Arto de Antikva Romo

Romia arto estas ĉiuj montroj de la vidartoj disvolvigitaj en la urbo Romo kiuj estis eksportitaj al ĉiuj teritorioj subigitaj al la Romia Imperio. La unuaj montroj de la romia arto aperis sub la influo de la etruska arto kaj krome ili estis kontaĝitaj de la greka arto, kiun la romianoj jam konis en la grekaj kolonioj de la Granda Grekio situaj en la sudo de Italio kiujn ili konkeris dum la procezo de teritoria unuigo de la duoninsulo, dum la 4-a kaj 3-a jarcentoj a.K. La greka influo krekiĝis kiam, en la 2-a jarcento a.K., Romo okupis Macedonion kaj Grekion.

Romia busto de Antinoo. Eksponita en la Muzeo Luvro en Parizo.

Iel oni povus diri ke la romia arto estas imitado kaj ampleksigo de la greka arto, kaj kompreneble de la etruska arto, sed la spirito kiu animigis la romiajn artistojn estas tute diferenca el tiuj. Romo, konkeranta kaj urboplanista, klopodis unuigi al la greka estetika sento, la karakteron kaj praktikan kaj funkcieman kiun iliaj verkoj postulis.

El kronologia vidpunkto, la romia arto disvolviĝis kun sufiĉa homogeneco kaj aŭtonomeco el la 3-a jarcento a.K. ĝis la 5-a jarcento p.K. Laŭ la epokoj de la historio, oni povas almenaŭ marki la diversajn stapon de la Respubliko, ĝis la jaro 27 a.K., kaj la Imperio, kiu daŭris el la tempoj de Aŭgusto Cezaro ĝis la konkero de Romo fare de la ĝermanoj en la jaro 476 p.K.

Pro la klara centrigo plenumita de Romo sur ĝiaj provincoj en ĉiaj aspektoj de la vivo, originiĝis arto tre uniforma sen ke eblas paroli pri provincaj skoloj, almenaŭ dum la imperia epoko. Tamen, pro la amplekso de la Imperio kaj ties konstituo en diferencaj momentoj, ne ekzistas kronologia samtempeco, ĉar en zonoj, kie la arto helenisma estis pli firmigita, ties artaj formoj estis multe pli evoluitaj ol en la provincoj pli malfrue aligitaj al la romia kulturo.

Pentrarto de Antikva Romo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pompeja arto.

Skulptarto de Antikva Romo redakti

Arkitekturo de Antikva Romo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia arkitekturo.

Laŭ Francisko Azorín Romana arto estas Arto de la romanoj, en la roma imperio, de la 3ª jc. a.K. ĝis la 5ª jc. La arkitekturo estis influata de la greka, sed elvolba k. pli fortika.[1] Li indikas etimologion el propra nomo de la itala ĉefurbo Romo, kaj de tie la latina romano. Kaj li aldonas la terminon Roma arto, por arto de la urbo Romo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 178.
  2. Azorín, samloke.