Aromatoj (aromataj kombinaĵoj) estas klaso de kemiaj kombinaĵoj en la organika kemio. Ili karakteriziĝas per speca strukturo de atomaj ligoj.

La vorto "Aromato" ne necese aludas al aparta aromo de la substancoj, sed estas historie kaŭzata.

Aromataj molekuloj enhavas ciklan ĉenon, kiel ekzemple en la benzena molekulo. La cikla sistemo devas esti ebena kaj enhavi (4n+2) nelokitajn elektronojn, n estas la nombro de pintoj aŭ de flankoj de ringoj konstituantaj la ciklan sistemon. Tia aranĝo estas tre stabila kaj ne facile disiĝas kaj ne facile reakcias kun aliaj substancoj. Tiaj aromataj molekuloj nomiĝas aromataj kombinaĵoj. Ili diferenciĝas pri kemiaj kaj fizikaj ecoj de la ceteraj organikaj kombinaĵoj, la alifatoj.

Vidu ankaŭ redakti