Art Spiegelman

Usona bildliteraturisto

Art SPIEGELMAN (/ˈspiːɡəlmən/; denaske Itzhak Avraham ben Zeev la 15-an de februaro 1948) estas usona bildliteraturisto, eldonisto, kaj komiksa aktivulo plej bone konata pro sia grafika novelo Maus. Lia laboro kiel kun-eldonisto de la komiksaj gazetoj Arcade kaj Raw estis ege influa, kaj el 1992 li pasigis unu jardekon kiel kontribua artisto por The New Yorker, kie li faris kelkajn alt-profilajn kaj foje polemikajn kovrilpaĝojn. Li geedziĝis kun la desegnisto kaj eldonisto Françoise Mouly kaj estas la patro de la verkistino Nadja Spiegelman.

Art Spiegelman
Persona informo
Naskonomo Itzhak Avraham ben Zeev Spiegelman
Naskiĝo 15-an de februaro 1948 (1948-02-15) (76-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater High School of Art and Design • Universitato de Binghamton
Familio
Frat(in)o Richieu Spiegelman
Edz(in)o Françoise Mouly
Infano Nadja Spiegelman
Okupo
Okupo bildliteraturisto • redaktisto • ilustristo • gravuristo • verkisto • desegnisto
Verkoj Maus
In the Shadow of No Towers
Raw
vdr

Spiegelman ekkarieris ĉe la entrepreno de kolektaĵoj Topps en la mezo de la 1960-aj jaroj, kio estis lia ĉefa financa subteno kaj enspezofonto dum du jardekoj; tie li kunkreis parodiajn seriojn kiel Wacky Packages en la 1960-aj jaroj kaj Garbage Pail Kids en la 1980-aj jaroj. Li akiris elstarecon en la scenejo de la kontraŭkultura komikso en la 1970-aj jaroj per mallongaj, eksperimentemaj, kaj ofte membiografiaj verkoj. Elekto de tiuj strioj aperis en la kolekto Breakdowns en 1977, post kio Spiegelman turniĝis al libro-longa formato de Maus, pri sia rilato kun sia patro, nome survivanto de la Holokaŭsto. La postmodernisma libro priskribas Germanojn kiel katoj, Judojn kiel musoj, kaj etnajn Polojn kiel porkoj, kaj li laboris dum dektri jaroj por krei ĝin ĝis sia finkompletigo en 1991. Ĝi ricevis specialan Premion Pulitzer en 1992 kaj akiris reputacion kiel ŝlosila verko, responsa pri la allogo de fakula atentaro al la komiksa medio.

Spiegelman kaj Mouly eldonis dekunu numerojn de Raw el 1980 al 1991. Tiuj grandformata komiksa kaj grafika gazeto helpis enkonduki talentulojn kiuj iĝis elstaraj en la mondo de la alternativa komikso, kiel Charles Burns, Chris Ware, kaj Ben Katchor, kaj enkondukis kelkajn eksterlandajn bildliteraturistojn al la angla-parolanta komiksa mondo. Komencinte en la 1990-aj jaroj, tiu paro laboris por The New Yorker, kion Spiegelman lasis por labori en In the Shadow of No Towers (2004), pri sia reago al la Atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Novjorko.