Arnold Mostowicz (naskiĝis la 6-an de aprilo 1914 en Lodzo, mortis la 3-an de februaro 2002 en Varsovio) estis pola verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, kuracisto kaj scienca populariganto.

Arnold Mostowicz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1914 (1914-04-06)
en Łódź
Morto 3-an de februaro 2002 (2002-02-03) (87-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistokuracistoscenaristoĵurnalisto vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Arnold Mostowicz naskiĝis en juda familio. En la jaroj 1932–1939 li studis medicinon en Tuluzo. Li revenis al Pollando antaŭ germana invado en Pollandon. Dum sieĝo de Varsovio li laboris en malsanulejo. Post konkero de la ĉefurbo fare de Wehrmacht, oktobre 1939 li revenis al Lodzo, kie li estis translokigita al geto. Tie dum 4 jaroj li laboris kiel kuracisto en infekta hospitalo kaj rapidhelpo. Post likvido de la geto li estis sendita al koncentrejo Aŭŝvico. Post la dua mondmilito li ne revenis al medicino, sed okupiĝis pri ĵurnalismo ĝis sia pensiiĝo.

Dum tiu ĉi periodo li jam prilaboris antologiojn de la franca kaj soveta humuroj. En la franca volumo li aperigis 28 nekonatajn aŭtorojn, kies verkojn mem tradukis. En la 70-aj jaroj okupigis pri scienca popularigo de biologio, kaj pri Nifo-temaro.

En la 70-aj kaj 80-aj jaroj li kunkreis serion de bildliteraturaĵoj Bogowie z kosmosu (Dioj de la kosmo, bazitan sur hipotezoj de Erich von Däniken, kiuj fmiĝis en multaj landoj de Eŭropo. Li ankaŭ publikigis siajn rememorojn pri Lodzo.

La unua libro de Arnold Mostowicz kiel verkisto, eldonita en 1988, Żółta Gwiazda i Czerwony Krzyż (Flava Stelo kaj Ruĝa Kruco) estas bildo de liaj getaj kaj koncentrejaj rememoroj kaj pripensoj, kiun la kritikistoj konsideris unu el la plej valoraj dokumentoj pri holokaŭsto.

Li mondfamiĝis danke al dokumenta filmo Fotoamator (Fotoamatoro) de Dariusz Jabłoński de 1998, en kiu postulas historian veron pri holokaŭsto kiel komentisto de diapozitivoj devenantaj de la lodza geto. Li ankaŭ kunaŭtoris scenaron de tiu ĉi filmo. En 1995 iĝis prezidanto de la fondaĵo Monumentum Iudaicum Lodzense, kies celo estas prizorgo de la heredaĵo de lodzaj judoj. Dum multaj jaroj plenumis funkcion de prezidanto de la Asocio de Judoj-Ekssoldatoj kaj Damaĝitoj en la dua mondmilito. En 1998 ricevis la titolon Honora Civitano de la Urbo Lodzo.

Arnold Mostowicz estis entombigita en Militista Tombejo Powązki en Varsovio.

Verkoj redakti

  • Ballada o Ślepym Maksie (Balado pri Blinda Maks)
  • Biologia zmienia człowieka (Biologio ŝanĝas la homon)
  • Biologia zmienia medycynę (Biologio ŝanĝas la medicinon)
  • Bogowie z kosmosu (Dioj de la Kosmo), 1978-82 (bildliteratura scenaro kune kun Alfred Górny)
  • Biologia uczy myśleć (Biologio instruas pensi), Warszawa 1988, ISBN 83-203-2447-5
  • Żółta gwiazda i czerwony krzyż (Flava stalo kaj ruĝa kruco), Warszawa 1988, ISBN 83-06-01729-3
  • My z kosmosu (Ni de la kosmo)
  • O tych co z kosmosu (Pri tiuj de la kosmo) Warszawa 1987, ISBN 83-03-01592-3
  • Zagadka Wielkiej Piramidy (Enigmo de la Granda Piramido), Warszawa 1991, ISBN 83-900083-5-1
  • Spór o synów nieba (Disputo pri filoj de la ĉielo), Warszawa 1994, ISBN 83-86028-05-X
  • Miłość z wariatem w tle (Amo kun frenezulo surfone) (1993)
  • Łódź, moja zakazana miłość (Lodzo, mia malpermesita amo) (1999)
  • Karambole na czerwonym suknie (Karamboloj sur la ruĝa drapo) (2001) (rememoroj pri Sovetunio kaj rusoj)
  • Lekarska ballada (Kuracista balado), Łódź 2003, ISBN 83-88552-25-2 (eldonita postmorte, la tajpaĵo de 1994)