La Ars Goetia, aŭ goetia aŭ - esperante - getjo, estas magia praktiko koncernanta alvokadon kaj elvokadon de demonoj. Ĝia origino estas tre antikva, kaj ĝia uzo estis larĝe vasta.

Aleister Crowley: variaĵoj de la cirklo kaj triangulo uzitaj por la elvokado de 72 spiritoj de la Ars Goetia.

Etimologio redakti

La termino devenas el la antikva greka γοητεια (goēteia) kun la signifo de ensorĉo, etimologie signifanta magon, probable rilatant kun γοητε ("ĝemanta"), eble pro la onomatopea derivado, el la lamenta voĉo per kiu oni ripetas la magiajn formulojn.[1]

En la antikveco goetia oponis teŭrgion, la "dian sciencon", kies kontraŭparto estis la precipe la "nigra magio". Kun la disvastiĝo de kristanismo la diferencoj inter la du “sciencoj” (getjo kaj teŭrgio), ambaŭ rifuzataj kaj kondamnitaj) de kristanismo, reduktiĝis, ankaŭ se la Patroj de la Eklezio ilin tre bone distingis.[2]

La praktiko, tamen, ne tute malaperis. Pri ĝi troviĝas spuroj en la anonima grimŭaro de la 17-a jarcento, la Malgranda ŝlosilo de Salomono (aŭ Lemegeton), kie estas dirate pri la “72 diabloj kun kiuj estus dialoginta reĝo Salomono”. Kaj okazis ke el tiu dokumento startis la ars goetia de la moderna esoterismo.

La Ars Goetia estas aparte priskribita en la unua de la kvin sekcioj de la supre menciita grimorio, kiu entenas ankaŭ la “priskribon” de la 72 supraj menciita demonoj kiujn Salamono sukcesis elvokis kaj enfermis en bronza vazo sigelita per magiaj simboloj kaj ilin devigis lin servi. Tiu grimorio liveras detalajn instruaĵoin pri kiel konstrui tiajn vazojn kaj pri la maniero sukcese elvoki tiajn entaĵojn, kiuj povas esti amikemaj aŭ indiferentaj aŭ malbonfarantaj.

Anglalingvaj eldono kaj reeldono de la Ars goetia estis publikigita en 1904 mago Aleister Crowley kaj konstituas la ŝlosilon de ĝia popola magia sistemo, fariĝante unu el la plej konata inter la grimorioj.

En kristanismo tiu Ars Goetia estas ĝenerale rifuzata kaj kondamnita kiel ĝeneral ĉiu speco de magio. Oni vidu, ekzemple, la nn. 2110-2128 de la Katekismo de la Katolika Eklezio (vidu en: ueci.it – pubblicaxioni – Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio [1]. Passaword : qwert).

Bibiografio redakti

  • Davies, Owen, (Grimoires: A History of Magic Books. Oxford University Press USA, 2009, ISBN 9780199204519. OCLC 244766270.
  • Stephen Skinner, & David Rankine, The Goetia of Dr Rudd: The Angels and Demons of Liber Malorum Spirituum Seu Goetia (Sourceworks of Ceremonial Magic). Golden Hoard Press, 2007., ISBN 978-0-9547639-2-3

Notoj redakti

  1. Stephen Skinner, & David Rankine, The Goetia of Dr Rudd: The Angels and Demons of Liber Malorum Spirituum Seu Goetia (Sourceworks of Ceremonial Magic). Golden Hoard Press, 2007, ISBN 978-0-9547639-2-3.
  2. Vidu en Aŭgusteno de Hipono, De civ. Dei 18.8.

Vidu ankaŭ redakti