Arnold BENNETT (naskiĝis 27-an de majo 1867 en Hanley, Staffordshire, mortis 27-an de majo 1931 en Londono) estis angla verkisto. Bennett precipe estas konata kiel aŭtoro de realismaj romanoj kaj mallongaj rakontoj pri la „Five Towns“ (kvin urboj), fikcia regiono, tamen inspirita de sia patrio, en norda Anglio. Al ili apartenas Tales of the Five Towns (rakontoj el la kvin urboj), The Old Wives’ Tale (rakonto de la maljunaj edzinoj) kaj la trilogio Clayhanger. Siatempe li havis grandan influon kiel kritikisto kaj eseisto.

Arnold Bennett
Persona informo
Arnold Bennett
Naskonomo Enoch Arnold Bennett
Naskiĝo 27-an de majo 1867 (1867-05-27)
en Hanley
Morto 27-an de marto 1931 (1931-03-27) (63-jaraĝa)
en Civito de Vestminstro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Staffordshire vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Wedgwood Institute • Universitato de Londono vd
Subskribo Arnold Bennett
Profesio
Okupo scenaristo • romanisto • aŭtobiografo • taglibristo • verkistoĵurnalistodramaturgo • literaturkritikisto vd
Laborkampo literaturoteatroĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj Those United States vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bennett estis influita de Émile Zola, Gustave Flaubert kaj Guy de Maupassant. Li aŭtoris inter 70 kaj 80 librojn de malsam-nivela literatura pretendo.

Verkoj (elekto) redakti

  • The Grand Babylon Hotel, 1902
  • Anna of the Five Towns, 1902
  • Tales of the Five Towns, 1905
  • The Grim Smile, 1907
  • Buried Alive, 1908
  • The Old Wives' Tale, 1908
  • The Card, 1910
  • The Clayhanger, 1910
  • Riceyman Steps, 1923
  • The Journals, de 1933
  • Books & Persons 1926 – 1931, 1974
  • How to live on 24 hours a day

En Esperanto aperis redakti

  • Ok noveloj. El la angla lingvo trad. Alfred Edward Wackrill. – Londono: Brita Esperantista Asocio 1919, 124 p.
 
 Bona elektita specimenaro de la angla literaturo. Pri la traduko garantias la nomo de la tradukinto mem,unu el la plej kompetentaj Esperantistoj en Granda Britujo. 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Eksteraj ligiloj redakti