Aro (komputiko)

abstrakta datentipo

En komputado, aro estas datumstrukturo per kiu programisto povas prezenti samnoman koncepton arteorian.

Aroj en Paskalo (programlingvo) redakti

La programlingvo Pascal disponigas tre primitivajn arajn datumtipojn: ĉiuj anoj de paskala aro estas samtipaj, kaj la nombro de elementoj estas limigita per negranda entjero. Tamen super tiaj aroj disponeblas la bazaj arteoriaj operacioj:

  • testo pri aparteno
  • kunaĵo (sumo)
  • komunaĵo (produto)
  • simetria diferenco

Pli ĝeneralaj realigoj redakti

En pli ĝeneralaj realigoj la aroj povas havi diverstipajn elemetojn. Tial en tiaj realigoj malmulte sencas atribui striktan datumtipon al la variabloj, kaj malmulte sencas distingi «arajn datumtipojn»: tipon de ĉiu objekto oni malkovras nur rultempe.