Artemsemblo Maroŝo

Maros Művészegyüttes maroŝ myvesedjyteŝ (Artemsemblo Maroŝo) rumane: Ansamblul artistic profesionist "Mureşul" estas profesia popoldanc- kaj popolkantensemblo en Târgu Mureș.

Historio redakti

Ĝi fondiĝis sub nomo Állami Székely Népi Együttes (Ŝtata Sikula Popolemsemblo) en aŭtuno de 1956 kun 134 membroj el kiu 60 estis ĥoranoj, 24 dancistoj, 24 orkestranoj, 26 teknika, administracia kaj artgvidantoj. Ĝiaj anoj estis varbitaj el inter talentaj amatoroj. Ĝia fonddirektoro estis Zoltán Hajdu, kiun sekvis Lóránt Szalman kapelestro-direktoro, poste Erzsébet Kerekes Tóth, Dénes Székely, Mihai Mircea Art., Emilia Lateş. Ĝia administra direktoro estis Béla Körösi. De 1959 la nomo de ensemblo estis Állami Dal- és Táncegyüttesre (Ŝtata Kant- kaj Dancensemblo) kaj 1970 funkciis pli kiel la ĥoro de loka ŝta filharmonio. Samjare de 1-a de septembro fondis la Maros Művészegyüttes kun 60 membroj en kadro de Ŝtata Filharmonio. Nur de majo 1980 memestariĝis kaj funkcias kun rumana kaj hungara sekcioj. Eksterlande prezentiĝis en: Jugoslavio (1969), Federacia Respubliko Germanio (1972), Hungario (1975, 1980), Mongolio, Koreio, Ĉinio, Sovetunio (1977), Ĉeĥoslovakio (1990), Francio (1991). Parto malgranda de ensemblo gastrolis ankaŭ en Usono kaj Kanado en jaroj 1971 kaj 1978.

Artgvidantoj redakti

Ĝiaj kapelestroj estis: Lóránt Szalman, Csaba Szabó, Gyula Szarvady , József Hencz, József Birtalan kaj Judit Birtalan. Instrukapelestris: Sándor Tóth, Walter Hubbes. Koreografiis: Ghissa Éghy, István Domokos , Sándor Haáz (fondintoj), Dénes Székely, Lajos Lőrincz. Ĝia kostum- kaj scenejdizajnistino: Irma Orbán. Artsekretarioj : László Forró , Fejér Elemér, Mátyás Kozma, Tibor Fátyol, István Pávai.

Eksteraj ligiloj redakti