Arnhemlando

areo de 97 000 km², en la nordokcidento de Norda Teritorio, Aŭstralio

Arnhemlando (angle : Arnhem Land) estas areo de 97 000 km², en la nordokcidento de Norda Teritorio, Aŭstralio. La regiono obtenis sian nomon far Matthew Flinders, kiu nomis ĝin laŭ la nederlanda ŝipo De Arnhem, kiu en 1623 esplorrigardis la marbordon. La ŝipo estis siavice nomita laŭ la nederlanda urbo Arnhem. La regiono estas ekde 1931 rezervejo por la Indiĝenaj aŭstralianoj. En tiu rezervejo loĝas la jolgnuoj (angle : Yolgnu), indiĝen-aŭstralia tribo. La areo estas administrita por la indiĝenoj far la Konsilantaro de Norda Lando (angle : Northern Land Council), sed estis estrata, ĝis la mezo de la 50-aj jaroj, el la ĉefurbo Darvino.

Situo de Arnhemlando kun proksimumaj limoj.

Muziko redakti

Arnhemlando kaj la jolgnuoj estas la origino de la diĝeriduo. La eŭkalipto-arboj, kavigitaj de la termitoj, uzeblas kiel natura muzikinstrumento.

Bibliografio redakti

G.M. 1964 : Sciencistoj en Arnhemlando, Geografia Revuo, VI(6), 14-15.

Vidu ankaŭ redakti