Arno, naskiĝis Arno HINTJENS (naskiĝis la 21-an de majo 1949 en Ostendo, mortis la 23-an de aprilo 2022 en Bruselo) estis belga kantisto de rokmuziko en la franca, angla kaj tre escepte la nederlanda lingvoj (tiukaze tre dialekte).

Arno Hintjens
Persona informo
Naskonomo Arnold Charles Ernest Hintjens
Aliaj nomoj Arno
Naskiĝo 21-an de majo 1949 (1949-05-21)
en Ostendo, Okcidenta Flandrio,  Belgio
Morto 23-an de aprilo 2022 (2022-04-23) (72-jaraĝa)
en Bruselo,  Belgio
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj nederlandafrancaangla • Ostendian
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantistokomponisto • filmaktoro • buŝharmonikisto
Verkoj Putain putain
Oh La La La
TTT
Retejo http://www.arno.be
vdr

Vivo kaj verkoj redakti

Post sia 18-jariĝo Arno decidis rondvojaĝi sola tra la mondo kun sia gitaro. Tri jarojn poste (1970) li revenis al Ostendo kaj tie kreis unuan muzikgrupon. Ne longe daŭris tio; nur en 1980 kun la grupo TC Matic li iĝis konata. La grupo sukcesis ricevi kontrakton ĉe diskeldonejo EMI, faris kvar albumojn, turneis kaj havis kelkajn furorajn kantojn kiel la konatan "Oh la la ..." Ses jarojn poste TC Matic ĉesis ekzisti. Arno decidis daŭrigi sola. Sub la titolo 'Charlatan' li faris sian debuton.

En 1992 li postkantis la Adamo-furorkanton "Les filles du bord de mer". Lia trarompo ĉe la granda publiko pludaŭris kun sia kvara albumo Idiot Savants.

La gazetaro ĉiam tre ŝatis Arno-n. Interalie la belga tv-revuo Humo lin kronis plurfoje Kantisto de la jaro.

En 1997 Arno eldonis sian unuan albumon en Usono. Estas kompilo kombinita kun koncerta muziko. En 1999 Arno iĝis 50-jara kaj eldonis sian sesan diskon. Tempo por 'disko kun plej bonaj kantoj'. Tiu eldoniĝis en la jaro 2000,

En 2002 surmerkatiĝis "Arno Charles Ernest", reference al lia avo, kaj en 2004 "French Bazaar". Fine de septembro 2004 Arno ekis novan solo-turneon kun interalie du koncertoj en Vjetnamio.

Eksteraj ligiloj redakti