Arnold Mendelssohn

Arnold Ludwig Mendelssohn (naskiginta la 26-an de decembro 1855 en Ratibor; mortinta la 18-an de februaro 1933 en Darmstadt) estis germana komponisto kaj muzikinstruisto. Laŭ Musik in Geschichte und Gegenwart li estis „unu el la plej markaj personoj de sia epoko, kiel muzikisto kaj homo de granda vasteco de la horizonto, same sperta pri muziko, literaturo, teologio kaj filozofio kiel propravola pensanto.“

Arnold Mendelssohn
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1855 (1855-12-26)
en Racibórz
Morto 19-an de februaro 1933 (1933-02-19) (77-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Wilhelms-Gymnasium
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Vivo redakti

Infaneco kaj juneco redakti

Arnold Ludwig Mendelssohn enmondiĝis la 26-an de decembro 1855 kiel plej aĝa el kvin gefiloj de la gepatroj Wilhelm Mendelssohn, kuzo de la muzikisto Felix Mendelssohn Bartholdy, kaj Aimée Louise Mendelssohn, denaska Cauer, en silezia Ratibor. Lia avo estis pedagogo Jacob Ludwig Cauer, lia praavo bankisto kaj kortea konstruo-konsilantaro Isaak Daniel Itzig. Kiel naŭjarulo Arnold Mendelssohn ricevis unuan pianludo-instruon kaj montris altan talenton. Ankaŭ en la lernejo li lernis rapide. Pro antaŭtempa transiĝo en la pli altan klason li fariĝis la plej juna lernanto en la komencklaso de sia gimnazio. Senzorgan infanecon li tamen ne longe havis. Post kiam eksplodis la Prusuja-Aŭstruja milito, someron de 1866 lia patro entreprenis la transloĝiĝon de la familio al Pocdamo, ĉar li atendis la danĝeron, je „laŭlonge de la multrafikigata kaj por militaj transportoj uzata fervojlinio povus eksplodi la ĥolero.“[1] La patro revenis post la somero al Ratibor kaj zorgis kiel volontulo pri la flegado de vunditaj soldatoj. Post kiam li estis reirigita la familion al Silezio, li infektiĝis per ĥolero kaj mortis post tri tagoj pro ĝi. Tiuj ĉi travivaĵoj stampis Arnoldon Mendelssohn.

La patrino serĉis kaj trovis kun siaj kvin gefiloj rifuĝon en Berlino. Tie ĉi loĝis la familio de sia fratino Emma Cauer kaj ankaŭ Alexander Mendelssohn, kuzo de ŝia mortinta edzo. Arnold Mendelssohn vizitis la gimnazion kaj ricevis jam baldaŭ pianludan instruon de Carl August Haupt, la pli malfrua direktisto de la Reĝa Instituto por Eklezia Muziko. Haupt validis kiel elstara interpreto de Bach kaj orgenisto, li havis decidan influon sur Mendelssohn.

En la jaro 1871 Arnold Mendelssohn eniĝis pro kreskaj lernejaj konfliktoj kaj longdaŭra malsaneco pro tifo en internan krizon. Oni taksis alilokigon kiel la plej bonan, kaj en la jaro 1872 Arnold Mendelssohn transiris sur la gimnazion de sia onklo Eduard Cauer al Dancigo. En tiu ĉi fazo ekestis la unuaj komponaj verkoj de Mendelssohn. Aparte la muzikon de Mozart li adoris dum ĉi tiu frua tempo. En 1876 li abiturientiĝis.

Studo redakti

Laŭ deziro de la patrino, kiu pro ekonomiaj kaŭzoj ne aprobis edukadon al muzikisto, Mendelssohn komencis en 1876 jurstudon Tübingen, kiun li tamen tuj je la komenco derompis. Kun la „adaptitaj vivoplanoj de la nuntempaj konvencioj“, kiuj antaŭvidis por juna viro la edukadon al kuracisto, juĝisto, instruisto aŭ oficiro, li ne povis amikiĝi.

Jam en la sama jaro Mendelssohn revenis al Berlino kaj komencis sian studon ĉe la Reĝa Instituto por Eklezia Muziko interalie denove ĉe Carl August Haupt (orgeno). Paralele li ankaŭ studis je la Akademia Altlernejo por Muziko ĉe Wilhelm Taubert, Friedrich Kiel kaj Eduard Grell. En 1878 Mendelssohn sukcesis la finan ekzamenon ĉe la instituto, en 1880 poste ankaŭ ĉe la altlernejo. Grell atestis al li „eminentan talenton pri kompozicio“.

1880–1883 Bonn redakti

Sian unuan postenon post la studo Arnold Mendelssohn ricevis en 1880 ĉe la Nova Evangela Preĝejo je Bonn, la nuna Kruco-Preĝejo. Li laboris kiel orgenisto kaj ĥordirektisto kaj ricevis samtempe instrukomision por orgenludo kaj muzikteorio de la bonna universitato. Tie ĉi la studentoj de evangela teologio apartenis al liaj lernantoj. Al la apartaj amikoj kaj konatoj de lia bonna tempo apartenas Friedrich Spitta, tiama helpopredikanto ĉe la Kruco-Preĝejo, kaj Julius Smend, ties posteulo. Tiu ĉi triopo iniciatis la rean prezentadon de la verkoj de Heinrich Schütz.

Mi ofte estas laŭdata, ĉar mi estus unu el la unuaj pioniraj batalantoj por Schütz. Je tio mi aperas al mi kiel la Klein Zaches [romanfiguro] de E.T.A. Hoffmann. Al ĉi tiu fia nano estas ĉio atribuata, kion aliaj atingas en lia ĉeesto. Miakaze estis Spitta, kiu atentigis min pri Schütz kaj destinis min al la prezentado de ties verkoj. Li estis la konstruestro, kiu estis farinta la planojn, kiujn mi metie realigis kiel masonmajstro.

La reaj kaj unuaj prezentadoj de la verkoj de Schütz akiris vastan atenton. En siaj tri bonnaj jaroj Mendelssohn interalie prezentis: la Mateo-Pasionon, die „Apostolaj Vortoj“ kaj la Johano-Pasionon de Schütz samkiel la moteton „Hodie Christe“ de Giovanni Gabrieli, instruinto de Schütz.

1883–1886 Bielefeld redakti

En 1883 Mendelssohn diris adiaŭ al Bonn kaj sin turnis por tri jaroj al Bielefeld. La okupiĝo pri kaj la komponado de profana muziko paŝis nun post la eklezimuzika epoko en Bonn en la malfonon. Li aktivis per laboro kun ĥoro kaj orkestro same kiel per la organizado de abonkoncertoj. La 12-an de novembro 1885 Mendelssohn geedziĝis en Bad Kreuznach grafikistinon Maria Helene Louise Cauer. Ties patro, Carl Cauer, komence protestis kontraŭ ĉi tiu kunligo, li mortis tamen mallonge antaŭ la gefianĉiĝo, kiu okazis la 3-an de aŭgusto 1885.

1886–1890 Kolonjo redakti

Jaron poste Franz Wüllner vokis lin al Kolonjo kiel instruisto por orgenludo kaj teorio ĉe la tiea konservatorio. El ĉi tiu tempo datiĝas intimaj amikecoj kun komponisto Engelbert Humperdinck, libretisto Hermann Wette kaj ankaŭ kun komponisto Hugo Wolf.

La familian vivon de Arnold Mendelssohn trairis sortobato, sub kiuj li suferis dumvive. En multaj taglibraj notoj, sed ankaŭ komponaĵoj liaj rebrilas ĉi tiuj amaraj vivospertoj. Tri el liaj kvar gefiloj mortis en diversaj jaroj pro meningito, nur la plej aĝa filino Dora transvivis, retenis tamen pro la malsano pli kaj pli fortiĝan mensajn malfacilaĵojn. Arnold Mendelssohn serĉis rifuĝon en sia kompozicia verkado kaj komenciĝis per notado de siaj pensoj, kion li daŭrigis ĝis sia morto. Rektaj rilatoj al lia vivo troviĝas ekzemple en la opero Elsi, die seltsame Magd de Mendelssohn. La komponisto tekstis:

Maria [edzino de Mendelssohn] trovis ĉiam multan similecon inter mi kaj Joggeli de Gotthelf (…) Verŝajne Gotthelf prezentas per ĉi tiu figuro la saman psikozon, kiu min posedas; ĉar la idaro de Gotthelf (…) similas je la mensaj malsaniĝo-simptomoj al la miaj.

La opero estis unuafoje prezentata en 1896 je la urba teatrejo de Kolonjo kaj ankaŭ aperis presaĵe. Kiel ĉiuj operoj Mendelssohn ĝi tamen poststaras laŭ konateco kaj populareco malantaŭ liaj aliaj komponaĵoj.

1890–1933 Darmstadt redakti

En 1891 Mendelssohn alprenis en Darmstadt la novan postenon de eklezimuzika majstro por la Evangela Landa Eklezio en Hesio. Mendelssohn restis fidela al ĉi tiu urbo ĝis sia morto. Lia nova tasko okazigis lin al plia komponado de religiaj verkoj. Krom tio li ankaŭ denove prezentis pasionojn kaj kantatojn de Heinrich Schütz kaj Johann Sebastian Bach.

Rekonon kiel lidkomponisto kaj kreskan respekton en la vasta publiko donis al li la propeto de muzikrecenzisto Ernst Otto Nodnagel en la jaro 1898. Nodnagel publikigis ne nur pri la verkaro de Mendelssohn, sed ankaŭ organizis en 1898 tre sukcesan lidokoncerton en Berlino. Vere konata fariĝis la lida verkaro de Mendelssohn en la jaroj post la jarcentoŝanĝo. Inter 1900 kaj 1915 ekestis 80 el la entute 170 komponitaj lidoj. En la jaro 1899 Arnold Mendelssohn ricevis profesoran titolon.

El lia konateco kun libretisto Hermann Wette, bofrato de Engelbert Humperdinck, je la komenco de la 1890-aj jaroj jam estis ekestinta la ideo pri la opero Der Bärenhäuter laŭ la fabelo de fratoj Grimm. Arnold Mendelssohn devis transpreni la muzikigon. En 1896 li ricevis la pretan tekston por la unuaj du aktoj. Pro nesingardemo de Humperdinck Siegfried Wagner estis atentigita pri la materialo, el kio rezultis konkurenca situacio inter la du komponistoj. Spronite per tio Mendelssohn finverkis kaj publikigis la operon ankoraŭ en la sama jaro. Tamen nur en 1900 ĝi travivis sian unuan prezentadon en la berlina „Theater des Westens“. La samnoma opero de Wagner estis unuafoje sukcese prezentata jam en 1898. Tamen Mendelssohn ekhavis per Bärenhäuter pli grandan sukceson ol per sia opero Elsi.

Aparte fruktodona laborbazo ekestis el la amikeco kun Thomas-Kantoro Karl Straube, kiu en 1906 je Darmstadt konatiĝis kun Mendelssohn. Kelkajn ĥorkverkojn Mendelssohn komponis laŭ deziro de Straubes rekto por la lepsika Thomas-Ĥoro. Dum la instruado de Mendelssohn ĉe Konsevatorio D-ro Hoch en Frankfurto ĉe Majno en 1912 Paul Hindemith farigis lia lernanto de la fako kontrapunkto. Li ĉiam parolis respektoplene de Arnold Mendelssohn. Kiam Hindemith komponis sian vjolokonĉerton op. 36/4, li omaĝis lin al „Sinjoro Profesoro Arnold Mendelssohn“.

Nur malfrue en sia verkado, proksimume 1914, Arnold Mendelssohn sin pli intense turniĝis al la komponado de nure instrumenta muziko. Dumpase de la tempo ekestis ĉambromuzikaj verkoj, sed ankaŭ tri simfonioj. La religia kantverko restis ĝis la fino la pezocentro de lia verkaro. En 1925 oni elektis lin kiel membro de la komitato de la Nova Bach-Societo, en 1928 li estis vokita en la estraron de la Heinrich-Schütz-Gesellschaft.

Krom Paul Hindemith ankaŭ Günter Raphael kaj Kurt Thomas apartenis al liaj plej elstaraj lernantoj.

La 19-an de februaro 1933 Arnold Mendelssohn mortis en sia domo je Darmstadt pro koratako.

Referencoj redakti

  1. Ilse Rabien: Wilhelm Mendelssohn

Verkoj redakti

Mendelssohn Famiĝis precipe kiel komponisto de lidoj. Per lia religia ĥormuziko komenciĝis la renovigo de la evangela eklezia muziko. Al liaj verkoj apartenas multaj ĥorverkoj, popolkantoj, arĉkvartetoj, sonatoj kaj operoj.

Operoj redakti

  • Elsi, die seltsame Magd (op. 8), du-akta opero. Libreto: Hermann Wette; Unua prezentado la 16-an de aprilo 1896 en la urba teatrejo je Kolonjo
  • Der Bärenhäuter (op. 11), tri-akta opero. Libreto: Hermann Wette; Unua prezentado la 9-an de februaro 1900 en Theater des Westens je Berlino
  • Die Minneburg (1904–07), unu-akta opero. Libreto: G. von Koch; Unua prezentado en 1909 je Mannheim

Ĥorverko redakti

  • Drei Madrigale nach Worten des jungen Werthers, opus 47 (1912)

Dokumentoj redakti

Leteroj de kaj al Arnold Mendelssohn kaj memskribaĵoj de Arnold Mendelssohn troviĝas en la stoko de la lepsika muzikeldonejo C. F. Peters en la Ŝtata Arĥivo je Lepsiko.

Disko redakti

  • Drei Motetten zur Weihnacht; Deutsche Messe op.89, SWR Vokalensemble, Frieder Bernius. Hänssler Classic SACD 93.293.

Literaturo redakti

  • Thomas Lackmann: Das Glück der Mendelssohns. Geschichte einer deutschen Familie. Aufbau-Verlag, Berlino 2005, ISBN 3-351-02600-5.
  • Jürgen Böhme: Arnold Mendelssohn und seine Klavier- und Kammermusik. Verlag Peter Lang, Frankfurto ĉ.M. 1987, ISBN 3-8204-0958-0.
  • Ernst Gottfried Lowenthal: Juden in Preussen. Ein biographisches Verzeichnis. Dietrich Reimer Verlag, Berlino 1982, ISBN 3-496-01012-6.

Eksteraj ligiloj redakti