Arni BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Arni BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Arni.


Arni estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, nombro kiu restis senŝanĝa unu jaron poste je la 31-a de decembro 2008.

Arni
Blazono de Arni
Blazono de Arni
Blazono de Arni
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Geografia situo CH1903: 617259 / 198237 (mapo)46.9357.6652777777778Koordinatoj: 46° 56′ N, 7° 40′ O; CH1903: 617259 / 198237 (mapo)
Nombro de loĝantoj 975
Areo 10,4 km²
Alteco 849 m super marnivelo
Poŝtkodo 3508
Komunumkodo 0602
Mapo de Arni
Mapo de Arni
Mapo de Arni
vdr

Geografio redakti

La Arni situas 16 kilometrojn oriente de la federacia urbo kaj kantonĉefurbo Berno inter la valoj de la riveroj Aro kaj Emme. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Ätzlischwand kun alteco de 1041 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arni limas en nordo al Walkringen kaj Landiswil, en oriento al Lauperswil, en sudoriento kaj sudo al Oberthal, en sudokcidento al Grosshöchstetten, kaj en okcidento al Biglen.

Trafiko redakti

La komunumo Arni situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la du poŝtaŭtolinioj de Biglen al Moosegg kaj de Biglen al Lützelflüh.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arni datiĝas el la jaro 1185 kiel Arne.

Ek de mezepoko Arni estis submetita al la jurisdikcio de la kampara tribunalo de Ranflüh en la Emme-Valo. En la jaro 1399 la vilaĝo fariĝis parto de la Senjorujo Signau, kiu fariĝis en la jaro 1529 berna kamparvoktejo. Tribunalsidejo estis Konolfingen. Post la disfalo de la malnova reĝimo dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la vilaĝo apartenis al la distrikto Höchstetten kaj ek de 1803 al la distrikto Konolfingen. La komunumo ne disponas pri propra preĝejo kaj tial apartenas al la paroĥo Biglen.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Arni

Eksteraj ligiloj redakti