Arondismento Rambouillet

arondismento de Francio

La arondismento Rambouillet (france arrondissement de Rambouillet) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Yvelines kaj en la regiono Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono. Ĝi okupas la sudon de la departemento; la arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Rambouillet. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 230 545 personoj sur areo de 953 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 242 loĝantoj/km².

Arondismento Rambouillet
france: Arrondissement de Rambouillet
Administra unuo
Mapo de Yvelines - la arondismenta areo en ruĝa koloro
Ŝtato Francio Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Ĉefurbo Rambouillet
Areo 953 km² (95 300 ha)
Loĝantaro 230 545 (2021)
Denseco 242 loĝ./km²
INSEE-kodo 782
Komunumoj 83
Vikimedia Komunejo: Arrondissement de Rambouillet

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 5 kantonoj:

Antaŭ 2015 temis pri la jenaj kvin kantonoj, kiuj ĉiuj komplete situis en la arondismento:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti