Arthur Moeller van den Bruck

Arthur Moeller van den Bruck (ankaŭ: Moeller-Bruck, vere: Moeller; naskiĝinta la 23-an de aprilo 1876 en Solingen, mortinta la 30-an de majo 1925 en Berlino sinmortiginte) estis germana kulturhistoriisto.

Arthur Moeller van den Bruck
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1876 (1876-04-23)
en Solingen
Morto 30-an de majo 1925 (1925-05-30) (49-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Parkfriedhof Lichterfelde vd
Lingvoj germana vd
Familio
Edz(in)o Hedda Eulenberg vd
Parencoj Friedrich Maase vd
Profesio
Okupo tradukistohistoriistoverkisto • kulturhistoriisto vd
Laborkampo Theory of the state vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Moeller frekventinte la Konsilantargimnazion erfurtan forlasis la lernejon antaŭ la abiturienta ekzameno kaj mem plukleriĝis kiel bohemiulo en Berlino (1898–1902), Parizo (1902–06) kaj Italio (1906/07). Regas tiam la vivosento de dekadencismo. Parizo estis por li ankaŭ rifuĝejo antaŭ la naciema Germana Imperiestra Regno, la ĝenerala gustomanko en Germanujo kaj speciale antaŭ la militservo. Liaj unuaj verkaĵoj estis - influite per la verkoj de Julius Langbehn, Houston Stewart Chamberlain kaj precipe Friedrich Nietzsche - de kulturhistoria ĝenro. Kvankam Moeller ne malkritike legis la nietzsche-aĵojn, li tamen ege admiris ties vivofilozofion kaj vidis en li la vojindikilon tra la nova jarcento.

Ĉe la komenciĝo de la 20-a jarcento Moeller ekkliniĝis al politikaĵoj. Influite de Maurice Barrès li transpaŝis la vojon de estetika al politika elitismo. Ekde 1905 li eldonis kun Dimitrij Mereŝkovski la verkaron de Fjodor Dostojevskij. Taksante sin Plutarko germana li ellaboris ekde 1904 kulturhistorian verkon en ok volumoj titolita Die Deutschen, Unsere Menschengeschichte (1904-10). Per tio li volis fari tiom por la germana spirito kiom Dostojevskij estis farinta por la rusa (laŭ Fritz Stern). Elirante de la ruso, Moeller komencis evoluigi tie ĉi sian neraciisman vivofilozofion. Tiujn ĉi volumojn li unuafoje subskribis per la nomo fikcia "Moeller van den Bruck" (antaŭe ankoraŭ "Moeller-Bruck"). Li estis preta suriri la publikan scenejon kiel edukisto de la germanoj. Laŭ peto de li oni rajtigis lin reveni en la patrujon en 1907.

La Unua mondmilito kaj la malvenko de Germanujo gravegis por lia inkliniĝo al troigita naciemo. Komenco tiukoncerne estis la verko Der Preußische Stil (1916), certe lia plej grava verko. Eĉ se la enhavo estis ankoraŭ nepolitika, li tamen glorigis la prusan nacion kiel "firman volon je ŝtato". La naciemaĉo tia estis nova ĉe Moeller. Ege kritikante la t.n. burĝajn valorojn li estis je la serĉado de germana mito. Li iĝis porparolanto de neracie pensanta, ikonoklasma generacio. En lia publicitaĵo Das Recht der jungen Völker (1919) Moeller substrekis ke la "ideoj de 1914 ... trans la jaron 1914 valorus". La malsimilo inter "maljunaj" kaj "junaj" popoloj interpretitis kiel "ŝosilo je mondmilito". Moeller esperis ke la usona prezidanto Woodrow Wilson ĉe la Konferenco de Parizo 1919 engaĝiĝus por la "junaj nacioj" inter kiuj estus laŭ Moeller la germana, la rusa kaj la usona. Tiu ĉi teorio pri junaj popoloj havis karakteron ege malokcidentan kaj malimperialisman. Post la seniluziiĝo pri la 14 punktoj de Wilson Moeller publiciste klopodis ne flankenpuŝi la malvenkon sed ekspluati ĝin politike. Tiel Moeller iĝis la centra figuro de la fare de Heinrich von Gleichen en junio 1919 fondita klubo Juniklub fokusiĝinta kontraŭ la Traktato de Versajlo. Tiam li estis preparanta sian ĉefan verkon Das dritte Reich (1923).

Termino "Tria Regno" redakti

Tiu ĉi verko iĝis la "biblio" de la nova konservativismo. Per la signalvorto "Tria Regno" Moeller volis revivigi mezepokan apokalipsan tradicion. La Vajmara Respubliko, konsekvenco de revolucio, estus je la fino kaj bankrotus. La tria regno estu la lasta kaj daŭra eĉ, regno de kunpreno de ĉio. Konservativismo por li estis - kontraŭe al liberalismo sed ankaŭ al troigita reakcio - renoviĝo (laŭnecese ankaŭ per forto) de nacio sur la bazo de historiaj tradicioj imponaj. Nek klerisma kredo je senĉesa progreso nek monarkia absolutismo rajtus esti la gvidlinioj, sed nur la per la mondmilito refarita konscio pri germanaj eternaj valoroj. Tia konservativismo venkus la mekanikan socialismon per nova, "organa" socialismo kaj malunuiĝintan socialismon per korporacia socialismo. Moeller tamen ankaŭ vidis komunajn punktojn inter dekstruloj kaj marksistoj malgraŭ la strikte materialisma mondvizio de la maldekstruloj. Eĉ Lenino estis por Moeller iel konservativulo kaŝita! Nur la germanaj maldekstruloj ne evoluiĝus kaj restus fiksitaj je la penso pri la batalo de la klasoj. Nova socialista pensado inverse liberigu sin de tiaj antaŭjuĝoj kaj iĝu nova pro la spertoj dummilitaj. Do lia konservativa socialismo difinis sin for de ĉiuj klasaj orgojloj, ligite nur al la popolo kaj la nacio. Finfine por Moeller socialismo estis ja problemo por la anoj de la venkitaj nacioj. Ĉe Moeller tiam ankaŭ la demografiaj problemoj ĝenerale kaj la plendo pri laŭdire ekspluata Germanlando pli kaj pli ekcentris ideologie.

Konstituciaĵoj redakti

Por Moeller egalis ĉu estos la estonta ŝtato monarkio, reĝimaĉo, respubliko. Li ankaŭ ne tute rifuzis demokratiojn, kondiĉe ke temus pri la kompatema intereso de popolo pri sia destino. Fundamenta estis lia malakceptemo de parlamenta ŝtato, kio estis iel tro okcidenta. En Anglio, laŭ la konstato de Moeller, la parlamenta ŝtato ĉiam restis plurklasa. En Germanujo inverse parlamentismo radike realiĝis. Ŝtato, kiun Moeller celis, reiru al malnovaj porklasaj tradicioj, laŭ la planoj i.a. de Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein. Soveta ŝtato povus esti ĝermo de nove naskiĝinta klasa ordo; el tiaj radikoj povus estiĝi kontraŭmovado al la partia ŝtato: por fari el mekanika malordo esencan ordon kaj vera solidarecon.

Liaj orientiĝo orienta politikitis en la kunteksto kun la tezo pri junaj popoloj. Rusio estis por li ne nur popolo religia sed multe pli, la juna popolo prototipa. Malgraŭ la akcepto de marksismo en Rusio ĝi tamen estis la ununura potenco kiu leviĝis kontraŭ la okcidento post 1918. Sub la flago bolŝevika Rusio returniĝis al naciemo. Kiam Karl Radek, la agento de Komintern, laŭdegis Albert Leo Schlageter kiel viktimon de la Entento-kapitalismo, ankaŭ Moeller konsentis. Moeller iĝis unu el la plej fervoraj predikantoj de la t.n. nacia bolŝevismo atentigante ankaŭ pri la parenceco de Germanujo kaj faŝisma Italio. Ĝi ja sukcesis unuigi socialismon kaj naciemon kaj igus la mondon ankaŭ okupiĝi pri demografiaĵoj sur internacia nivelo. En novembro 1922 Moeller proklamis "Italia docet - Italio lernigas aliajn" deklarante ke faŝismo estu parto de konservativa kontraŭmovado transiranta la tutan Eŭropon.

Karaktero redakti

Moeller estis melankolia kaj malparolema. Realigon de siaj ideoj li lasis al aliaj homoj, kvankam li ja ofte suferis pri la abiso inter siaj politikaj sonĝoj kaj la realeco. Post nerva kolapso li memmortigis sin en majo 1925. Lia viva, nebula, orakola skribostilo ne maltrafis sed ege efektis. Lia interpreto de malnovaj terminoj (konservativismo, socialismo, demokratio) estis malpli klara ol malklare varia. Lia rilato al nacisocialismo ankaŭ ne klaris estante - same kiel Oswald SpenglerErnst Jünger - ties vojperanto. Lia ekstremiso dekstra evidentiĝis post la versajla pacokontrakto 1919 kaj helpis la naziojn. Tamen li malŝatis la "primitivan proletulecon" de Adolf Hitler, kun kiu li konatiĝis en printempo 1922 en la menciita Juni-klubo. Pluse estis multaj bazaj malegalaĵoj inter la du homoj: la difino de raso ĉe Moeller estis spirita, ne biologia.

La unuajn monatojn de 1933 post la potencakiro de la nazioj Moeller celebritis kiel "heroldo de la Nazia Germanio". Poste li malfamigitis fare de Hitlera Junularo kaj SS kiel "lasta konservativulo". En 1935 oni eĉ por mallonge tempo malpermesis la nomon "Tria Regno" por la nova nacisocialisma ŝtato por diferencigi tiun ĉi de la ideoj de Moeller. La influo de Moeller sur ĉiujn konservativulojn tamen restis relative granda.

Aliaj verkoj redakti

  • Die italienische Schönheit, 1913
  • Das Recht der jungen Völker, Slg. pol. Aufsätze, 1932
  • Der politische Mensch, 1933
  • Sozialismus und Außenpolitik, 1933

Literaturo redakti

  • P. Fechter, M., Ein politisches Schicksal, 1934
  • A. Mohler, Die konservative Revolution in Deutschland 1918–32, 1950
  • K. v. Klemperer, Konservative Bewegungen zwischen Kaiserreich u. Nationalsozialismus, 1957
  • H.-J. Schwierskott, A. M. und der revolutionäre Nationalismus in d. Weimarer Republik, 1962 (Literatur)
  • F. Stern, Kulturpessimismus als pol. Gefahr, 1963
  • G.-K. Kaltenbrunner, Von Dostojewski zum Dritten Reich, A. M. und die „konservative Revolution“, in: Pol. Stud. 20, 1969, S. 184-200
  • J. Petzold, Zur Funktion des Nationalismus, M.s Btr. z. faschist. Ideologie, in: ZfG 21, 1973, S. 1285-1300

Fonto redakti

Klemperer, Klemens von, "Moeller van den Bruck, Arthur". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 650-652 surreta versio