Arto Oksanen

Finna amatora astronomo

Arto OKSANEN estas finna amatora astronomo kaj observanto ĉe la Observatorio de Nyrölä.

Arto Oksanen
Persona informo
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li aktive laboris pri variantaj steloj, serĉo pri asteroidoj, gamo-radiaj ekbriloj, kaj ŝargkuplita fotometrio. En 2004, li ricevis la Direktoran Premion de la American Association of Variable Star Observers pro sia laboro pri variantaj steloj.

En oktobro 2007, li estis la unua, kiu trovis la optikan postvarmon de la gamo-radia ekbrilo GRB 071010B detektita 17 minutoj antaŭ per la kosma observatorio Swift.[1]

La 16-an de decembro 2000 kun kolegoj de la Observatorio de Nyrölä, li estis inter la unuaj amatoraj astronomoj, kiuj observis ekstersunsisteman planedon per la metodo de tranzito : HD 209458 b.[2]

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris la asteroidon 103422 Laurisirén la 9-an de januaro 2000 kun Marko Moilanen.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arto Oksanen en la angla Vikipedio.