Artigues-près-Bordeaux

komunumo en Ĝirondio, Francio

Artigues-près-Bordeaux - jen france, prononco [aʁtiɡ pʁɛ bɔʁdo], okcitane respektive gaskone Artigas de Bordèu, en Esperanto Artigo-ĉe-Bordozo - estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la "urba komunumo de Bordozo" kaj do konsideratas antaŭurbo. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Bordozo (france Bordeaux, okcitane Bordeus), la centra parto, kaj al la kantono Lormont / Larmont. Ĝiaj loĝantoj en la franca kutime nomiĝas artiguais, prononco [aʁtiɡˈɛ] resp. per nur esperantaj literoj [artiGE].

Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo
komunumo
la administrejo
la administrejo
la administrejo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Arondismento arondismento Bordozo
Kantono Lormont / Larmont
INSEE kodo 33013 [+]
Poŝtkodo 33370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 645  (2021) [+]
Loĝdenso 1 188 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 52′ N, 0° 30′ U (mapo)44.860555555556-0.49361111111111Koordinatoj: 44° 52′ N, 0° 30′ U (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 7,28 km² ( 728 ha) [+]
Artigues-près-Bordeaux Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo (Gironde)
Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo (Gironde)
DEC
Artigues-près-Bordeaux Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo
Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo
Situo de Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo
Artigues-près-Bordeaux Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo (Francio)
Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo (Francio)
DEC
Artigues-près-Bordeaux Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo
Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo
Situo de Artigues-près-Bordeaux
Artigas de Bordèu · Artigo-ĉe-Bordozo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Artigues-près-Bordeaux [+]
vdr

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 8 645 loĝantoj sur areo de 7,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 188 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Yvrac, Cenon, Floirac, Lormont kaj Tresses.

la katolika kirko

Rilatoj al Esperanto redakti

En 2007 en la loĝloko okazis la 62-a kongreso de SAT-Amikaro, do de la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda, la unuiĝo de esperantistoj-laboristoj franclingvaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj



  Urba komunumo de Bordozo

Ambarès-et-Lagrave  · Ambès  · Artigues-près-Bordeaux  · Bassens  · Bègles  · Blanquefort  · Bordozo  · Bouliac  · Le Bouscat  · Bruges  · Carbon-Blanc  · Cenon  · Eysines  · Floirac  · Gradignan  · Le Haillan  · Lormont  · Mérignac  · Parempuyre  · Pessac  · Saint-Aubin-de-Médoc  · Saint-Louis-de-Montferrand  · Saint-Médard-en-Jalles  · Saint-Vincent-de-Paul  · Le Taillan-Médoc  · Talence  · Villenave-d'Ornon

 


 
Mapo


  Urba komunumo de Bordozo

Ambarès-et-Lagrave  · Ambès  · Artigues-près-Bordeaux  · Bassens  · Bègles  · Blanquefort  · Bordozo  · Bouliac  · Le Bouscat  · Bruges  · Carbon-Blanc  · Cenon  · Eysines  · Floirac  · Gradignan  · Le Haillan  · Lormont  · Mérignac  · Parempuyre  · Pessac  · Saint-Aubin-de-Médoc  · Saint-Louis-de-Montferrand  · Saint-Médard-en-Jalles  · Saint-Vincent-de-Paul  · Le Taillan-Médoc  · Talence  · Villenave-d'Ornon