Arnoldus Buchelius

Arnoldus BUCHELIUSArnoldo Bukelo (1565-1641)[1][2] (* Utrecht, en la 18-a de marto 1565 - Utrecht, en la 15-a de julio 1641) estis nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogiisto, erudiciulo kaj numismato. Buchelius bedaŭrinde publikigis preskaŭ nenion dum sia tuta vivo. Lia verko pri la episkopoj de Utrecht, postmorte publikigita, estas vidata ankoraŭ kiel modela laboraĵo pri la temo. Dum sia vivo, li estis respektinda erudiciulo, kaj kune kun Petrus Scriverius, li estis unu el la unuaj antikvaĵistoj en Nederlando.

Aernout van Buchel
(1565-1641)
Nederlanda humanisto
Nederlanda humanisto
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1565
en Utrecht,  Nederlando
Morto 15-a de julio 1641
en Utrecht,  Nederlando
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Alma mater Universitato de Douai
Okupo
Okupo arkeologo • heraldist • renesanca humanisto • juristoverkisto • desegnisto
vdr

Biografio redakti

Buchel estis nelegitima filo de kanoniko de la Preĝejo de Sankta Petro, en Utrecht. Li studis en Lejdeno kune kun sia amiko Johannes de Witt (1565–1622)[3], kie li estis disĉiplo de Justus Lipsius (1547–1606) kaj Hugo Donellus (1527–1591). El 1584 al 1585 li studis en la Universitato de Douai. El 1585 ĝis 1586 li studis en Sorbono aŭ en la Trilingva Kolegio de Parizo, kie li faris kontaktojn kun aliaj kleruloj, kiuj interesiĝis pri la romiaj ruinoj, surskribaĵoj kaj manuskriptoj, kiel Jean Dorat (1508–1588)[4], André Thevet (1516–1590) aŭ Paulus Melissus (1539–1602)[5] krom Giordano Bruno (1548–1600). El 1586 ĝis 1587 li revenis al Utrecht. En 1587, li vojaĝis al Amsterdamo, Bremeno, Kassel, Frankfurto ĉe Majno, Speyer kaj Kolonio ĉe sia onklo Hubertus Buchelius (1513–1599)[6], eksa kanoniko de la Preĝejo de Sankta Maria, en Utrecht.

Post trimonata restado en la katedralo, Buchelius vojaĝis en aŭtuno de 1587, kune kun la presisto Maternus Cholinus (1528–1588)[7][8], Arnoldus Mylius (1540–1604)[9], la libristo kaj eldonisto Johann Gymnich (1547–1606)[10] boate al la Libro-foiro de Frankfurto. Poste, li forvojaĝis al Ulm, Aŭgsburgo, Garmisch-Partenkirchen, Innsbruck, Brixen, Bolzano kaj Trento, en Italio. El Padovo, Venecio kaj Ravenna li pasis la jarfinon en Romo. Dum sia vojaĝo al Italio, kiu inkluzivis tri-semajna promenado en Napolo, Buchelius prinotis ĉiujn interesajn faktojn kaj informojn pri la konstruaĵoj, surskribaĵoj kaj arto. En 1588, li supreniris la urbojn Sieno, Florenco, Bulonjo, Padovo, Montpasejo Brenero, Aŭgsburgo, Majenco, Bacharach, Koblenco kaj Kolonio, krom Ruhrort, Duisburg, Orsoy, Wesel, Rees, Emmerich am Rhein kaj Arnheim reen al Utrecht.

En la 6-a de februaro 1592, Buchelius akiris sian licencion pri juro en la Universitato de Lejdeno kun disputo pri prunto-kontrakto bazita sur la Digesto[11] de la "Corpus iuris Civilis"[12]. Do, li aktivis kiel advokato en Utrecht. En 1597, li trifoje vizitis urbon Delft, kie la fratino de sia edzino, Geertruid van Voorst, edziniĝis al la kuracisto Aelius Everhardus Vorstius (1565–1624)[13]. Lia bofrato estis privata kuracisto de la Grafino de Moers, Anna Walburga von Neuenahr (1522–1600).

En 1611, mortis la sola filo de Buchelius. En 1617, li kaj lia edzino vojaĝas al Groningen kaj Emden. Nelonge post ilia reveno, mortis ankaŭ lia duonfilo Jakob van der Voort.

Kariero redakti

Buchelius tenis korespondajn kontaktojn inter aliaj kun Joseph Justus Scaliger (1540–1609), Paulus Merula (1558–1607)[14], Petrus Scriverius (1576–1660), Daniel Heinsius (1580–1655), Philipp Clüver (1580–1622), Johannes Isaacus Pontanus (1571–1639)[15], Gerhard Johannes Vossius (1577–1649)[16], Johannes de Laet (1581–1649)[17], Samuel Ampzing (1590–1632)[18], Aubert Miraeus (1573–1640)[19], Pieter Cornelisz. Bockenberg (1548–1617)[20], Beverovicius (1594–1647)[21], Caspar van Baerle (1584–1648)[22], Wouter van Goudhoeven (1587–1636), Aelius Everhardus Vorstius (1565–1624)[13][23], Adolphus Vorstius (1597–1663)[20][24], Franciscus Sweertius (1567–1629)[25], Janus Gruterus (1560–1627)[26], Gisbertus Voetius (1589–1676)[27], Johannes van Meurs (1579–1639)[28], Adriaen Ploos van Amstel (1585–1639)[29][30], Anna Maria von Schürmann (1607–1678)[31] kaj Johann Friedrich Gronovius (1611–1671).

Responde al la detruadoj de la konstruaĵoj kaj malkonstruado de la artaĵoj post la Protestanta Reformacio, Buchel ekis skribi kaj desegni pri la minacitaj surskribaĵoj, tomboŝtonoj, armilaro kaj aliaj notinderoj celante konservi ties memoron antaŭ ol ilia malapero pro eldetruado. La solaj restantaj desegnoj kaj surskribaĵoj de la perdita Preĝejo de Sankta Savanto, en Utrecht, estis faritja de Buchelius. Li kolektis serion da manuskriptoj, kiuj kunaj formas trezoron je nemezurebla valoro por la esplorado de malaperintaj konstruaĵoj kaj inventaro.

Verkaro redakti

  • Diarium van Arend van Buchell, nur publikigita en 1907, kies origina latina titolo estas "Commentarius rerum quotidianarum, in quo, praeter itinera diversarum regionum, urbium, oppidorumque situs, antiquitates, principes, instituta, mores, multa eorum quae tam inter publicos quam privatos contingere solent, occurrent exempla"
  • Res pictoriae, aanteekeningen over kunstenaars en kunstwerken voorkomende in zijn Diarium, Res pictoriae, Notae quotidianae, en Descriptio urbis Ultrajectinae (1583-1639) 1928
  • Historia Ultrajectina, 1643
  • De episcopis Ultraiectinis, 1643
  • Brief van Petrus Scriverius (1576-1660) aan Arnoldus Buchelius (1565-1641), 1627
  • The Monumenta passim in templis ac monasteriis Trajectinae urbis atque agri inventa, priskribas kelkajn antivaĵojn en la urbo Utrecht kaj en kelkaj vilaĝoj de tiu regiono, same kiel Kortenhoef, Maarssen, Houten, Maartensdijk, Westbroek, Tienhoven kaj Breukelen. La manuskripto estas konservita en la Arkivoj de Utrecht.
  • The Inscriptiones monumentaque in templis et monasteriis Belgicis inventa, ĝi priskribas surkribaĵojn en serio da starigejo en la provinco Utrecht, ĉefe Amersfoort, (inkludante precipe de Lejdeno, sed ankaŭ Hago, Delft, Amsterdamo, kaj Roterdamo), kaj la Duklando de Brabanto (inkluzive de Antverpeno, sed ankaŭ Loveno kaj Bruselo). La manuskripto konserviĝas en la Biblioteko de la Universitato de Utrecht.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lia samnoma filo Arnoldus Buchelius (1594-1611) vivis nur 17 jarojn. Li naskiĝis en la 21-a de aprilo 1594 kaj mortis en julio 1611.
  2. Ekzistas ankoraŭ alia samnomulo Aernt van Buchel (1505-1573), kiu estis avo de Arnoldus Buchelius. Li naskiĝis en Buren, en la 20-a de julio 1505 kaj mortis en la 23-a de majo 1573.
  3. CERL Thesaurus
  4. Bibliothèque Nationale de France
  5. Bibliothèque Nationale de France
  6. WorldCat Identities
  7. CERL Thesaurus
  8. Deutsche Biographie
  9. Personensuche
  10. Allgemeine Deutsche Biographie
  11. Digesto aŭ Pandekto Arkivigite je 2014-07-19 per la retarkivo Wayback Machine estas kompilaĵo da fragmentoj de klasikaj juristoj.
  12. La Korpo de Civila Juro aŭ Codex Justiniano Arkivigite je 2014-04-03 per la retarkivo Wayback Machine estas fundamenta prijura verko, eldonita inter la jaroj 529 kaj 534, ordone de la romia imperiestro Justiniano la 1-a.
  13. 13,0 13,1 Beschrijving van het hertogdom Limburg - G. M. Poell.
  14. Personensuche
  15. Bibliothèque Nationale de France
  16. Personensuche
  17. stuyvesant.library. Arkivita el la originalo je 2008-06-30. Alirita 2014-04-24.
  18. DBNL
  19. 1913 Catholic Encyclopedia
  20. CERL Thesaurus
  21. Biografisch Portaal van Nederland
  22. Personensuche
  23. Nomenclatur Philologorum
  24. Personensuche
  25. IdRef
  26. Personensuche
  27. Personensuche
  28. Personensuche
  29. Geni.com
  30. archiefploosvanamstel.nl
  31. Personensuche
  32. Personensuche
  33. Personensuche
  34. Personensuche
  35. Personensuche
  36. Personensuche
  37. Digitall Wetenschapshistorisch Centrum
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj