Artista kolonio Dachau

La artista kolonio Dachau ekestis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Aparte ekde la jaro 1875 pluraj signifaj germanaj pentristoj kolektiĝis vivi en la pitoreska bavara urbeto Dachau apud Munkeno, por inspiriĝi per la pejzaĝo de multaj lagoj kaj malsekejoj kaj per la lokaj vivantoj - parte la artistoj nur restis kelkajn monatojn, parte plurajn jarojn. Paralele al la artista kolonio de la nordgermania loĝloko Worpswede proksime de Bremeno, en Dachau kreiĝis la plej signifa artista kolonio en Germanio. Ĝis la nuntempo la urbo restis loko de arto. Ekzemple en la urba pentraĵa galerio daŭre montratas multaj kreaĵoj de membroj de la artista kolonio. La urbo membras en la unuiĝo de eŭropaj artistaj kolonioj „Euro Art“.

Carl Spitzweg: olepentraĵo "la librovermo", ĉirkaŭ 1850

Jam ekde la jaro 1805 unuopaj artistoj venis al la loĝloko, precipe pentristoj, ekzemple en 1803 Simon Warnberger, en 1825 Wilhelm von Kobell, en 1834 Johann Georg von Dillis, ĉ. 1840 Eduard Schleich la Maljuna kaj en 1850 Carl Spitzweg, kiu vivis plurajn jarojn en Dachau kaj kreis sian faman pentraĵon "la librovermo" ("la tre fervora leganto") en la urba kastelo.

En 1870 aldoniĝis Heinrich von Zügel kaj en 1873 Wilhelm Leibl. En tiu periodo inter germaniaj pentristoj plipopulariĝis la bildigo de pitoreskaj pejzaĝoj, kaj precipe el la urbego Munkeno pentristoj translokiĝis al la malsekeja kaj muska pejzaĝo ĉirkaŭ Dachau. Post 1875 venis Ludwig Dill, Adolf Hölzel kaj Arthur Langhammer, fine de la 19-a jarcento aldoniĝis Max Liebermann, Lovis Corinth, Max Slevogt, Ludwig von Herterich, Hermann Linde, Anton von Stadler, Paul Baum, Heinrich von Zügel kaj kiel disĉiplo de Adolf Hölzel ankaŭ la nordgermano Emil Nolde (plua sekcia grupo de Neu-Dachau). En dua "ondo" de interesitaj artistoj post la jaro 1900 aliĝis August von Brandis, Hermann Stockmann, Ignatius Taschner, Hans von Hayek, Carl Thiemann, August Pfaltz, Paula Wimmer kaj Walther Klemm.

La pentristoj kaj malplimulte skulptistoj de la artista kolonio precipe orientiĝis je artistoj el Parizo, kiu inter la jaroj 1830 kaj 1870 kolektiĝis vivi en la vilaĝo Barbizon por tie pentri sentegmente, sub "libera" ĉielo. La pentristoj de Dachau en 1905 kreis distriktan muzeon kaj en 1908 la pentraĵan galerion en la urba kastelo.

Membroj (elekto) redakti

Kelkaj ekzemplaj pentraĵoj el la kolonio redakti