Arroyomolinos (Cáceres)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

ArroyomolinosArroyomolinos de Montánchez (Rojo de muelejoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Arroyomolinos
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10161
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 809  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 11′ N, 6° 10′ U (mapo)39.185555555556-6.1630555555556Koordinatoj: 39° 11′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 400 m [+]
Areo 115,12 km² (11 512 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arroyomolinos (Ekstremaduro)
Arroyomolinos (Ekstremaduro)
DEC
Arroyomolinos
Arroyomolinos
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Arroyomolinos (Hispanio)
Arroyomolinos (Hispanio)
DEC
Arroyomolinos
Arroyomolinos
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arroyomolinos (Cáceres) [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Arroyomolinos en sia provinco

La loĝantoj nomiĝas molineros. La censita populacio en 2007 estis de 977 loĝantoj.

Situo redakti

Arroyomolinos estas situa en la centra parto de Ekstremaduro kaj plej suda parto de la provinco de Cáceres en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 400 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 115 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Ĝi estis fondita en 1228 de la reĝo Alfonso la 9-a de Leono, sed ties teroj estis loĝtaj ekde la neolitiko. Jam en tempoj de la romianoj oni konstruis la muelejojn kiuj nomigas la vilaĝon. Ankaŭ la araboj konstruis tiun tipon de muelejoj.

La 28an de oktobro de 1811 okazis la plej grava evento en la historio de Arroyomolinos. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo en Arroyomolinos okazis unu de la plej gravaj venkoj sur la franca armeo. La batalo estis konata kiel Batalo de Arroyo de los Molinos kaj ankaŭ kiel la Surprizo de Arroyomolinos. En tiu alianca britia-hispania-portugala armeo, sub la ordonoj de la Generalo Hill, venkis la francajn trupojn de la Generalo Girard.

Demografia evoluo redakti

Demografia evoluo
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
1184 1163 1135 1076 946 940 981

Fonto: INE

Monumentoj kaj vidindaĵoj redakti

Preĝejo de Nuestra Señora de la Consolación redakti

Estas la monumento plej grava de la vilaĝo. La unua ekkonstruo estas de la 16a jarcento, sed ĝi estis finita dum la 17a jarcento. Organizita interne en unusola navo de kvar eroj kun volbo kaj poligona kupolo. Ĉe la flankoj de la templo estas du pordegoj, el kiuj la norda estas elstara montro de elementoj de gotiko kaj renesancaj. Estas riĉega tombo de stilo plateresko.

Ermitejo de Sankta Sebastiano redakti

Tiu ermitejo havas unusolan navon de tri eroj. La altaro estas konkoforma, kaj inter aliaj skulptaĵoj elstaras tiu de San Sebastiano, dokumentita kiel verko de la skulptisto de la renesanco de Sevilo Roque Balduque, de flandra deveno (?-1561). LA pordo estas de stilo gotiko, ornamita de doveloj. La konstruaĵo estas protektita de abutmentoj.