Arnoldo de Vilanova

Arnoldo (aŭ Arnaldo) de Vilanova (ValencioHispanio), verkisto en kataluna lingvo, estis granda kaj fama medicinisto, klerega laŭ diversaj sciencoj, instiganto pri medicinaj esploroj kaj kuracisto de papoj kaj princoj, krom prialkemia verkisto inter la 13-a kaj de 14-a jarcentoj.

Arnoldo de Vilanova
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1240 (1240-01-01)
en Grau (Valencia),  Reĝlando de Valencio
Morto 30-an de novembro 1310 (1310-11-30) (70-jaraĝa)
en Ĝenovo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latinolatina vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Alma mater Universitato de Montpellier vd
Profesio
Okupo teologo • filozofokuracistodiplomato • alkemiisto vd
Laborkampo medicinodiplomatiofilozofio de Mezepokoalkemio vd
Verkado
Verkoj Regimen sanitatis ad regem Aragonum vd
Filozofo
Ĉefaj interesoj Medicino - Alĥemio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Humura portreto de Arnoldo de Vilanova, ksilografio el Kroniko de Nurembergo, 1493

Lia vivo estas ankoraŭ iom ĉirkaŭita de mistero malsame ol liaj verkoj kaj sciencvidpunktoj.

Li naskiĝis en 1240 najbare de Valencio, en Vilanova del Grau.[1]

Arnoldo askete malŝatis la mondon kaj malriĉe survestiĝis kaj rajdadis surdorse de azeno, li neniam volis edziĝi kaj havis nek hejmon nek stabilan gastejon: li fakte adheris al la rigida frakcio de la Tria Franciskana Ordeno. Li distingiĝis pro la granda zorgo inviti homojn al dia servo.

Li vivis je la tempoj de reĝo Jakobo la 2-a de Aragono, ĉe kies frato, reĝo de Sicilio, Arnoldo estis komisiitaj instrui la artojn de la nekromancio (tamen ne klaras pri kia aspekto de tiu “arto” temis). Li perfektigis siajn studojn pri medicino en Montpellier kie jam ekuzadis sekcadon de la homaj korpoj: samspecajn studojn li daŭrigis en Parizo kie 1270 diplomiĝis. En tiu universitato li povis ankaŭ frekventi la kursojn de Alberto la Granda, kiuj naskis en lin intereson, aŭ plian intereson, por alkemio.

Sekve, kaj ĉiam por la sama celo (nome perfektigi sian medicinan kompetenton kaj ĝin ankaŭ praktiki), vojaĝis kaj vizitis diversajn italajn universitatojn, inter kiuj tiujn de Bolonjo, Florenco, Perugia kaj Romo. Li atingis ankaŭ Napolon kaj Salernon, vizitante la Salernan Medicinan Skolon, kie jam oni redaktis la famegan "Salernan Porsanan Reĝimon", nome la plej konsultita pro medicinaj tekstoj de Mezepoko pri kiu Arnoldo verkis ankaŭ komenton..[2] Reveninte al Francio, li praktikis sian profesion diversloke daŭre hejmiĝante en Parizo. Ĉi tie li havis okazon renkontiĝi kun Ramon Lullo, estonta granda alkemiisto, kiu fariĝis lia disĉiplo.

Ĉe la kortego de Aragono redakti

 
"De conservanda bona valetudine", verko eldonita en 1554.

Vizitinte diversajn urbojn de la iberia duoninsulo, li gastis ĉe Petro la Granda, en Barcelono, Valencio, Taragono kaj Madrido. Li ne forgesis aliri en Toledon, urbo kiu tiuepoke estis elstara rendevuejo de hermetistoj alvenantaj el la tuta Eŭropo.

En Barcelono li alfrontis lernocele la araban kaj hebrean lingvojn (lia majstro pri la hebrea estis la dominikana Ramon Martí) por penetri ĉiam pli religion kaj politikon. En 1386 Arnoldo ekinstruis en la Studium de Barcelono kaj samtempe kompilis la verkojn eskatologifonajn.

Li fariĝis medicinisto de la kortego de Jakobo la 2-a, filo de la Petro la Granda, influante ankaŭ decidojn pri politikoj koncernantaj lia regno kaj ties rilatojn kun Francio kaj Italio.

Ambasadore sendita en 1301 de Jakobo la 2-a al Filipo la 4-a de Francio, Arnoldo estis arestita ĵus alveninta al Parizo, pro teologiaj asertoj, ĉerpitaj el siaj verkoj, odorantaj je herezo. Apelaciinte al la sama reĝo kaj al papo Bonifaco la 8-a, li estis liberigita kaj obtenis permeson forlasi Francion.

Vojaĝo al Italio redakti

 
Thesoro de los pobres (1584).

Alveninte en Italion, li sukcesis ŝatiĝi kiel medicinisto ĉe la papo (al kiu aplikis siajn kuracajn sistemojn kontraŭ Nefrotiliazo) kiu sin montris al li multe tolera, Tamen, spite la papajn simpatiojn, li suferis kondamnojn kaj karceron en Romo kaj en Perugia.

Rifuĝinte al Sicilio, ĉe la kortego de aragona Frederiko la 2-a, Arnoldo verkis broŝureton De Cymbalis Ecclesiae (Pri la cimbaloj de la Eklezio), kie li konfesas sian katolikan kredon kaj obeon al la papo.[3]

Liaj rilatoj kun la Petra Sidejo pliboniĝis kun la sekvanto de Bonifaco la 8-a, Benedikto la 11-a, kiu estis papo ekde 1303 ĝis 1304, kaj kun la sekvanto de tiu ĉi, nome Klemento la 5-a, elektita en 1305 laŭinflue de la franca reĝo.[4]

Arnoldo kaj Inkvizicio redakti

En 1305 la kataluna inkvizicio malpermesis la librojn de Arnoldo, kiuj etendiĝis el Medicino kaj Astrologio, el Teologio al Alkemio ktp, en kiuj, per apokalipsa spirito, la aŭtoro antaŭvidis, dum la duono de kuranta jarcento, la finiĝon de unu epoko kaj la alvenon de la Antikristo.

Arnoldo estis invitita ekspliki siajn doktrinojn antaŭ la Kardinala Kolegio, kuniĝinta en Avinjono. En tiu okazo li atakis la terajn regnojn definitive rompante kun la aragona reĝo Jakobo la 2-a, kies medicinisto kaj konsilisto li estis.

Vaporiginte sian teologiajn doktrinojn, li daŭrigis ĝui la estimon de la papo Klemento la 5-a kaj estis promociita responsulo de la reordigenda medicima studumo de Monpellier. Ĉi tie, en 1309, laŭ la programo sankciita per buleo de papo Klemento, li metis la bazojn por transformi la studumon al universitato: en ĝi li kompilis diversajn primedicinajn tekstojn fariĝinte fama pro siaj polemikoj kontraŭ la medicinoj araba kaj galena kaj oponante la librojn al la sperto.

La lastaj jaroj redakti

Li plue vojaĝis al Sicilio kaj denove gastis ĉe la kortego de Federiko la 2-a, eble li atingis ankaŭ Afrikon. Komisiite de reĝo Federiko li entreprenis vojaĝon al Parizo kaj Avinjono kaj ĉe aliaj kapitaloj kun delikataj taskoj ĉe ŝtatestroj. Kaj okazis ĝuste dum unu el tiuj vojaĝoj ke Arnoldo mortis, en maro najbare de Ĝenova, en la jaro 1313. Post lia morto, liaj libroj trafis kreskantajn kritikojn kaj la taragona Inkvizicio ilin konfiskis kaj bruligis.

Verkoj redakti

 
Opere

Tamen liaj verkoj preskaŭ ĉiuj konserviĝis. El tiuj jen iuj:

  • Flos Florum (Libro pri la perfekta magisterio, Sear 1986)
  • Epistola Super Alchimia (Letero pri Alkemio al la reĝo de Napolo, Sear 1986)
  • Novum Lumen
  • La rozario de filozofoj
  • Demandoj pri la esenco kaj la akcidentoj
  • La spegulo de la alkemio
  • Carmen
  • Semita Semitae
  • Testamento
  • La Practica (Breviarium Librorum Alchemiae)
  • De Decotione
  • Thesaurus pauperum (vulgarigo de la sicilia lingvo)
  • En Liono inter 1520 kaj 1532, kaj en Bazelo inter 1585 kaj 1699, estis publikigita Opera Omnia Arnoldi de Villanova.

Notoj redakti

  1. Franciskano Francesc Eiximenis, vivinta malpli ol jarcento post lia morto (1313) en Ĝenovo, pri li parolas en sia Primer del Crestià (ĉap. 59): De Vilanova, qui és vila en lo regne de València, fou natural un gran e assenyalat metge qui s’appellava maestre Arnaul de Vilanova, qui fou hom il•luminat de diverses sciències, qui meynspresava lo món fort e anava fort simplement vestit ne jamés no volch pendre muller e anava cavalcant tostemps en un ase ne havia casa ne alberch e era de la terça regla de sent Ffrancesch, hom fort famós en saviesa natural e en gran sciència e en virtuosa vida e hom ab gran zel e fort fervent de incitar tota creatura de servir a Déu. Aquest fou en temps del rey en Jaume d’Aragó, de bona memòria, qui fou frare del rey Frederich de Sicília. Aquest sabia aquesta art de nigromància complidament e sí fou pregat per lo dit senyor rey en Jacme que li ensenyàs la dita art e null temps no la li volch ensenyar, al•legant que mal ne usaria (emperò, per tal quant amava pus carament lo rey Fraderich de Sicília, atorgà-ho en aquell aprés grans e lonchs prechs). E, com de fet ell passàs ja en Sicília per aquesta art a ensenyar al dit príncep e pervengués en Gènova, aquí li tramès nostro Senyor Déu malaltia qui s’appella pleuresis; axí com no fos neguna malaltia que ell no guarís, aquella emperò no poch guarir
  2. Arnoldo de Vilanova (katalune Arnau de Vilanova) el Enciclopedia biografica universale de la Istituto dell'Enciclopedia Italiana Treccani
  3. Laŭ onidiroj, antaŭ la papo Bonifaco la 8-a li plenumus unu el siaj transmutacioj, por montri sian scion, eltirante el diversaĵoj lingotojn de purega oro.
  4. Klemento la 5-a favoris studadon pri medicino kaj orientaj lingvoj, starigante universitatajn katedrojn kaj publikigante pri tio ediktojn. Tamen li sin lasis eltiri, de reĝo Filipo, en la abolicio de la Templana Ordeno, kies membroj la reĝo brulŝtiparumigis. (La papo, tamen, per sia posta enketo trovis ke la templanoj ne estis kulpaj)

Eksteraj ligiloj redakti