo estas lukse ornamita. En niĉoj de la interetaĝo oni povas vidi la statuojn de kvar ĝeneraloj kiuj estis ĉefroluloj de la revolucio de 1848, nome la militestroj kiuj, laŭ la ordono de la Habsburgoj, sange subpremis la insurekciojn en la kvar anguloj de la imperio : Julius von Haynau, Joseph Radetzky, Alfred de Windisch-Graetz kaj Josip Jelačić. Meze de la ore ornamita plafono troviĝas freskoj kun alegoriaj figuraĵoj de Potenco kaj Unueco (en la centro), Gloro kaj Honoro (dekstre) kaj la Saĝeco kaj la Kuraĝo (maldekstre). La ŝtuparejo estas kronitaj de la alegoria skulptita grupo en marmoro "Austria" de Johannes Benk, realigita en 1869.

 
Halo de la gloro

Den repräsentativsten Raum des Museums bildet sicherlich die in der ersten Etage befindliche Ruhmeshalle. Besonders beeindrucken die Fresken von Karl von Blaas, welche in den Jahren von 1858 bis 1872 entstanden sind und die wichtigsten militärischen Ereignisse (Siege) aus der Geschichte Österreichs seit den Babenbergern zeigen. In den vier großen Wandbögen sind Siege der kaiserlichen Armee, die Schlacht bei Nördlingen 1634, der Kriegsrat in der Schlacht bei St. Gotthard 1664, die Schlacht bei Zenta 1697 und der Entsatz von Turin 1706, dargestellt; im linken Nebensaal die Ereignisse aus der Regierungszeit Maria Theresias und Josephs II. bis zur Einnahme Belgrads 1789; im rechten Nebensaal die Napoleonischen Kriege von der Schlacht bei Würzburg 1796 über den Tiroler Freiheitskampf von 1809 bis zu den Waffenstillstandsverhandlungen von Feldmarschall Radetzky mit König Vittorio Emanuele II. von Sardinien nach der Schlacht bei Novara 1849.

Die eigentliche Bedeutung der Ruhmeshalle, die einer Gedenkstätte, ist eigentlich erst auf den zweiten Blick ersichtlich: An den Wänden der Nebensäle und auch in der Ruhmeshalle selbst sind mehrere Marmortafeln angebracht, auf denen die Namen von über 500 Offizieren (vom Oberst bis zum General der kaiserlichen Armee, in weiterer Folge der k.u.k. Armee, vom Beginn des Dreißigjährigen Krieges 1618 bis zum Ende des Ersten Weltkrieges 1918) mit Ort und Jahr ihres Todes vermerkt sind.

La plej karakteriza parto de la muzeo estas la Ruhmeshalle (Halo de la gloro), en la unua etaĝo. La freskoj de Karl von Blaas, kiuj montras la plej brilajn venkojn de Aŭstrio ekde la erao de la princoj de Babenberg, estas aparte imponaj.[3] En la kvar grandaj volboj estas prezentataj la batalo de Nördlingen (1634), la konsilo de milito dum la batalo de Saint-Gothard (1664), la batalo de Zenta (1697) kaj la liberigo de Torino (1706); la maldekstra antaŭĉambro estas dediĉita al la okazaĵoj de la reĝadoj de Maria Tereza kaj de Jozefo la 2-a ĝis la konkero de Beogrado en 1789; en la halo dekstre, estas prezentataj la napoleonaj militoj ekde la batalo de Wurtzbourg (1796) trans la la Tirola ribelo en 1809 ĝis la antaŭtraktadoj de armisticoj de la marŝalo de Radetzky kun la reĝo Viktoro-Emanuelo la 2-a de Sardio post la batalo de Novaro (1849).

La vera signifo de la Ruhmeshalle kiel memorejo estas perceptebla nur vindinte la marmorajn panelojn sur la muroj de la halo. Ili enlistigas la nomojn de 500 oficiroj (de la rango de kolonelo al tiu de generalo de la imperia armeo de la komenco de la tridekjara milito (1618) ĝis la fino de la unua mondmilito), kun mencio de la loko kaj de la dato de ilia morto.

Kolektoj redakti

La kolektoj de la Armeo-Historia Muzeo estas inter la plej malnovaj ŝtataj kolektoj en Vieno. Ili baziĝas sur la aĵoj kolektitaj en la malnova armilejo de la imperia armeo en la interna urbo ekde la 17-a jarcento. Tie ili jam estis konata vidindaĵo en la 18-a jarcento.

La muzeo prezentas la historion de la Habsburga monarkio kaj la sorton de Aŭstrio de la fino de la 16-a jarcento ĝis 1945. Diversaj specialaj ekspozicioj estas dediĉitaj al diversaj pliaj (inkluzive de nuntempaj) temoj. La ekspoziciaĵoj estas ne nur armiloj kaj militaj aparatoj, sed iuj ilustras la vojon al milito, kiel la aŭtomobilo en kiu la heredanto al la trono de Aŭstrio-Hungario, la ĉefduko Franz Ferdinand kaj lia edzino Sophie estis murdita la 28an de junio 1914.

La salonoj de la muzeo prezentas la sekvajn temojn:

En la muzeo troviĝas ankaŭ granda kolekto de pentraĵoj kiuj montras la militon de la 16-a jarcento ĝis la nuntempo. Aparte impresaj estas granda pentraĵo pri la liberigo de Vieno en septembro 1683 kaj ankaŭ verkoj de Siegmund L’Allemand, Johann Peter Krafft, Václav Sochor, Albin Egger-Lienz kaj Alexander Kircher.

Ekstere malantaŭ la muzeo estas ekspoziciitaj tankoj kaj militaviadiloj



Referencoj redakti

  1. Besucherrekord im Heeresgeschichtlichen Museum apa/ots, abgerufen am 23. Jänner 2019.
  2. Weißbuch 2012. Amtliche Publikation der Republik Österreich/Bundesminister für Landesverteidigung und Sport, Wien 2013, S. 58 f.
  3. Johann Christoph Allmayer-Beck: Das Heeresgeschichtliche Museum Wien. Das Museum und seine Repräsentationsräume. Salzbourg 1981, pp. 12 et suiv.