Arto PAASILINNA estis finna verkisto, kiu naskiĝis la 20-an de aprilo 1942 en la lapona urbo Kittilä kaj mortis la 15-a de oktobro 2018. Li estis premiita multfoje pro sia respektita verkado. Liaj fratoj Erno, Mauri kaj Reino estas ankaŭ konataj verkistoj.

Arto Paasilinna
Persona informo
Arto Paasilinna
Naskonomo Arto Tapio Paasilinna
Naskiĝo 20-an de aprilo 1942 (1942-04-20)
en Kittilä
Morto 15-an de oktobro 2018 (2018-10-15) (76-jaraĝa)
en Espoo
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Familio
Gefratoj Erno PaasilinnaReino Paasilinna • Mauri Paasilinna vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto • romanisto • scenaristo vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1964– vd
Verkado
Verkoj La jaro de la leporo ❦
La feliĉa viro ❦
A Charming Mass Suicide ❦
The Best Village in the World vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arto Paasilinna

Li verkis 34 romanojn (-2008) tradukitaj al pli ol 45 lingvoj. Li publikigis ankaŭ dudekkelkon da aliaj verkoj kaj kolektoj. Multaj el liaj verkoj estas filmitaj. Liaj verkoj vivas ankaŭ en aliaj formatoj kiel tv-serioj, radioprogramoj, bildstrioj, teatraĵoj. Li estas, kiel Mika Waltari, unu el la plej famaj finnaj verkistoj eksterlande. En liaj romanoj la naturo estas ĉiam grava rolulo. Ankaŭ signifa estas ilia varia humuro, kiu povas esti luma, satira, iam eĉ malvirta kaj nigra. La nomoj de la verkoj estas ofte humuraj kaj vortludaj.

Listo de romanoj redakti

(La prezentitaj tradukoj estas por Vikipedio kaj ne aktualaj (ontaj) tradukoj.)

  • Operaatio Finlandia, 1972 (La Operaco Finnlando)
  • Paratiisisaaren vangit, 1974 (La kaptitoj de la paradisoinsulo)
  • Jäniksen vuosi, 1975 (La jaro de la leporo)
  • Onnellinen mies, 1976 (La feliĉa viro)
  • Isoisää etsimässä, 1977 (Serĉante la avon)
  • Sotahevonen, 1979 (La militĉevalo)
  • Herranen aika, 1980 (Ah nia Sinjoro)
  • Ulvova mylläri, 1981 (La hojlanta muelisto)
  • Kultainen nousukas, 1982 (La ora novriĉulo)
  • Hirtettyjen kettujen metsä, 1983 (La arbaro de la pendumitaj vulpoj)
  • Ukkosenjumalan poika, 1984 (La filo de la tondrodio)
  • Parasjalkainen laivanvarustaja, 1985 (La plejbonpieda ŝipekipisto)
  • Vapahtaja Surunen, 1986 (La Savanto Surunen)
  • Koikkalainen kaukaa, 1987 (Koikkalainen de malproksime)
  • Suloinen myrkynkeittäjä, 1988 (La ĉarma venenkuiristino)
  • Auta armias, 1989 (Dio helpu)
  • Hurmaava joukkoitsemurha, 1990 (La rava grupmemmortigo)
  • Elämä lyhyt, Rytkönen pitkä, 1991 (Vivo mallonga, Rytkönen longa)
  • Maailman paras kylä, 1992 (La plej bona vilaĝo en la mondo)
  • Aatami ja Eeva, 1993 (Adamo kaj Eva)
  • Volomari Volotisen ensimmäinen vaimo ja muuta vanhaa tavaraa, 1994 (La unua edzino de Volomari Volotinen kaj aliaj malnovaj aĵoj)
  • Rovasti Huuskosen petomainen miespalvelija, 1995 (La besteca virservanto de pastro Huuskonen)
  • Lentävä kirvesmies, 1996 (La fluganta lignaĵisto)
  • Tuomiopäivän aurinko nousee, 1997 (La suno de la juĝtago levas)
  • Hirttämättömien lurjusten yrttitarha, 1998 (La herbĝardeno de nependitaj friponoj)
  • Hirnuva maailmanloppu, 1999 (La henanta apokalipso)
  • Ihmiskunnan loppulaukka, 2000 (La fina galopo de la homaro)
  • Kymmenen riivinrautaa, 2001 (Dek raspsentaj virinoj)
  • Yhdeksän unelmaa, 2002 (Dek revoj)
  • Liikemies Liljeroosin ilmalaivat, 2003 (La aerŝipoj de la negocisto Liljeroos)
  • Tohelo suojelusenkeli, 2004 (La sentaŭga gardanĝelo)
  • Suomalainen kärsäkirja, 2005 (La finna rostrolibro)
  • Kylmät hermot, kuuma veri, 2006 (Malvarmaj nervoj, bolanta sango)
  • Rietas rukousmylly, 2007 (La maldeca preĝorado)

Listo de filmoj redakti

En Finnlando:

  • Dokumenta filmo pri Arto, Ere Kokkonen 2002
  • Kymmenen riivinrautaa, Ere Kokkonen 2002
  • Hurmaava joukkoitsemurha, Ere Kokkonen 2000
  • Elämä lyhyt, Rytkönen pitkä, Ere Kokkonen 1996
  • Hirtettyjen kettujen metsä, tv-filmo, Jouko Suikkari 1986
  • Ulvova mylläri, Jaakko Pakkasvirta 1982
  • Onnellinen mies, tv-filmo, Hannu Kahakorpi 1978
  • Jäniksen vuosi, Risto Jarva 1977

En Francio: