La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de ties teknologio, dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en la religio kaj la politika povo.

La ondego ĉe Kanagaŭa (1830 - 1833), gravuraĵo de Katsushika Hokusai, Metropola Muzeo de Arto, Novjorko.
Icukuŝima-Sanktejo, kun sia torijo (arko alireja al religia spaco) situa ĉe la Interna Maro Seto, ekzemplo de integrado de la arto en la natura etoso.

Laŭ Francisko Azorín Japana arto estas Arto de la japanoj; tre lertaj dekoristoj. La arkitekturo estas elĉarpenta, krom la megalitaj, prahistoriaj konstruaĵoj k. la modernaj fortikigitaj palacoj.[1]

Analizo redakti

Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo: la unuaj loĝantoj instaliĝintaj en Japanio – konitaj kiel Ajnuoj – apartenis al kaŭkazia branĉo devena el nordo kaj oriento de Azio, alvenintaj eble kiam Japanio ankoraŭ estis kunigita al la azia kontinento. La deveno de tiuj loĝantoj estas necerta, kaj la historiistoj esploras diversajn hipotezojn, el raso ural-altaja ĝis ebla deveno de IndonezioMongolio. Ĉiuokaze, ties kulturo ŝajnis korespondi al supra PaleolitikoMezolitiko. Poste alvenis al la japanaj marbordoj — samtempe kiel al Koreio kaj al diversaj zonoj de Ĉinio — variaj grupoj de malaja raso devenaj el la azia sudoriento aŭ insuloj de Pacifiko, kiuj eksetliĝis iompostiome el la sudo, pelante la Ajnuojn al la nordo de Japanio, dum en posta tajdo alvenis al Japanio variaj grupoj de la sama etno devenaj el Ĉinio kaj Koreio.[2] Al tiu rasa mikso oni aldonis la influon de aliaj kulturoj: pro insuleco, Japanio estis izola grandan parton de sia historio, sed foje ricevis influojn de la kontinentaj civilizacioj, ĉefe de Ĉinio kaj Koreio, kaj ĉefe el la 5a jarcento.[3] Tiele al la prakulturo japana derivita el la sinsekvaj enmigrantaj tajdoj aldoniĝis la eksterlanda influo, forĝante eklektikan arton malferman al la plinoviĝo kaj la stila progreso. Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis de religia tipo: al la religio de ŝintoismo, nome la plej tipe japana, formita ĉirkaŭ la 1a jarcento, aldóniĝis la budhismo ĉirkaŭ la 5a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.[4]

La japana arto estas tiele reflekto de tiuj distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismaj temploj, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.[5]

Arto havas en la japana kulturo grandan senton por introspekto kaj por interrilato inter la homo kaj la naturo, reprezentata same en la ĉirkaŭaĵaj aĵoj, el la plej ornamita kaj emfaza al plej simpla kaj ĉiutagaj. Tio manifestiĝas en la valoro atribuita al la neperfekto, al la efemera karaktero de aferoj, al la emocia sento kiun la averaĝa japano establas kun sia etoso. Ekzemple, en la teceremonio la japanoj valorigas la kalmon kaj la trankvilecon de la stato de kontemplado kiun ili atingas pere de facila ritaro, bazita sur simplaj elementoj kaj sur harmonio devena el spaco kaj nesimetria kaj nefinita. Por la japanoj, la paco kaj la harmonio estas asociataj al la varmo kaj la komforto, kvalitoj kiuj montras ilian koncepton de la belo. Eĉ por manĝo, ne gravas la kvanto de manĝaĵoj aŭ ties prezentaĵo, ses la senta percepto de la manĝo kaj la estetika sento kiun oni atribuas al iu ajn ago. Same, la japanaj artistoj kaj artmetiistoj havas altan gradon de rilato kun sia verko, kaj ili sentas la materialojn kiel esenca parto de ties vivo kaj de ties komunikado kun la etoso ĉirkaŭe.[6]

Periodoj redakti

 
Poto el la fina Ĵomon-epoko (30002000 a.K., Nacia Muzeo, Tokio)

La Ĵomon-epoko (5000 a.K.-200 a.K.) estis markita de la produktado de ceramiko, eble la plej antikva produktita de la homoj, ornamita per fendaĵoj aŭ premoj fare per ŝnuroj. Dum la Periodo Jajoi (200 a.K.-200 p.K.) disvastiĝis tipo de grandaj tomboj kun ornamoj de terakotaj cilindroj. En la Periodo Kofun (200-600) elstaras la grandaj tomboj nomitaj kofun, same kiel figuroj el terakoto nome haniŭa; en arkitekturo elstaras la Ise-Sanktejo. En la Asuka-epoko (552-646) estis enkondukita la budhismo, kaj elstaras la templo Horju-ĝi (607) kaj la statuoj de Budho. En la Nara-epoko (646-794) hegemoniis la budhisma arto, ĉefe en arkitekturo (Pagodo de Orienta Jakusxi-ji, templo de Tōdai-ji) kaj skulptarto (Budho de Taĉibana, Bodhisatva Gako). La Epoko Heian (794-1185) estis la plej klasika de la japana arto: monaĥejo de Byōdō-in, pentrarta skolo de jamato-e. En la Epoko de Kamakura (1185-1333) oni enkondukis la sekton zeno, kiu ege influis sur la figura arto: en skulptarto elstaris Unkei, en arkitekturo la aro de kvin grandaj temploj de Sanjūsangen-dō (1266), kaj en pentrarto la portreto kaj la pejzaĝo. En la Epoko de Muromaĉi (1333-1573) floris la pentrarto, ĉefe ene de la estetiko zena, aperante la stilo sumi-e, reprezentata ĉefe de Sesshū; disvolviĝis ankaŭ la ĝardenarto, kaj pligraviĝis la objektoj de lako kaj metalo. Dum la Periodo Momojama (1573-1615) la arto malproksimiĝis ea la budhisma estetiko, kaj revenis al la valoroj tradicie japanaj: oni konstruis grandajn kastelojn, kiaj la Himeĵi-Kastelo kaj tiu de Fuŝimi-Momojama; en pentrarto pluis la japana eposa tradicio, la ceramiko atingis epokon de granda hegemonio, kaj en lako elstaris Honami Kōetsu. En la Epoko de Edo (1615-1868) Japanio fermiĝis al ĉia ekstera kontakto, kvankam estis epoko de granda prospero: ege disvolviĝis la pentrarto, en kiu elstaris Taŭaraja Sotacu kaj Ogata Kōrin, same kiel la skolo de ukijo-e, kiu elstaris pro la reprezentado de popolaj arketipoj kaj scenoj (Kitagaŭa Utamaro, Katsushika Hokusai, Ando Hiroŝige).[7]

Japanaĵoj redakti

 
Orizuru, faldita gruo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 95.
  2. Gutiérrez, Fernando G. (1999). El arte del Japón, Col. Summa Artis. Espasa Calpe, Madrid. ISBN 84-239-5221-5. pp. 31-32.
  3. AA.VV. (2002). Gran Enciclopedia Espasa, tomo 18. Espasa Calpe, Madrid. ISBN 84-239-9972-6. p. 7729.
  4. AA.VV. (1997). Enciclopedia Salvat, tomo 10. Salvat Editores, Barcelona. ISBN 84-345-9717-9. p. 2148.
  5. [1] Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Arte japonés, alirita la 22an de Januaro de 2011.
  6. Stanley-Baker, Joan (2000). Arte japonés. Destino, Madrid. ISBN 84-233-3239-X., p. 7-14.
  7. Onians, John (2008). Atlas del arte. Ed. Blume, Barcelona. ISBN 978-84-9801-293-4. p. 204-205.